Nikolao de Klemanĵo

(Alidirektita el Nicolas de Clémanges)

Nicolas Poillevilain (1363-1437) (* Ĉampanjo, en la 1363 - Parizo, en la 1437) estis franca humanisto kaj teologo.

Nicholas de Clémanges
(1362-1437)
Opera omnia qua'... eldonita de Iohannes Martini Lydius (1577-1643)
Opera omnia qua'...
eldonita de Iohannes Martini Lydius (1577-1643)
Persona informo
Naskiĝo 1363
en Ĉampanjo, Flago-de-Francio.svg Francio
Morto 1437
en Parizo, Flago-de-Francio.svg Francio
Lingvoj latina lingvomeza franca lingvo [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Universitato de Parizo
Profesio
Okupo filozofo • teologo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Li studis en la Kolegio de Navaro de la Universitato de Parizo kaj en 1380 ricevis sian diplomon pri licencio, kaj poste li akiris sian gradon kiel Majstro pri Artoj. Liaj profesoroj pri teologio estis Jean de Gerson kaj Pierre d'Ailly, kaj en 1393 li ricevis sian diplomon kiel Bakalaŭro pri Teologio. En 1391 li komencis instrui en la universitato kaj en 1393 li estis nomumita ties rektoron, posteno kiun li okupis ĝis 1395. La eklezio tiam agitiĝis pro la Orienta Skismo kaj tri metodoj estis proponitaj por restarigi la pacon: kompromiso, konsento kaj ĝenerala koncilio. El 1380 ĝis 1394 la Universitato de Parizo defendis ian ĝeneralan koncilion. En 1394, alia tendenco manifestiĝis, tio estas, kaj Bonifaco la 9-a kaj Klemento la 7-a estis konsideritaj respondecaj por la kontinuado de la skismo, kaj iliaj eksiĝoj estis dekretita kiel propono por konkerado de la paco.

Tion celinte, letero estis skribita al la reĝo Karlo la 6-a de tri el la plej notindaj masjtroj de la universitato, Pierre d'Ailly, Gilles Deschamps (1350-1413)[1], kaj Nikolas Clamanges. La du unuaj preparis la tekston, al kiu Clémanges donis la ciceronan elegantecon de la formo. La letero malsukcesis kaj al la universitato estis ordonita sin deteni el postaj diskutadoj. Clémanges, devigite rezigni la rektorecon de la universitato, tiam fariĝis kanoniko kaj dekano de la preĝejo de Sankta Klodoaldo (1395), kaj pli malfrue kanoniko kaj kasisto de la ĉapitro de Langres[2].

La antipapo Benedikto la 13-a, kiu admiris lian latinan stilon, nomumis lin kiel sia sekretario en 1397, do, li restis en Avignon ĝis 1408, kiam li forlasis la papon kaŭze de lia konflikto kun Karlo la 6-a. Clémanges tiam retiriĝis al la Kartuziana Monaĥejo de Valfonds kaj pli malfrue al Fontain-du-Bose. Dum tiuj du retiriĝoj li verkis siajn plej bonajn traktatojn: "De Fructu eremi" (dediĉita al Pierre d'Ailly), "De Fructu rerum adversarum", "De novis festivitatibus non instituendis", kaj "De studio theologico", kie en ĉi tiu lasta verko li elmontras sian malplezuron pri la skolastika metodo en la filozofio. En 1412, li reiris al Langres, kie li estis elektita arkidiakono de Bayeux[3]. Lia parolo estis sinsekve aŭdita en la Koncilio de Konstanco (1414) kaj en Chartres (1421), kie li defendis la "liberecojn" de la gaŭla eklezio. En 1425, li instruadis retorikon kaj teologion en la Kolegio de Navaro, kie, plej probable, li mortis.

Al Clémanges oni ankaŭ kreditas la aŭtorecon de la verko "De corrupto Ecclesiae statu", unuafoje eldonita de Cordatus kaj Hutten, en 1513, kie li faras perfortan atakon sur la moraleco kaj disciplino de la tiama eklezio. En tiuj kazoj li kelfoje estas konsiderita ia reformisto same kiel John Wyclif kaj Jan Hus. Schubert, tamen, en sia libro "Ist Nicolaus von Clémanges der Verfasser des Buches De corrupto Ecclesiae statu?"[4] (Grossenhain, 1882; Lepsiko, 1888) montris ke, kvankam tiu verko estis samtempa, Clémanges tute ne estas la aŭtoro de tiu verko. Liaj manuskriptoj estis eldonitaj en du volumoj de Johannes Martinus Lydius (1577-1643) [5], iu protestanta ministro el Frankfurto ĉe Majno (Lejdeno, 1613).

VerkojRedakti

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. The Cardinals of the Holy Roman Church
  2. New Advent
  3. New Advent
  4. Ĉu Nikolao Klemange vere estas la aŭtoro de la libro De corrupto Ecclesiae statu?"
  5. 5,0 5,1 CERL Thesaurus
  6. CERL Thesaurus
  7. Jean Crespin (1520-1572) (* Arras, 1520 - † Ĝenevo, 12-a de aprilo de 1572), estis franca advokato, presisto kaj eldonisto. Fondinto de la unua preslaborejo en Ĝenevo.
  8. Dictionnaire historique de la Suisse
 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj