Montara arniko
La vera arniko, montara arniko aǔ monta arniko (Arnica montana), estas plantospecio el la genro arniko ene de la familio de la Asteracoj (Asteraceae). Ĝi bone kreskas en la montaroj de Eǔropo, kie ĝi staras sub naturprotekto.
montara arniko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Arnica montana L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo redakti
Vegetativaj karakteroj redakti
La vera arniko estas arome odoranta, somerverda, plurjara herba venena planto[1]. Ĝi atingas altecon de 20 ĝis 60 centimetroj. La simpla aǔ malmulte disbranĉitaj tigoj havas triĥomojn. La folioj estas paraj aǔ malofte kontraǔstarantaj. La folioj estas harhavaj.
Generativaj karakteroj redakti
La flortempo estas em meza Eǔropo de majo ĝis aǔgusto. La plej ofte unuope starantaj kapitulaj floraroj havas diametron de ĉ. 4,5 ĝis 8 centimetroj. La bazo de la kapitulo estas harhava. Ili havas malhele flavajn tubetflorojn kaj oranĝflavajn langetflorojn. La aĥeno havas malfajnan papuson.
La kromosomo-nombro estas 2n = 38.
Ekologio redakti
La vera arniko estas hemikriptofito kaj duonrozeta planto kun rizomoj.
La inaj langetfloroj estas oranĝflavaj pro karotinoidoj, luteino kaj ksantofiloj, same la duseksaj tubetfloroj. La floroj odoras arome.
La diasporoj disvastigas sin per la papuso kaj per bestoj. La frukto fariĝas matura de aǔgusto ĝis oktobro.
Disvastigado redakti
La planto kreskas en la Alpoj, Pireneoj ĝis Balkanio respektive kaj en la nordo ĝis suda Skandinavio kaj Baltio. La vera arniko preferas acidajn kaj malfekundajn paŝtejojn. La planto ne kreskas sur kalkhavaj grundoj. Ĝi ankaŭ kreskas en maldensaj arbaroj en alteco de ĝis 2800 metroj super marnivelo.
Endanĝeriĝo kaj protekto redakti
En Belgio, Luksemburgio, Kroatujo kaj Bosnio kaj Hercegovino Arnica montana estas minacata de pereo, en Nederlando kaj Belorusujo la planto estas rigardata kiel tre endanĝerigata. En Germanujo, Litovujo, Latvujo, Estonujo, Rumanujo kaj en la regiono Kaliningrado (Rusujo) la specio estas rigardata kiel forte minacata. En Germanujo ĝi staras sur la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj sur ŝtupo 3. Kiel „potenciale minacata“ Arnica montana estas rigardata en Norvegujo kaj Danujo.
Taksonomio kaj sistematiko redakti
La unua priskribo de Arnica montana okazis en 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, p. 884. Ekzistas du subspecioj:
- Arnica montana subsp. montana: ĝiaj kapituloj havas diametron de 5 ĝis 8 centimetroj. La nombro de la involukraj folioj estas 18 ĝis 24.
- Arnica montana subsp. atlantica A. BOLÒS: ĝiaj kapituloj havas diametron de 4 ĝis 5 centimetroj kaj ĝi havas 11 ĝis 18 involukrajn foliojn. Ĝi hejmas en Portugalio, Hispanio kaj Francio.
Arniko kiel kuracplanto redakti
Enhavosubstancoj kaj efikoj redakti
La floroj de arniko enhavas substancoj kiel eteraj oleoj, flavonoido kaj seskviterpenlaktonoj, kiuj efikas kontraǔ inflamo kaj estas antisepsa. La ĉefa substanco de la oleo el arniko estas 2,5-dimetoksi-p-cimolo. Pro la veneneco de helenalino respektive de dihidrohelenalino tinkturoj el la folioj de arniko oni ne apliku en memkuracado. Ankaǔ tizano el floroj de arniko povas kaǔzi venenigadon.
Aplikado redakti
Hodiaǔ arniko estas aplikata de ekstere ĉe reǔmatismaj muskolaj kaj artritaj problemoj.
Plej ofte oni faras (alkoholan) tinkturon.
Referencoj redakti
- ↑ Michael Wink, Ben-Erik van Wyk, Coralie Wink: Handbuch der giftigen und psychoaktiven Pflanzen, Stuttgart 2008, ISBN 9783804724259
Literaturo redakti
- Hartwig Abraham, Inge Thinnes: Hexenkraut und Zaubertrank. Unsere Heilpflanzen in Sagen, Aberglauben und Legenden. Freund, Greifenberg 1995, ISBN 3-924733-02-3.
- Detlef Arens: Sechzig einheimische Wildpflanzen in lebendigen Porträts. DuMont, Köln 1991, ISBN 3-7701-2516-9.
- Gertrud Scherf: Zauberpflanzen, Hexenkräuter – Magie und Mythos heimischer Wild- und Kulturpflanzen. blv, München 2002, ISBN 3-405-16219-X.
- Matthias Melzig, Eberhard Teuscher, Ulrike Lindequist: Biogene Arzneimittel. Ein Lehrbuch der Pharmazeutischen Biologie. 6., völlig neu bearbeitete Auflage. Wissenschaftliche Verlagsgesellschaft, Stuttgart 2004, ISBN 3-8047-2073-0, S. 192–198.
Eksteraj ligiloj redakti
- Verbreitung auf der Nordhalbkugel aus: Eric Hultén, Magnus Fries: Atlas of North European vascular plants. 1986, ISBN 3-87429-263-0 bei Den virtuella floran. (schwed.)
- Thomas Meyer: Arnika Datenblatt mit Bestimmungsschlüssel und Fotos bei Flora-de: Flora von Deutschland (alter Name der Webseite: Blumen in Schwaben)
- Arnikablüten-Monographie (Kommission E, Bundesgesundheitsamt Berlin)[rompita ligilo]
- awl.ch – Arnica montana