Róbert Gergely
Róbert Gergely [gergej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gergely Róbert estas hungara aktoro, voĉoaktoro, muzikalkantisto. Liaj nomvariantoj estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Vajek Róbert Géza kaj Hollós Vajek Róbert.
Róbert Gergely | |
---|---|
Róbert Gergely en 2010 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1958 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Patrino | Jutka Vajek |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Róbert Gergely[1][2] naskiĝis la 21-an de januaro 1958 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Róbert Gergely akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1980. Lia ĉefinstruisto estis Imre Kerényi. Inter 1980–1987 li estis membro de Nacia Teatro (Pécs), poste de Gaja Teatro kaj de Operetoteatro (Budapeŝto), dum li estis liberprofesiulo en 1988 kaj ekde 1991. Li ofte kantis kaj eldonis diskojn. Li ricevis premiojn inter 1989-1993. Li edziĝis dufoje (1998, 2014), lia unua edzino naskis filon dum la amindumado en 1992.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- Gábor Vaszary: Ki a hunyó, avagy Bubus - Gáspár
- Friedrich Schiller: La rabistoj - Károly
- Ŝolom Alejĥem: Violonisto sur la tegmento - Mótel Kamzojl
- Marc Camoletti: Leszállás Párizsban - Bernard
- Leonard Bernstein: West Side Story - Bernardo
- Barillet–Grédy: Floro de kakto - Julien (dentkuracisto); Igor
- Adolph Green: Singin’ in the Rain - Don Lockwood
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Yerma (1984) - Leonardo
- Sonĝoaŭto (pli nova kreo en 2000) - Misi
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Ty Burrell, Hugh Jackman, Kevin Whately[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Császárok (1983) - Gyula
- Egy éj az Arany Bogárban (1992) - leŭtenanto
- Linda (serio, 2002) - Imre Vihar
- Jóban Rosszban (serio, 2022) - Oszkár Bardócz