Pietro Paolo Vergerio

Pietro Paolo Vergerio (1498-1565) estis teologo, latinisto, humanisto kaj eldonisto. Vergerio aktivis kiel katolika sacerdoto kaj Episkopo de Koper ĝis 1549, poste li iĝis luterana teologo, reformisto lak pastoro en Vicosoprano, verkisto de la Biblio kaj diplomato de la Duko Christoph (Württemberg) (1515-1568) en Tübingen.

Pietro Paolo Vergerio
(1498-1565)
"Opera adversus Papatum" verko eldonita en (1563) de Pietro Paolo Vergerio.
"Opera adversus Papatum" verko eldonita en (1563) de Pietro Paolo Vergerio.
Persona informo
Naskiĝo 1498
en Capodistria, Slovenio
Morto 4-a de oktobro 1565
en Tübingen, Germanio
Religio reformed • katolika eklezio vd
Lingvoj italalatina vd
Ŝtataneco Sankta Romia ImperioVenecia respubliko vd
Alma mater Universitato de Padovo
Profesio
Alia nomo Publius Aesquillius • Publius Aesquillus • Atanasio • Athanasius • Bo de Bo • Marcus Valerius Philarchus • Anton Segnianin vd
Okupo teologo • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Vergerio naskiĝis en Capodistria (nuna Koper, en Slovenio), tiam parto de la Venecia Respubliko. Li studis juron en Padovo kaj en 1530 kaj akompanis la papan legaton al Lorenzo Campeggi (1474-1539) al Aŭgsburgo. En 1533 li fariĝis nuncio. Papo Paŭlo la 3-a sendis lin denove al Germanio en 1535 por persvadi la germanajn princojn partopreni la konsilion en Mantovo.

Li ekkonis Marteno Lutero persone en Wittenberg. Reveninte al sia hejmlando, li studis liajn skribaĵojn por refuti ilin.

La 5-an de majo, 1536 li estis nomumita episkopo de Modrus. La 6-an de septembro, 1536 li iĝis episkopo en sia naskiĝurbo Koper. Iom post iom li fariĝis fervora subtenanto de la protestantismo.

En lia evoluo, en kiu li unue legis la Biblion por refuti la reformadajn skribaĵojn, kaj per tio li estis kondukita al la reformacio mem, Pietro Paolo Vergerio similis al Giovanni Mollio (1500-1553).

 
Portreto de Pietro Paolo Vergerio, el verko de Hendrick Hondius (1599).

Vergerio komencis reorganizi sian diocezon laŭ la humanismaj kaj reformadaj principoj, provante eviti misuzojn en la kulto kaj korupto en la ekleziaj oficejoj. Do li limigis la disvastigitan kaj troan admiron al sanktuloj.

En 1546 li forlasis sian diocezon post denunciĝi al la Inkvizicio en Venecio en 1545, suspektita pri herezo kaj akuzita. En 1548 Vergerio, avertita de nuligo, la posta pento kaj la malĝoja fino de Francesco Spiera (1502-1548), deklaris per letero sian konsenton kun la evangelia doktrino.

Li eksiĝis kiel Episkopo de Koper la 3-an de julio, 1549 kaj estis ekskomunikita de la katolika eklezio. Samjare li fuĝis al Chiavenna en la pli tolerema Kantono Grizono, kie li estis komence akceptita de la reformisto Agostino Mainardi (1482-1563).

En 1550, post esti akceptita en la sinodo de Graubünden, li fariĝis protestanta pastro de Vicosoprano, en Bergell (Val Bregaglia), en Graubünden, kie li fortigis kaj helpis establi la reformacion en la itallingva regiono.

Li ankaŭ predikis en multaj vilaĝoj en Engadino, Poschiavo kaj Valtelino kaj vizitis la nordon de Italio nerekonite. Li verkis protestantajn traktaĵojn kaj tradukis iujn germanajn reformadajn verkojn en la italan, kiuj estis eldonitaj de la presaĵoj de Dolfino Landolfi (1500-1571), en Poschiavo, ekde 1549. Li ankaŭ kontaktiĝis kun la reformistoj en Zuriko, Bazelo kaj Berno, kaj la interkorespondado kun Heinrich Bullinger estas aparte rimarkinda.

Jam en 1553 li obeis al vokado de la Württemberg-duko Christoph al Tübingen, kie li alprenis diplomatiajn misiojn lianome en la Germana Imperio, en la Tri Ligoj kaj en Pollando. Li eldonis plurajn skribaĵojn kontraŭ la papofico kaj kontraŭ la Koncilio de Trento. Li helpis la slovenan reformiston Primož Trubar (1508-1586) en liaj klopodoj traduki la Novan Testamenton al la slovena lingvo.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti