Norman McLaren (Stirling, la 11-an de aprilo 1914 en Montrealo, mortis la 27-an de januaro 1987) estis skotdevena kanada kin-reĝisoro, animaciisto kaj produktoro konata pro sia laboro por la National Film Board of Canada (Nacia Filma Komitato de Kanado)[1].

Norman McLaren
Oskar-premiito
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1914 (1914-04-11)
en Stirling
Morto 27-an de januaro 1987 (1987-01-27) (72-jaraĝa)
en Montrealo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Glasgova Lernejo de Arto • Stirling High School vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroanimaciistoscenaristoĉefkameraisto • reĝisoro • produktoro vd
Laborkampo drawn-on-film animation • pixilation • eksperimenta filmoanimacio vd
Aktiva en MontrealoKanado vd
Aktiva dum 1933–1972 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis pioniro en la kampoj de animacio kaj filmo-farado, inkluzive de tradicia animacio, drawn-on-film animation, vida muziko, abstrakta filmo, pixilation kaj grafika sono.[2][3]

Li ricevis diversajn premiojn inkluzive de la Akademia Premio por Plej Bona Dokumenta Mallonga Dokumenta Filmo por Neighbours (1952) en kiu li montris la uzon de Esperanto, kiun ankaŭ li mem studis en sia junaĝo[4]. Ĉe la Berlina Internacia Kinfestivalo en 1956 li ricevis la premion Silver Bear (Arĝenta Urso) pro la plej bona mallonga dokumenta filmo Rythmetic kaj en 1969 li ricevis la premion BAFTA (British Academy Awards) pro la Plej Bona Animacia Filmo nome Pas de deux.[5]

Kariero redakti

Inter 1936 kaj 1939 McLaren laboris unue ĉe la GPO (General Post Office film unit), faranta kvar filmojn: Book Bargain (1937), Mony a Pickle, Love on the Wing (1938), kaj News for the Navy (1938)[6].

Norman McLaren elmigris al Novjorko kiam en Eŭropo proksimiĝis la ekflamo de la dua mondmilito[7].

En la jaro 1941 li denove elmigris, tiam al Kanado por tie labori por la Nacia Filma Komitato de Kanado kaj malfermi animacian studion en kiu li trejnis kanadajn animaciistojn[6]. Studio A, la unua animacia studio de la NFB ekestis en januaro 1943, kun McLaren kiel direktoro[8]. Dum li laboris por la NFB, McLaren kreis en 1952 sian plej faman filmon, nome Neighbours (Najbaroj), per kiu li gajnis diversajn premiojn tra la mondo, inkluzive la kanadan filmopremion (Canadian Film Awards) kaj la Oskar-premion (Academy Award). Pro la brilega kombinaĵo de bildaro kaj sono, la filmo havas tre fortan socian mesaĝon kontraŭ perforto kaj milito[8].

Unesko redakti

En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj McLaren ankaŭ kunlaboris kun UNESKO pri programoj por instrui filmajn kaj animaciajn teknikojn en Ĉinio kaj Barato[8]. Lia kvinparta mallonga filmo "Animated Motion", produktita fine de la 1970-aj jaroj estas bonega ekzemplo de instruilo pri la bazaj scioj rilate al animacia filmado.

McLaren postlasis heredaĵon pro siaj eksperimentoj kun bildo kaj sono ĉar li evoluigis nombron de avangardaj teknikoj por kombini kaj sinkronizi animacion kun muziko. En 2009, la verkoj de McLaren enigis la Unesko-programon Memoro de la Mondo, kiu enlistigas la plej gravajn dokumentajn hered-kolektojn en la mondo, kiel ekzemple la Biblio de Gutenberg kaj La Sorĉisto de Oz[9].

Honorigo redakti

 
Nacia Filmoficejo de Kanado

La National Film Board honoris McLaren nomante ties konstruaĵon en Montrealo la Norman McLaren Building.

En 2006, McLaren estis temo de mallonga animacia dokumenta filmo (McLaren's Negatives). Ankaŭ en 2006, la Nacia Filmoficejo de Kanado (NFB) markis la 65-an datrevenon de NFBa animacia filmo kun internacia retrospektivo pri restaŭritaj klasikaĵoj de McLaren kaj nova skatolo de DVD-filmoj liaj, nome kompleta verkaro.

En junio 2013, la NFB aperigis iTunes-aplikaĵon titolitan la "McLaren's Workshop" permesante uzantojn krei siajn proprajn filmojn uzante animaciajn teknikojn kiun McLaren uzis kaj provizante aliron al pli ol kvindek de siaj filmoj[10].

De la 1-a ĝis la 10-a de junio 2018 la Nacia Baleto de Kanado okazigis baleton kies titolo estis Frame by Frame, bazita sur la vivo de McLaren kaj ties laboro[11].

Verkaro (elekto) redakti

Li kreis multajn filmojn, sed la ĉefverko estis Neighbours. (listo ĉi-sube):

  • 1933: Seven Till Five
  • 1935: Polychrome Phantasy
  • 1935: Color Cocktail
  • 1936: Hell Unlimited
  • 1937: Book Bargain
  • 1938: Mony a Pickle
  • 1939: The Obedient Flame
  • 1939: Stars and Stripes
  • 1939: Love on the Wing
  • 1939: Allegro
  • 1940: Loops
  • 1940: Dots
  • 1941: V for Victory
  • 1941: Mail Early
  • 1942: Hen Hop
  • 1942: Five for Four
  • 1943: Dollar Dance
  • 1944: Chants populaires nº 5
  • 1944: C'est l'aviron
  • 1944: Alouette
  • 1946: Là-haut sur ces montagnes
  • 1946: Hoppity Pop
  • 1946: A Little Phantasy on a 19th-century Painting
  • 1947: La poulette grise
  • 1947: Fiddle-de-dee
  • 1948: Boogie-Doodle
  • 1949: Begone Dull Care
  • 1951: Pen Point Percussion
  • 1951: Now Is the Time
  • 1952: Neighbours
  • 1952: A Phantasy
  • 1953: Two Bagatelles
  • 1953: Around Is Around
  • 1955: Blinkity Blank
  • 1956: Rythmetic
  • 1957: Die Geschichte vom Stuhl (A Chairy Tale)
  • 1959: Short and Suite
  • 1959: Serenal
  • 1959: Mail Early for Christmas
  • 1959: Le merle
  • 1960: Opening Speech
  • 1960: Lines: Vertical
  • 1961: The Flicker Film
  • 1961: New York Lightboard
  • 1962: Lines: Horizontal
  • 1963: Christmas Cracker
  • 1963: Seven Surprizes
  • 1964: Canon
  • 1966: Mosaic
  • 1968: Pas de deux
  • 1969: Spheres
  • 1970: Striations
  • 1971: Synchromy
  • 1972: Ballet Adagio
  • 1973: Pinscreen
  • 1976–1978: Animated Motion, Parts 1-5
  • 1983: Narcissus

Filmo Neighbours kaj Esperanto redakti

Lia plej fama verko estas la mallonga filmo Neighbors (Najbaroj-1952), en kiu li eksperimentas per nova tekniko: nome la animaciado kun veraj homoj anstataŭ senvivaj objektoj. La filmo montras du virojn sidantajn trankvile en la ĝardenoj de sliaj hejmoj, dum floro ekaperas ĉe la limo inter iliaj bienoj. En la lukto kiu sekvas, la floro estas detruita kaj la viroj mortigitaj. La filmo en kiu rolludas du el siaj kunlaborantoj (Paul Ladouceur kaj Grant Munro), kiuj estas prezentitaj po 24 fojojn por sekundo laŭ tekniko, kiujn oni pli malfacile movhaltigas ol senanimaj objektoj. La aktoroj, devigitaj teni sin en strangaj pozicioj, ŝajnas moviĝi mekanike kiel marionetoj. La kombinaĵo de realismo kaj formalismo estas perfekte funkcia al la fablo, kiu enhavas fortan socian mesaĝon pri paco kaj kontraŭmilitarismo. Najbaroj gajnigis al McLaren multajn premiojn, inkluzive de Oskar-premio por plej bona mallonga dokumenta filmo.

Persona vivo redakti

La delonga partnero de McLaren estis samranga NFBa direktoro Guy Glover, kiun li renkontis ĉe baleto en Londono en 1937. La du viroj restis en respondeca interrilato ĝis la morto de McLaren[12].

Eksteraj ligiloj redakti

  Wikimedia Commons contiene immagini o altri file su Norman McLaren

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtitola artikolo en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj kaj de samnoma artikolo en la itala vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. Rosenthal, Alan. The new documentary in action: a casebook in film making. University of California Press, 1972. 267-8. Print.
  2. (en) Schaffer, Bill (2005). "The Riddle of the Chicken: The Work of Norman McLaren", Senses of Cinema (35).
  3. (en) Clark, Ken (Summer 1987). "Tribute to Norman McLaren Arkivigite je 2011-09-12 per la retarkivo Wayback Machine". Animator (19): 2.
  4. Alessandra Madella, “Teo kaj Amo: Interkultura Dialogo”, revuo Esperanto, p. 88, n-ro 1345(4), aprilo 2020.
  5. (en) Kozlov, Vladimir (28a de majo 2009). "Movie of the week - Norman McLaren retrospective". Moskvaj Novaĵoj.
  6. 6,0 6,1 (en) St-Pierre, Marc, "70 Years of Animation, Part 2 – Norman McLaren", NFB Blog, Nacia Kinservo de Kanado.
  7. (en) Beckerman, Howard (February 2004). Animation: The Whole Story. Allworth Press. paĝoj 51–52. ISBN 978-1-58115-301-9.
  8. 8,0 8,1 8,2 Rosenthal, Alan. The new documentary in action: a casebook in film making. University of California Press, 1972. 267-8. Print.
  9. (en) Boswell, Randy, "Montreal filmmaker honoured by UN[rompita ligilo]", Montreal Gazette, Canwest. la 31-an de julio 2009.
  10. (en) Amidi, Amid, "NFB's Free McLaren's Workshop iPad App is a Must-Download". Cartoon Brew, la 7-an de junio 2013.
  11. (en) Demara, Bruce, "National Ballet and Robert Lepage team on work honouring Norman McLaren". Toronto Star, la 15-an de februaro 2017.
  12. (en) Glassman, Marc, "Norman McLaren: Animation genius created poetry". Playback. Brunico Communications, la 17-an de aŭgusto 2009.