Nanterre-La Folie (stacidomo)
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Nanterre-Préfecture (stacidomo), Nanterre-Université (stacidomo), Nanterre-Ville (stacidomo), aŭ Nanterre-La Folie (pariza metrostacio). |
Nanterre-La Folie (oficiale La Folie-Nanterre) estas franca stacidomo en komunumo Nanterre (departemento Hauts-de-Seine), dediĉita al frajto.
Nanterre-La Folie | |||
---|---|---|---|
![]() Nanterre-La Folie en aŭgusto 2020
| |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Komunumo | Nanterre | ||
Geografia situo | 48° 53′ 56″ N, 2° 13′ 17″ O (mapo)48.8987695543962.2214130215311Koordinatoj: 48° 53′ 56″ N, 2° 13′ 17″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Tarifa zono | IDF/3 | ||
Historio | |||
Malfermo | 2022 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | SNCF | ||
Trafikanto | SNCF | ||
Kodo UIC | 87386011 | ||
Trajno-linio | ![]() | ||
Interkonektoj | |||
Metro-linioj | ![]() ![]() ![]() ![]() | ||
Pliaj informoj | |||
Retejo | Nanterre-La Folie en retejo de SNCF | ||
Komutejo de la FolieRedakti
Tiu komutejo ebligas aliri la fervojlinion Parizo-Saint-Lazare - Le Havre (grupo V) kaj la fervojlinion Parizo-Saint-Lazare - Saint-Germain-en-Laye (grupo III) elde la fervojlinio Parizo-Saint-Lazare - Versailles-Rive-Droite (grupo II).
La duobla forko situas sur fervojlinio de Versailles inter stacidomoj de La Défense kaj tiu de Puteaux (suden) kaj inter tiu de La Défense kaj tiu de Courbevoie (norden), kaj tie pluiras okcidenten. Post trapaso sub la planko de La Défense, aro da vojoj ebligas venigi vartrajnojn kaj parki vagonarojn. La interkonekto fariĝas okcidente al fervojlinio Parizo - Le Havre, ambaŭdirekte, al La Garenne-Colombes direkte al Paris-Saint-Lazare kaj al Houilles - Carrières-sur-Seine direkte al Normandio.
ProjektojRedakti
RERRedakti
Grand Paris ExpressRedakti
- En 2030, Nanterre-La Folie devus konsistigi ĉefan nodon de la reto de Grand Paris Express sur linioj 15 kaj 18.
Metroo de ParizoRedakti
- Okaze de plilongigo, stacio sur linio 1 de la Metroo de Parizo estis planita en Nanterre-La Folie en 2030.
Ĉefaj liniojRedakti
Nova stacidomo devus ankaŭ esti konstruita en la kadro de kreado de nova linio Parizo - Normandio kunliganta La Défense al Le Havre kaj Cherbourg.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- (PDF) Bilan du débat public sur le prolongement du RER E à l'ouest, 1 oktobro - 19 decembro 2010 france