Morfolino

kemia kombinaĵo

Morfolino estas organika heterocikla kombinaĵo, prezentante kaj aminan kaj eteran funkciajn grupojn. Ĝi estas senkolora, iomete oleeca, higroskopa likvaĵo kun karakteriza odoro je fiŝo. La vaporoj estas pli densaj ol la aero, do ĝi povas vojaĝi signifoplenan distancon al fonto de sparkado kaj kaŭzi eksplodojn.

Morfolino
Plata kemia strukturo de la Morfolino
Tridimensia strukturo de la Morfolino
Alternativa(j) nomo(j)
  • 1,4-Oksazinano
  • Kvarhidro-1,4,-oksazino
  • Duetilena imidoksido
  • Dutetilena oksimido
Kemia formulo
C4H9NO
CAS-numero-kodo 110-91-8
ChemSpider kodo 13837537
PubChem-kodo 8083
Merck Index 15,6362
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo kun amoniakodoro.
Molmaso 87.122 g·mol−1
Denseco 1.007 g cm−3
Fandpunkto -5  °C
Bolpunkto 129  °C
Refrakta indico  1,4545
Ekflama temperaturo 31  °C
Solvebleco Akvo:Tute solvebla
Solvebla en organikaj solvantoj
tiaj kiaj metanolo, etanolo, acetono, eteroj.
Mortiga dozo (LD50) 525 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R10 R20/21 R34
Sekureco (S1/2) S23 S36 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
Piktogramo nekonata
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H302+332, H311, H314, H335, H402
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P260, P264, P270, P271, P273, P280, P301+312, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P330, P361, P363, P370+378, P403+233, P403+235, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

Proprecoj redakti

Morfolino estas amino kaj prezentajn bazajn karakterizaĵojn. Traktado de morfolino kun klorida acido donas la salon morfolina klorido. Morfolino malkomponiĝas kiam hejtata kaj estigas nitrogenajn oksidojn. Kiel forta bazo, ĝi perforte reakcias kun acidoj, kaj estas koroda al aluminio, zinko kaj kupro. Morfolino reakcias kun oksidantoj kaj nitritoj.

Morfolino uzatas kiel fungicido, emulsiilo en kosmetikaĵoj, kaj kiel peranto en akcelantoj por kaŭĉuka vulkanizado. Morfolino ofte uzatas kombine kun malaltaj koncentriĝoj de hidrazinoamoniako por provizado de ampleksa tute volatila kemia traktado por protektado kontraŭ korodo al vaporsistemoj de tiuj instalaĵoj.[2] Ĝi estas ordinare uzata por estigo de enaminoj, kaj en organika sintezo ĝi uzatas en la preparado de la antibiotiko linezolido, de antikanceraj agentoj kaj la analgeziilo dekstromoramido.

Sintezo redakti

  • Morfolino estiĝas per senhidratigo de la duetanolamino:

   + 

  • Morfolino ankaŭ estiĝas industrie per reakcio inter la amoniako kaj la duetilena glikolo en la ĉeesto de kataliziloj:

 +   +2 

Literaturo redakti

Kunrilataj kemiaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti