Nomoj de kontinentoj

Deveno de la nomoj redakti

Kontinento redakti

La vorto kontinento mem devenas de la latina terra continens, kiu signifas kunteniĝa lando, do kontinua lando.

Afriko redakti

Afriko-n oni en la antikvo nur nomis la areon ĉirkaŭ Kartago, la hodiaŭan Tunizion. Por la signifo de la nomo estas pluraj eblecoj:

  • La latina nomo estas terra africa = lando de la Afri. Tiu vorto (ununombre Afer) uziĝis por prisigni la afrikanojn. Do oni povas hipotezi ke komence ĝi estis la nomo de nur unu (nord-)afrika tribo. Ties nomo povus deveni de la fenica afar = pulvo.
  • La latina vorto aprica signifas sune (verŝajne el la helena a-phrike = ne-malvarma).

Ameriko redakti

La nomo America montriĝis unue en mapo de la germana mapisto Martin Waldseemüller el la jaro 1507. Kuna libro klarigas la nomon per la esploristo Amerigo Vespucci, kies nomo estas variaĵo de la germana nomo Haimirich (elparolu hajmiriĥ), kiu signifas hejmestro (laŭ haim = hejmo, rich = potenca).

Alia ebleco estas, ke la nomo estas derivita de Richard Amerike, komercisto el Bristol (Anglio), pri kiu oni diras ke li pagis la vojaĝon de Giovanni Caboto, dum kiu tiu eltrovis Novlandon.

Laŭ alia teorio la nomo devenas de la nikaragva distrikto Amerrique, kiun vizitis kaj Kristoforo Kolumbo kaj Amerigo Vespucci. Ĉar la lando estis riĉa je oro, ĉi-lasta volis reliefigi la gravecon de la eltrovo kaj eĉ ŝanĝis sian nomon de Alberigo al Amerrigo.

La plej konata teorio estas la unua, dum la aliajn nur akceptas malmultaj fakuloj. Kiel ajn, komence oni uzis la nomon America nur por la nuna Sudameriko, ĉar ankoraŭ ne estis eltrovita Nordameriko. En hodiaŭa ĉiutaga uzo (precipe de nord- kaj ne-amerikanoj) la nomo Ameriko estas ofte uzata por priskribi Nordamerikon.

Arkto kaj Antarkto redakti

En la helena lingvo árktos estas la urso. Pro tio, la arkto estas la lando sub la stelfiguro Granda Ursino. La helena anti signifas kontraŭ, do Antarkto signifas "malarkto".

Aŭstralio redakti

La kontinento nomiĝas laŭ la latina terra australis, suda lando.

Azio redakti

Azio verŝajne nomiĝas laŭ la akada vorto asy, kiu signifas oriento.

Eŭropo redakti

La nomo de Eŭropo venas el la ŝemidaj lingvoj. En ili ĝi havas signifojn rilate al malhelo aŭ nokto. Ĉar Eŭropo - vidate de iliaj parolantoj - situas en la nordokcidento (kie malleviĝas la suno), oni uzis tiun vorton por priskribi la kontinenton.

Komparu:

La ino Eŭropa en la helena mitologio fakte estis filino de fenica reĝo.

Nomoj de la kontinentoj en aliaj lingvoj redakti

Lingvo Afriko Ameriko Antarkto Aŭstralio Azio Eŭropo
angle Africa America Antarctica Australia Asia Europe
arabe Ifrikiya Amrika Usturaliya Asiya Urubba
ĉine Feizhou Meizhou Aozhou Yazhou Ouzhou
dana Afrika Amerika Antarktis Australien Asien Europa
estone Euroopa
finne Euroopa
france Afrique Amérique Antarctique Australie Asie Europe
germane Afrika Amerika Antarktis Australien Asien Europa
greke Afriki Ameriki Antarktikos Australia Asia Europi
hungare Afrika Amerika Antarktisz Ausztrália Ázsia Európa
hispane Africa America Tierras Antarcticas Australia Asia
itale Africa America
japane Afurika Amerika Nankyoku-tairiku Osutoraria Adzia Yoroppa
nederlande Afrika Amerika Antarctica Australië Azië Europa
norvege Europa
pole Europa
portugale África América Antártida/Antártica Austrália Ásia Europa
rumane Africa America Antarctica Australia Asia Europa
ruse Yevropa
turke Avrupa