Koniferila alkoholo

kemia kombinaĵo
Koniferila alkoholo
koniferila alkoholo
Plata kemia strukturo de la Koniferila alkoholo
koniferila alkoholo
Tridimensia kemia strukturo de la Koniferila alkoholo
Koniferila alkoholo estas flava pulvoro nature trovata en la plantoj de la genro Pinus strobus.
Kemia formulo
C10H12O3
CAS-numero-kodo 458-35-5
ChemSpider kodo 1266063
PubChem-kodo 1549095
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora kristala lumsensiva solidaĵo
Molmaso 180,203 g·mol−1
Denseco 1,1272g cm−3[1]
Fandpunkto 74 °C
Bolpunkto 163 °C
Solvebleco Akvo:1,78 g/L [2]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38
Sekureco S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Koniferila alkoholoC10H12O3 estas organika kombinaĵo, senkolora kristala lumsensiva solidaĵo kaj fitokemiaĵo kun antioksidigaj, antibakteriaj, fungicidaj kaj antiinflamaj proprecoj. Ĝi apartenas al la familio de la "monolignoloj"[4] kaj estas derivaĵoj de la fenilpropeno. Kiam polimerizitaj kun aliaj aromataj komponaĵoj, koniferila alkoholo formas ligninojn kaj lignanojn[5].

Koniferila alkoholo estas peraĵo en la biosintezo de la eŭgenolo, "stibenoj" kaj kumarinoj. Ĝenerale la fenilpropanoidoj estas produktitaj en la citosolo de la plantoj. Koniferila alkoholo estis unue priskribita en 1861 de la germana forstosciencisto Theodor Hartig (1805-1880). La germana apotekisto Wilhelm Kubel (1832-1903) estis la unua kiu identigis la "koniferinon" (glukozidon de la koniferila alkoholo) en 1866. La pura substanco estis sintezita unuafoje en 1874 de la germanaj kemiistoj Ferdinand Tiemann (1848-1899) kaj Wilhelm Haarmann (1847-1931).

Sintezoj redakti

Sintezo 1 redakti

     

Sintezo 2 redakti

  • Preparado per reduktado de la "koniferila aldehido":

   

Sintezo 3 redakti

   

Reakcioj redakti

Reakcio 1 redakti

  • Preparado de la eŭgenolo per reduktado de la koniferolo:

   

Reakcio 2 redakti

  • Preparado de la "stilbeno" per reduktado de la koniferila alkoholo:

2    +2 +2 +2 

Reakcio 3 redakti

  • Preparado de la "koniferino" per interagado de la glikozo kaj "koniferila alkoholo". Interesa afero estas ke la molekulo de glukozo donas solveblecon al la koniferila alkoholo kiu estas malmulte solvebla en alkoholo, kaj tute ne solvebla en akvo.

 +   

Reakcio 4 redakti

  • Preparado de la sinapila alkoholo per traktado de la metanolo kun "koniferila alkoholo". Por ke tiu reakcio okazu, unue oni reakciigas sinapilan alkoholon kun jodido. Due oni traktas la jodidon formitan kun natria metoksido:

 +   

Reakcio 5 redakti

  • Preparado de la "p-Kumarila alkoholo" per reduktado de la "koniferila alkoholo":

   + 

Reakcio 6 redakti

   

Reakcio 7 redakti

     

Reakcio 8 redakti

  • Preparado de la "pinorezinolo" per reduktado de du molekuloj de "koniferila alkoholo":

2    

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Chemical Book
  2. FooDB
  3. PubChem
  4. Monolignoloj estas la ĉefaj konstituantoj de la lignino. La ĉefaj monolignoloj estas la p-Kumarila alkoholo, la sinapila alkoholo kaj la koniferila alkoholo. Ili ĉiuj prezentas antioksidigajn proprecojn.
  5. Lignanoj estas granda grupo da polifenoloj trovataj en plantoj. Ili estas derivataj el la aminoacido fenilalanino.
  6. Science Direct