Milutin Milanković

Milutin MILANKOVIĆ (cirillitere Милутин Миланковић; naskiĝinta la 28-an de majo 1879 en Erdut, provinco Osijek-Baranja, mortinta la 12-an de decembro 1958 en Belgrado) estis aŭstri-hungaria inĝeniero, matematikisto kaj terscienculo de serba etneco.

Milutin Milanković
Persona informo
Милутин Миланковић
Naskiĝo 16-an de majo 1879 (1879-05-16)
en Dalj
Morto 12-an de decembro 1958 (1958-12-12) (79-jaraĝa)
en Beogrado
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj francaserba vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj vd
Alma mater Teknika Universitato ĉe Vieno vd
Subskribo Milutin Milanković
Profesio
Okupo matematikisto • profesoroastronomoinĝenieroverkisto • konstruinĝeniero • astrofizikisto • fizikisto • sciencfikcia verkisto • terfizikisto • klimatologo vd
Laborkampo astronomioastronomo vd
Doktoreca konsilisto Emanuel Czuber • Johannes Brick vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li monde famiĝis en 1920 kalkulante la t.n. Milankoviĉ-ciklojn en la kvaternaro. Li krome reformis la kalendaron de la Ortodoksa Eklezio.

Vivo redakti

Milanković studis subterkonstruadon (ĝis 1902) ĉe la Teknika Universitato (Vieno). En 1904 li doktoriĝis pri teknikaj sciencoj; poste li laboris en la betonkonstruadfirmao de Adolph Freiherr von Pittel, la nuna entrepreno Pittel+Brausewetter en Vieno kiu starigis lagobaraĵojn, pontojn, viadukstojn, akvoduktojn ktp. en la tuta Danuba monarĥio. Ĉi-dume li publicis Theorie der Druckkurven, matematike logikan volboteorion kun detala kalkulo de rompangulo kaj la minimuma dikeco de duoncirkla volbaĵo. Ties verecon pruvis kaj sukcese provis John Ochsendorf en la jaro 2002-a.[1]

En 1909 oni ofertis al li la katedrestradon pri aplikita matematiko ĉe la Universitato de Belgrado. La saman jaron li ekokupiĝis plie pri astronomia kaj matematika fundamentpriesploradoj. Internigite en 1914 post eksplodo de la Unua mondmilito en Neusiedl am See kaj poste en Budapeŝto (kie li rajtis labori en la biblioteko de la Hungara akademio pri sciencoj) li skribis la unuan manuskripton pri la influo de astronomiaj cikloj je la klimato tera. La verko Mathematische Theorie der thermischen Phänomene verursacht durch Solarstrahlung publikigitis en 1920 en franca versio.

Monde ekfamiĝis liaj teorioj danke al la mencio de la Milanković-sunradikurbo en la verko Die Klimate der geologischen Vorzeit (1924) de la meteologoj Wladimir Köppen kaj Alfred Wegener. Post tio oni invitis Milanković kunlabori en la faro de du bazaj lernolibroj, nome Handbuch der Klimatologie (1930) kaj Handbuch der Geophysik (1933). La enkonduko Mathematische Klimalehre und astronomische Theorie der Klimaschwankungen (1930) tradukitis rusen en la 1939-a jaro. Resumo de siaj esploroj publikigitis en 1941 germanlingve sub la titolo Kanon der Erdbestrahlung und seine Anwendung auf das Eiszeitenproblem. Tiu ĉi verko ĝuis anglajn tradukojn en 1969 kaj 1998.

Honoroj redakti

En 1955 Milanković iĝis membro de Leopoldina-akademio. Belgrade li vivis en la t.n. profesora kolonio. En 2011 aperis lia portreto sur banknoto de la Serbia Nacia Banko pri 2000 dinaroj.

Verkoj redakti

  • Theorie der Druckkurven. Ĉe: Zeitschrift für Mathematik und Physik, 55. Band, 1907, p. 1–25.
  • Zur Statik der massiven Widerlager. Ĉe: Zeitschrift für Mathematik und Physik, 58. Band, 1910, p. 1–25.
  • Théorie mathématique des phénomènes thermiques produits par la radiation solaire. XVI, Gauthier-Villars, Paris 1920.
  • Reforma julijanskog kalendara. Srpska Kr. Akad. Pos. Izda’na 47: Sv. Sava, Beograd 1923.
  • Mathematische Klimalehre und astronomische Theorie der Klimaschwankungen. Ĉe: W. Köppen, R. Geiger (eld.): Handbuch der Klimatologie. Band 1: Allgemeine Klimalehre. Borntraeger, Berlin 1930.
  • Mathematische Klimalehre. Ĉe: B. Gutenberg (eld.): Handbuch der Geophysik. Borntraeger, Berlin 1933.
  • Durch ferne Welten und Zeiten, Briefe eines Weltallbummlers. Koehler & Amelang, Leipzig 1936.
  • Kanon der Erdbestrahlung und seine Anwendung auf das Eiszeitenproblem. Académie royale serbe. Éditions speciales; 132 [vielm. 133]: XX, 633, Belgrado 1941.
  • Canon of insolation and the ice-age problem. English translation by the Israel Program for Scientific Translations, published for the U.S. Department of Commerce and National Science Foundation, Washington D.C. 1969.
  • Canon of Insolation and the Ice-Age Problem. N. Pantic (eld.). Zavod Nastavna Sredstva, Beograd 1998.

Referencoj redakti

  1. Karl-Eugen Kurrer: The History of the Theory of Structures. Searching for Equilibrium. Ernst & Sohn, Berlin 2018, ISBN 978-3-433-03229-9, p. 220

Literaturo redakti

  • A. Berger: The Milankovitch astronomical theory of paleoclimates; a modern review. Ĉe: Vistas Astronomical. 24, 1980, p. 103–122,
  • A. Berger (eld.): Milankovitch and climate - Understanding the response to astronomical forcing. Ĉe: Proceedings of the NATO Advanced Research Workshop on Milankovitch and Climate, Palisades, N.Y., U.S.A., Nov. 30-Dec. 4, 1982. NATO ASI series; Ser. C, 126. Reidel, Dordrecht 1984.
  • W. Köppen, A. Wegener: Die Klimate der geologischen Vorzeit. Borntraeger, Berlin 1924.
  • V. Milankovic (eld.): Milutin Milankovic: 1879–1958, from his autobiography with comments by his son Vasko and a pref. by André Berger. Europ. Geophysical Soc., Katlenburg / Lindau 1995.
  • W. Schwarzacher: Cyclostratigraphy and the Milankovitch theory. (= Developments in sedimentology. 52). XI, Elsevier, Amsterdam 1993.
  • R. Spitaler: Die Bestrahlungskurve in der Eiszeit, nach Milankovitch und Spitaler. (= Abhandlungen der Deutschen Akademie der Wissenschaften in Prag. Mathematisch-naturwissenschaftliche Klasse. 13). Prago 1943.

Eksteraj ligiloj redakti