p-Kumarata acido
p-kumarata acido | ||
Plata kemia strukturo de la p-kumarata acido | ||
Tridimensia kemia strukturo de la p-kumarata acido | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 501-98-4 | |
ChemSpider kodo | 553148 | |
PubChem-kodo | 637542 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | kristala solido | |
Molmaso | 164.16 g·mol-1 | |
Fandpunkto | 212 °C | |
Acideco (pKa) | 4.64 | |
Solvebleco | Akvo:Malmulte solvebla | |
Mortiga dozo (LD50) | 2860 mg/kg (buŝe) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/37/38 | |
Sekureco | S24 S25 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
p-Kumarata acido estas hidrokso-cinamata acido, organika komponaĵo kiu estas hidroksa derivaĵo el la cinamata acido. Ĝi estas kristala solido iomete solvebla en akvo, sed solvebla en etanolo kaj etero. Ĝi estas la plej abunda izomero el la tri ekzistantaj en naturo. Kune kun la sinapila alkoholo kaj koniferilaj alkoholoj, p-kumarata acido estas la ĉefa komponanto en la lignino.
Proprecoj
redaktip-Kumarata acido estas fitokemiaĵo trovata en pluraj manĝeblaj plantoj tiaj kiaj karotoj, tomatoj kaj cerealoj kaj ĝi vaste okazas en la ĉelmuroj de la graminacoj. Ĝi malaltigas la peroksidadon de malaltdensaj lipoproteinoj (LDL) kaj havas antioksidigajn kaj antimikrobajn aktivecojn, plenumante gravan rolon en la homa sano.
antioxidant and antimicrobial activities and plays an important role in human health. Ĝi troviĝas en la endospermo de la grajnoj laŭ limigitaj niveloj, tamen, la kvanto de p-kumarata acido signifoplene pliiĝas en la flankaj histoj de la plantoj. Rilate al cerealoj, laŭŝajne la perikarpaj frakcioj en la hordeo, tritiko, aveno kaj maizo estas la plej riĉaj frakcioj en p-kumarata acido.
Ĉar ĝi enhavas bonajn antioksidajn kaj antimikrobajn proprecojn, ĝi estas natura alternativo anstataŭ sintezaj aldonaĵoj. Ĉi-komponaĵo aktivigas la mikrobiajn funkciojn bonfarajn por la intestaj funkcioj, samkiel fortan antioksidigan respondon kaj mekanismoj pri sentoksiĝo. Laboratoriaj eksperimentoj elmontras ke dietoj riĉaj je p-kumarata acido nedubeble promocias la supervivadon de bonfaraj intestaj mikroorganismoj.
Historio
redaktip-Kumarata acido estis unue sintezita en 1865 far la aŭstra kemiisto Heinrich Hlasiwetz (1825-1875) kiu izolis kristalan solidaĵon el kelkaj plantoj. La acido estas biosintezita ekde la cinamata acido kaj okazas en multaj partoj de legomoj kaj aliaj manĝeblaj planto-specimenoj tiaj kiaj kaŝtanoj, blankaj fazeoloj, tomatoj, bazilio kaj ajlo.
Studinte la antioksidajn proprecojn de tiu substanco la sciencistoj malkovris ke la p-kumarata acido efike inhibas la kreskon de patogenaj bakterioj. La rezultoj ankaŭ elmontris ke p-kumarata acido posedas duoblan mekanismon rilate al bakteriaj aktivecoj: detruante la bakteriajn ĉelmembranoj kaj per ligiĝo al la bakteria genoma DNA inhibante la ĉelfunkciojn finfine rezultante en la ĉelmorto. p-kumarata acido ankaŭ estas konstituanto en la mielpoleno kaj posedas anti-inflamaj proprecoj.
Biologiaj sintezoj
redaktiSintezo 1
redakti- p-Kumarata acido estas preparata per hidroksiligo de la cinamata acido fare de la 4-cinamata acido enzimo hidroksilazo aŭ C4H:
Sintezo 2
redakti- p-Kumarata acido estas preparata ekde la tirozino per agado de la tirozinamonia liazo (TAL):
Literaturo
redakti- Research Gate
- NCBI Resources
- Science Direct
- ACS Publications[rompita ligilo]
- Wiley Online Library
- Flavonoids in Health and Disease, Second Edition, Catherine A. Rice-Evans, Lester Packer
- The 150 Healthiest Foods on Earth: The Surprising, Unbiased Truth about What ..., Jonny Bowden