Arbedo-Castione

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Monti di Co)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Castione-Arbedo (stacidomo).

Arbedo-Castione estas komunumo de la komunumaro Belinzono kaj la distrikto Belinzono en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 4380 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Arbedo-Castione
Blazono de Arbedo-Castione
Blazono de Arbedo-Castione
Blazono de Arbedo-Castione
Arbedo-Castione, fotita el aviadilo
Arbedo-Castione, fotita el aviadilo
Kantono Tiĉino
Distrikto Belinzono
Komunumaro Belinzono
Koordinatoj  46° 13′ 0″ N 9° 3′ 0″ O / 46.21667 °N, 9.05000 °O / 46.21667; 9.05000 (mapo)Koordinatoj: 46° 13′ 0″ N 9° 3′ 0″ O / 46.21667 °N, 9.05000 °O / 46.21667; 9.05000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4380
Areo 21,28 km²
Alteco 283 m super marnivelo
Poŝtkodo 6517
Komunumkodo 5001
Mapo de Arbedo-Castione
Mapo de Arbedo-Castione

Geografio redakti

Arbedo-Castione situas ĉe la alfluejo de la rivero Moësa al Tiĉino, sudoriente de la kantonĉefurbo Belinzono. La komunumo konsistas el la du frakcioj Arbedo kun la kvartaloj Molinazzo d'Arbedo kaj Melinzzo d'Arbedo kaj Castione, kaj la alpopaŝteja setlejo Monti di Co sur alteco de 1050 m s.m. supre de la Lageto de Orbello en la supra parto de la Valo de Arbedo. La Valon de Arbedo trafluas la rivereto Traversagna, kiu apud Arbedo al Tiĉino.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 21,28 km², de kiuj 78,6% estas kovritaj de arbaro, 6,8% servas por agrikulturo kaj 9,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Arbedo-Castione limas en nordo al Claro, en nordoriento al Lumino, en sudoriento al Roveredo, en sudo al Sant'Antonio, en sudokcidento al Belinzono, en nordokcidento al Gorduno, kaj en nordnordokcidento al Gnosca.

Trafiko redakti

Tra Arbedo-Castione estas grava trafiknodo. Tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A13, kies vojnodo kun la svisa aŭtovojo A2 situas aliflanke de la rivero Tiĉino sur la teritorio de la najbara komunumo Gorduno. Sur la teritorio de Arbedo-Castione troviĝas la aŭtovojalveturejo Belinzono-Nordo, ĉe la nodo inter la kantonaj ĉefvojoj n-ro 2 de Bazelo al Chiasso kaj 13 de Belinzono al Koiro. Arbedo-Castione disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Lucerno al Lugano kaj de Arbedo-Castione kondukas fervojlinio al la Valo de Mesoko, kies sekvo trans Splugo-Pasejo al Koiro, neniam realiĝis.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Arbedo datiĝas el la jaro 1195 kiel Erbedum, kaj de Castione el la jaro 1237 kiel Castillionum. El prahistoria kaj romia epoko estis trovitaj diversaj tombejoj sur la teritorio de la komunumo. Apud Arbedo okazis du bataloj inter la Svisa Ĵurkomunumo kaj la dukoj de Milano en la jaro 1422 kaj 1449. Dum mezepoko ludis gravan rolon la ponto trans la rivero Moësa, kiu estis detruita en la jaro 1495 de la trupoj de Milano, por malhelpi la antaŭmarŝon de la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo. Ĝis fino de 1599 Luino, Arbedo kaj Castione estis unuigita komunumo. Tiam okazuis dekreto pri disiĝo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Arbedo-Castione estis sinsekve okupita de francaj kaj italaj trupoj kaj devis porti enormajn ŝarĝojn por la prizorgado de la diversaj fremdaj aremoj. En la jaro 1820 la vilaĝoj Arbedo kaj Castione estis kunigitaj al unu komunumo.[3][4]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti