Quibdó
Quibdó [kibDO] estas urbego, universitata urbo kaj diocezo en okcidenta Kolombio, en departemento Ĉokoo, kies ĉefurbo ĝi estas.
Quibdó | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 270001, 270002, 270007, 270008, 270009 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 130 825 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 39 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 5° 42′ N, 76° 39′ U (mapo)5.692277-76.658192Koordinatoj: 5° 42′ N, 76° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 43 m [+] | ||
Areo | 3337,5 km² ( 333 750 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Loĝantaro: 126 384 en 2012 (municipo); 109 078 (nur la urbo)
- Supermara alteco: 43 m
- Areo: 3 338 km²
- Telefonkodo: 57 + 4
- Poŝtkodoj: 270001-270009
- Horzono: UTC – 5
- 05° 41′ 32″ N 76° 39′ 29″ U / 5.69222 °N, 76.65806 °U (mapo)
GeografioRedakti
Quibdó situas en okcidenta parto de la lando sur la marborda ebenaĵo laŭ rivero Atrato. Itagüí troviĝas 128, Bello (Kolombio) kaj Medeĝino (Kolombio) po 141, Manizales 144, Pereira 145, Armenia (Kindio) 169, Ibagué 211, Santiago de Cali 252, Soacha 297, Bogoto 310, Neiva 341, Monteria 351, Villavicencio 377, Bucaramanga 422, Floridablanca 423, Sincelejo 425, San Juan de Pasto 503, Cúcuta 520, Kartageno (Kolombio) 538, Barranquilla 621, Valledupar 651, Santa Marta 674 km.
HistorioRedakti
En la pratempoj la pluvarbaro baris la civilizojn, poste same la hispanajn kolonianojn. Tamen en 1648 franciskanoj alvenis, sed lasis la lokon al la indiĝenoj. Quibdó estis fondita en 1654 fare de hispanoj, ĝi iĝis departementa ĉefurbo en 1948.
EkonomioRedakti
Quibdó estas regiona komerca kaj industria centro. Oni produktas ekzemple vestojn, metalaĵojn, trinkaĵojn. Minejoj pri oroj kaj platenoj minoj, krome hidroelektra centralo estas proksime.
KlimatoRedakti
Quibdó situas en tropika klimato. La temperaturo ŝanĝiĝas inter 22-32 °C. Jare pluvas po 8131 mm. En ĉiuj monatoj pluvas pli ol 500 mm, eĉ preskaŭ ĉiun tagon. La ekstrema pluvokvanto ŝuldiĝas al la fakto, ke Andoj blokas la okcidentajn ventojn.
TrafikoRedakti
Quibdó havas flughavenon, la ĉefa vojo kuras al Medeĝino. La rivero estas navigebla.
VidindaĵojRedakti
FontojRedakti
- [1] Arkivigite je 2015-02-13 per la retarkivo Wayback Machine hispane
- mapo, distancoj
- [2] angle
- Angla Vikipedio helpe de WikiTrans