Boris Pasternak

(Alidirektita el Pasternak)

Boris Leonidoviĉ PASTERNAK (ruse Борис Леонидович Пастернак) naskiĝis la 10-an de februaro 1890 n.s., mortis la 30-an de majo 1960[1] en Peredelkino apud Moskvo. Li estis granda rusa verkisto, poeto kaj tradukisto, kiu meritis Nobel-premion pri literaturo en 1958.

Boris Pasternak
Nobel-premiito
Persona informo
Борис Леонидович Пастернак
Naskonomo Борис Исаакович Постернак
Naskiĝo 29-an de januaro 1890 (1890-01-29)
en Moskvo
Morto 30-an de majo 1960 (1960-05-30) (70-jaraĝa)
en Peredelkino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Peredelkino Cemetery vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj germanarusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Moscow State University, Faculty of Law • Universitato de MarburgMoskva Ŝtata Universitato • Imperia Moskva Universitato vd
Subskribo Boris Pasternak
Memorigilo Boris Pasternak
Familio
Patro Leonid Pasternak vd
Patrino Rosa Kaufman vd
Gefratoj Alexander Pasternak • Josephine Pasternak • Lydia Pasternak Slater vd
Edz(in)o Zinaida Nikolajevna Pasternak • Evgenia Lurie vd
Amkunulo Olga Ivinskaya vd
Infanoj Yevgeny Pasternak vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • tradukisto • romanisto • dramaturgopianisto • prozisto vd
Laborkampo prozo vd
Aktiva dum 1911–1959 vd
Verkado
Verkoj Doktoro Ĵivago (romano) vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pasternak naskiĝis en la hebrea familio de fama pentristo Leonid Osipoviĉ Pasternak multe ilustrinta la verkojn far Leo Tolstoj, kun kiu li amikis. Lia patrino Rozalia Isidorovna Kaufman estis elstara pianistino. La gepatroj havis entute kvar gefilojn: Boris, Aleksandr, Ĵozefina kaj Lidia.

Infanaĝe Boris intencis fariĝi komponisto kaj ekstudis muzikon, sed en 1908 li preferis la filozofion, kiun li studis en la universitatoj de Moskvo kaj Marburg.

Liaj unuaj literaturaĵoj estis ĉefe lirikaj. En 1914 aperis lia versaro Ĝemelo en nimbuso. Multe apogis lian verkadon fama rusa poeto Vladimir Majakovskij, kun kiu Pasternak amikis ĝis lia morto en 1930.

Li baldaŭ famiĝis en la literatura medio, sed lia politika koncepto, kiu ne aprobis la sovetan sistemon, igis la stalinismajn regantojn obstrukci publikigon de kelkaj liaj verkoj. Dum la 1930-aj kaj 40-aj jaroj Pasternak ĉefe tradukis, interalie verkojn de Rainer Maria Rilke, William Shakespeare kaj Johann Wolfgang von Goethe.

Lia plej konata verko, la romano "Doktoro Ĵivago", estis eldonita en 1957 en la itala lingvo sub titolo Dottor Živago. Ĝi tuj famiĝis en la tuta mondo, sed nur en 1988 oni sukcesis eldoni ĝin en Sovetunio ruslingve. En 1958 Pasternak gajnis Nobel-premion pri literaturo, kiun li komence akceptis, sed poste redonis ĝin pro intensa premo de la komunisma registaro.[2]

Boris Pasternak estis dufoje edziĝinta. Lia unua edzino nomiĝis Eŭgenia Vladimirovna Lurje. Ilia geedziĝo ne estis feliĉa. Ŝi naskis filon Eŭgenij. Zinaida Nikolajevna Jeremeeva (Neihaus) estis la dua edzino de Pasternak . Ili havis filon Leonid.

Boris Pasternak estas sepultita en Peredelkino tombejo.

Listo de verkoj redakti

  • Sestra moja - Ĵizn. Leto 1917 goda (1922)
  • Pisma iz Tuli (1922)
  • Detstvo Ljuvers (1922)
  • Devjatsot pjatij god (1926)
  • Lejtenant Ŝmidt (1926/27)
  • Oĥrannaja gramota (1929)
  • Doktoro Ĵivago (1957)

Tradukoj al Esperanto redakti

Post ŝtormo : poemoj 1955-9 / Boris Pasternak. [Kris Long elrusigis]. - [Bracknell: Long, 1981]. - 35 p.

"Doktoro Ĵivago": poemoj / Boris Pasternak; Kris Long [trad.]. - Chapec: Fonto, 1992. - 80 p. - (Fonto-Kajeroj ; 11)

Eksteraj ligiloj redakti

http://pasternak.niv.ru/ biografioruse

http://www.b-pasternak.ru/ biografio kaj verkoj ruse

http://ya-odessit.ru/content/pasternak-leonid-osipovich.html Arkivigite je 2012-01-12 per la retarkivo Wayback Machine biografio de lia patro Leonid ruse

http://en.academic.ru/dic.nsf/enwiki/2498 biografio angle

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti