Newcastle United

angla futbalklubo de Newcastle-upon-Tyne en Britio

Newcastle United Football Club (F.C.) (Esperanto: Unuiĝinta futbalklubo de Newcastle) estas angla futbalklubo de Newcastle-upon-Tyne en Britio. Tiu klubo ludas en la F.A. Supra Ligo, la plej alta futballigo de Anglio, de 2010, kiam ĝi revenis al la Supra Ligo de la FA Ĉampioneco, nome la dua ligo de angla futbalo. Ĝia stadiono, St James' Park, kie klubo ludas de ĝia fondo en 1892, troviĝas en la urbocentro de Newcastle-upon-Tyne, en la strato Gallowgate, kio estas ankaŭ la nomo de unu de la sidlokoj de la stadiono. Ekde la 8-a de novembro 2021, la trejnisto de la teamo estas Eddie Howe, kaj laŭ la stato de somero 2024 Jamaal Lascelles estas la kapitano de la klubo.

Newcastle United
futbala klubo
Kluba nomo  Newcastle United Football Club
Kromnomo The Magpies
(La Pigoj)
The Toon
(La Urbo)
Fondita  9-a de decembro 1892
Stadiono  St James' Park
Newcastle-upon-Tyne, Anglio
Kapacito  52.405
Prezidanto  Sauda Arabio Yasir Al-Rumayyan
Trejnisto  Anglio Eddie Howe (ekde la 8-a de novembro 2021)
Ligo  F.A. Supra Ligo
2018-19  13-a pozicio
Oficiala retejo  www.nufc.co.uk
Hejme
Ekstere
vdr
St James' Park, la kluba stadiono

Historio de la klubo

redakti

La klubo fondigis en 1892 post la kunfandiĝo de Newcastle East End FC kaj Newcastle West End FC en Majo de tio jaro. La Football Association de Britio akceptis la novan nomon la 9-a de decembro kaj la klubo nomiĝas de tiam Newcastle United FC. Ĝi iĝis membro de la Unua Ligo (kio nomiĝas de 1992 la F.A. Supra Ligo) en 1898 kaj rapide iĝis unu de la plej sukcesaj teamoj de la ligo post venkoj en 1905, 1907 kaj 1909. "La pigoj" sekve gajnis la F.A. Pokalon en 1910 - la fino de la dekado la plej sukcesa de la historio de la klubo, kvankam aldonaj sukcesoj venis inter 1924 kaj 1932 kiam Newcastle gajnis denove la FA Pokalon kaj la ligon. Sed seka epoko venis - deposte de 1932 ĝis hodiaŭ la klubo gajnis nur kvar majorajn trofeojn: la F.A. Pokalo en 1951, 1952 kaj 1955 (la epoko de la kapitano Joe Harvey, kiam la subtenantoj de la klubo nomis la pokalon "nia pokalo") kaj fine la Fairs Cup (kio nomiĝas hodiaŭ la Eŭropa Ligo) en 1969.

Freŝdate la klubo travivas miksajn sortojn. Post la senkuraĝigaj sepdekaj kaj okdekaj jaroj, kiam la klubo pleje ludis en la Dua Ligo, iama ludanto de la klubo Kevin Keegan iĝis la trejnisto de Newcastle en februaro de 1992 kaj la epoko de "La Amuzistoj" ekestiĝis. Tiam la ludantoj de Newcastle gajnis la admiradon de la spektantoj pro ilia ekscita ludostilo kaj iliaj sukcesoj en kaj ekster la stadio; klubo preskaŭ gajnis la ligon en 1996 post la alveno de Alan Shearer, tiea ludanto kiun la klubo aĉetis por la sumo de 15 milionoj de funtoj, kio estis tiam la plej altekosta aĉeto de futballudanto de la historio. Shearer iĝis la kapitano de la klubo en 1999 sed ne povis algvidi la klubon sukcesajn malgraŭ tio ke Newcastle efektivigis bonajn klopodojn en la Ligo de Ĉampionoj en 2003 kaj la UEFA Pokalo (antaŭanto de la Eŭropa Ligo) en 2004 sub la gvido de la trejnisto Bobby Robson.

De 2010, la klubo ludas en la F.A. Supra Ligo.

Membroj de la unua vira teamo en la sezono 2015-2016 (!)

redakti
n-ro pozicio lando futbalisto
1 G   Tim Krul
2 D   Fabricio Coloccini
3 D   Paul Dummett
4 M   Jack Colback
5 M   Georginio Wijnaldum
7 M   Moussa Sissoko
8 M   Vurnon Anita
9 A   Papiss Cissé
10 M   Siem de Jong
11 A   Yoan Gouffran
12 M   Jonjo Shelvey
14 M   Gabriel Obertan
15 D   Jamaal Lascelles
16 M   Rolando Aarons
17 A   Ayoze Pérez
18 D   Chancel Mbemba
19 D   Massadio Haïdara
21 G   Rob Elliot
n-ro pozicio lando futbalisto
22 D   Daryl Janmaat
23 M   Henri Saivet
24 M   Cheick Tioté
25 M   Andros Townsend
26 G   Karl Darlow
27 D   Steven Taylor
28 A   Seydou Doumbia (prunta de A.S. Roma)
29 A   Emmanuel Rivière
31 M   Sylvain Marveaux
33 D   Curtis Good
35 D   Liam Gibson
40 D   Callum Williams
41 G   Freddie Woodma
42 D   Jamie Sterry
43 D   Kevin Mbabu
45 A   Aleksandar Mitrović
47 M   Daniel Barlaser


G signifas golulo, D defendulo, M mezkampulo kaj A avanulo.

Listo de trofeoj de la klubo

redakti
  • Unua Ligo (hodiaŭ la F.A. Supra Ligo):
    • Gajnantoj: 1904-05, 1906-07, 1908-09, 1926-27 (4)
    • Dua okazo: 1995-96, 1996-97 (2)
  • FA-Pokalo:
    • Gajnantoj: 1910, 1924, 1932, 1951, 1952, 1955 (6)
    • Dua okazo: 1905, 1906, 1908, 1911, 1974, 1998, 1999 (7)
  • Pokalo Fairs (hodiaŭ la Eŭropa Ligo de UEFA):
    • 1969