Ozamiz, - tagaloge Lungsod ng Ozamiz - estas kvinaklasa, komponanta kaj marhavena urbego, ankaŭ diocezo en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono Norda Mindanao, en provinco Okcidenta Misamiso. La urbego estas subdividita en 51 distriktoj.

Ozamiz
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 7200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 140 334  (2020) [+]
Loĝdenso 826 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 9′ N, 123° 51′ O (mapo)8.15123.85Koordinatoj: 8° 9′ N, 123° 51′ O (mapo) [+]
Alto 216 m [+]
Areo 169,95 km² (16 995 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ozamiz (Filipinoj)
Ozamiz (Filipinoj)
DEC
Ozamiz
Ozamiz
Situo de Ozamiz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ozamiz [+]
vdr
Interna parto de Ozamiz

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Ozamiz situas laŭ golfo inter marbordo kaj monto [1]. Provinca ĉefurbo Oroquieta troviĝas 40, Iligan 45, Pagadiano 58, Cagayan de Oro 91, Kotabato (urbo) 112, Dabao 228, Zamboanga 239, Cebuurbo 241, General Santos 269, Taklobano 366, Legazpio (Albajo) 557, ĉefurbo Manilo 781, Baguio 985 kilometrojn (aere) [2].

 
Katedralo de Ozamiz

Historio redakti

Ozamiz elkreskis el malnova hispana urbo nomata Misamis fondita en 1757. Iam pli frue ŝtona fortikaĵo estis konstruita por la hispana garnizono, kies tasko estis defendi la teritorion kontraŭ la piratoj. La garnizono faris pacon, tial ankaŭ la civila komunumo evoluis. En 1850 Misamis iĝis ĉefurbo de Distrikto Misamis. Dominado de Usono komenciĝis en 1901, kiun interrompis la mallonga japana okupo (1943-1945). Post la 2-a mondmilito Misamis urbiĝis sub nomo Ozamiz en 1948. Post 7 jaroj jam ne nur la forpasinta milito, sed ankaŭ la tertremo faris detruojn en la fortikaĵo. Ozamiz atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 1990-aj jaroj.

Ekonomio redakti

Ozamiz estas agrikultura urbo kun komercaj, trafikaj kaj edukaj centroj. La haveno estas la ĉefa elirejo de mineralaj kuŝejoj, agrikulturaj kaj arbaraj produktoj en tiu parto de la insulo.

Religio kaj eduko redakti

La loĝantoj estas plejparte katolikoj, en la urbego diocezo funkcias. En Ozamiz du universitatoj funkcias.

Trafiko redakti

Ozamiz estas atingebla per tri ĉefvojoj. Enurbe motorizitaj tricikloj, ĉefe al aliaj aŭtobusoj trafikas. Apud Ozamiz enlanda flughaveno funkcias. La haveno servas preman kaj kargan trafikojn.

Klimato redakti

Ozamiz situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 955 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en majo kaj junio pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Fortikaĵo en Ozamiz

Vidindaĵoj redakti

Eksterlandaj ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti