Pier Paolo Vergerio la Maljuna

Pier Paolo Vergerio, la Maljuna (naskiĝis en Kapodistrio, en la 23-a de julio 1370 - mortis en Budapeŝto, en la 8-a de julio 1445) estis italal humanisto, filozofo, poeto, historiisto, helenisto kaj pedagogo.

Pier Paolo Vergerio
Ordo Eligendi Pontificis Et Ratio, 1556
Ordo Eligendi Pontificis Et Ratio, 1556
Persona informo
Naskiĝo 23-a de julio 1370
en Kapodistrio,  Italio
Morto 8-a de julio 1445
en Budapeŝto,  Hungario
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Sankta Romia ImperioVenecia respubliko vd
Alma mater Universitato de Padovo
Universitato de Florenco
Universitato de Bolonjo
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto • poeto • historiistofilozofokuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Vergerio unue studis gramatikon en la Padova Studio (1385). Post unu jaro, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Florenco, kie li enamikiĝis al Coluccio Salutati . Inter 1388 kaj 1390, Vergerio instruis en Bolonjo. En 1393 li studis dialektikon en Padovo. En 1398, li dumtempe studis la grekan en Florenco gvidita de Manuelo Krizoloras Francesco Zabarella ankaŭ estis lia profesoro en Florenco. Tamen, la pesta epidemio en tiu urbo lin devigis rifuĝi plian fojon en Padovo, kie li ricevis sian diplomon kiel Doktoro pri Medicino kaj Juro. En Padovo kaj Florenco li instruis logikon, kaj aktivis kiel mentoro de la princoj en la kortego de Carrara, en Padovo. En 1405, Padovo estis prenita de la venecianoj. En 1406, li laboris kiel sekretario de la papo Inocento la 7-a kaj poste de la papo Gregorio la 12-a.

Pli malfrue, li fariĝis kanoniko en Raveno kaj li partoprenis kiel ambasadoro en la Koncilio de Konstanco, en 1414, kune kun Zabarella, kiu, bedaŭrinde mortis dum la koncilio. En la sekvanta jaro, li estis unu el la dekkvin delegitoj, kiuj akompanis la imperiestron Sigismondon la 1-an al Perpinjano, kie kelkaj provoj fariĝis por konvinki la papon Benedikto la 13-a rezigni al siaj pretendoj. Elde 1417 ĝis sia morto li plenumis la oficon kiel sekretario de la imperiestro Sigismondo.

En julio 1420, li estis la ĉefa oratoro el la katolikoj en la debato de Prago rilate al la husita afero. Kvankam li neniam edziĝis kaj eble li partoprenis de la minoraj fratoj, li neniam oficis kiel sacerdoto.

Verkoj redakti

  • Pro redintegranda uniendaque Ecclesia, publikigita kun enkonduko kaj notoj de Carlo Combi en "Archivio storico per Trieste, l'Istria ed il Trentino" (publikigita en Romo, en 1882)
  • Historia principum Carrariensium ad annum circiter MXXXLV, publikigita de Muratori, "Rerum ital. Script.", XVI, 113-184
  • Vita Petrarcae, publikigita de Giacomo Filippo Tomasini en Petrarca redivivus (publikigita en Padovo, 1635)
  • Paulus, ad iuvenum mores corrigendos, commedia umanistica scritta fra il 1388 e il 1390
  • De ingenuis moribus ac liberalibus studiis (verkinta inter 1400 kaj 1402, unua traktato pri la ĝusta eduko de la principoj.
  • Epistolario: liaj 146 korespondaĵoj, publikigta de Luciani (Venezia, 1887).
  • Verkoj en manuskriptoj: unu latina versio de Arriano, Gesta Alexandri Magni; Vivo de Seneka, iu panegiro pri Sankta Hieronimo, kelkaj komedioj, satiraĵoj, kaj aliaj poemoj.
  • De ingenuis moribus et liberalibus studis (1402)

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti


 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj