Natria seskvikarbonato

kemia kombinaĵo
Natria seskvikarbonato
Kemia strukturo de la
Natria seskvikarbonato
natria sekvikarbonato
Bastona kemia strukturo de la
Natria seskvikarbonato
Trono[1], natura erco de
natria seskvikarbonato
Alternativa(j) nomo(j)
Miksaĵo da natria karbonato kaj natria bikarbonato
Kemia formulo
Na2(CO3).NaH(CO3)
CAS-numero-kodo 533-96-0
PubChem-kodo 10791
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka solido
kiu kristaliĝas nadloforme
Molmaso
  • 189.99 (anhidra)
  • 226,0262 (duhidrata) g mol−1
Smiles C(=O)(O)[O-].C(=O)([O-])
[O-].[Na+].[Na+].[Na+]
Denseco 2.112 (duhidrata) g/cm3
Refrakta indico  1,5073 (duhidrata)
Solvebleco
Sekurecaj Indikoj
Risko R36 R38 R41
Sekureco S22 S24 S25 S26
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H304, H312, H319, H332, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria seskvikarbonato, seskvikarbonato de natrioNa2(CO3).Na2H(CO3) estas duobla salo de natria karbonato kaj natria bikarbonato, kiu havas nadlosimilan kristalan strukturon. Tamen, la vorto estas ankaŭ aplikita al sammola miksaĵo de tiuj du saloj, kune kun ajna hidratigakvo. La duhidrata formo de la natria seskvikarbonato okazas nature kiel la erco "trono"[1].

Proprecoj redakti

Natria seskvikarbonato uzatas en bansaloj, naĝujoj, ŝampuoj, dentopastoj, sapofabrikado, kaj kiel alkala fonto por akvotraktado, kaj kiel anstataŭilo por fosfatosena[3] natria fosfato por produktoj uzataj en pezapurigado.

Natria seskvikarbonato uzatas ankaŭ en la konservado de kupro kaj artefaktoj je kupralojoj kiuj korodiĝas ĉe kontakto kun salo (konata kiel bronza malsano pro ĝiaj efikoj sur tiu metalalojo). La klorido de la salo estigas kuprozan kloridon. En la ĉeesto de oksigeno kaj akvo, eĉ etaj kvantoj da humideco el la atmosfero, la kuproza klorido fariĝas kuprika klorido kaj klorida acido, kiu siavice, korodas la metalon kaj plu estigas kuprozan kloridon pere de memeltenebla reakcio kiu kondukas al la kompleta detruado de la objekto. Traktado kun natria seskvikarbonato forigas kuprikan kloridon el la korodita tavolo.

Ĝi same uzatas kiel precipitiga akvomoliganto, kiu kombinas kun malmolakvaj mineraloj (ekzemple, mineraloj surbaze de kalcio kaj magnezio) por estigi nesolveblan precipitaĵon, forigante la mineralojn respondecajn pri la malmoleco de la akvo[4]. La partopreno de la karbonato respondecas pri la estigo de la precipitaĵo, la bikarbonato inkluzivatas por mildigi la alkalecon de la materialon.

Literaturo redakti

Referencoj redakti