Rihanna

Barbada kantistino

Rihanna, naskiĝnome Robyn Rihanna FENTY (naskiĝis la 18-an aŭ 20-an de februaro 1988 en Barbado) estas pop-muzika, regea, hiphopa kaj R&B-kantistino kun kontrakto ĉe Def Jam-Records. En 2005 ŝi atingis sukcesegon kun kanto "Pon De Replay".

Rihanna
Rihanna en 2018
Rihanna en 2018
Bazaj informoj
Naskonomo Robyn Rihanna Fenty
Naskiĝo 20-an de februaro 1988 (1988-02-20) (36-jaraĝa)
en Sankta Mikaelo
Ĝenroj R&B
Hiphopo
Elektronika muziko
Regeo
Profesio kantistino
Tipo de voĉo Mezosoprano
Aktivaj jaroj 2005 - nuntempo
Eldoninto Def Jam Recordings
Parencaj
temoj
Ne-Yo, Jay-Z, Chris Brown, Maroon 5, Ciara
Retejo Rihanna
Persona informo
Naskonomo Robyn Rihanna Fenty
Aliaj nomoj Rihanna, Ri, RiRi • Rihanna
Lingvoj angla
Ŝtataneco Barbado
Subskribo Rihanna
Familio
Amkunulo A$AP Rocky • Hassan Jameel
Infano RZA Athelston Mayers
Okupo
Okupo kantistokantaŭtoroentreprenistoaktoro • televida aktoro • mododezajnisto • diskografa artisto • voĉaktoro
TTT
Retejo https://www.rihanna.com
vdr

Biografio redakti

Infanaĝo redakti

Robyn Rihanna Fenty naskiĝis la 20-an de februaro 1988 en Sankta Mikaelo, paroĥo en Barbado. Ambaŭ ŝiaj gepatroj estas de afro-kariba deveno: Monica Braithwaite, ŝia patrino, estas iama afro-gujana revizoro, kaj ŝia patro Ronald Fenty, iama stokisto kiu iĝis butikposedanto, estas de barbada kaj irlanda deveno[1]. Kreskante en triĉambra bangalo en Briĝurbo, kaj vendante vestaĵojn kun ŝia patro sur merkatbudo, la infanaĝo de Rihanna estas profunde markita per la dependeco de ŝia patro al kokaino, alkoholo kaj mariĥuano, kaj la eksgeedziĝo de ŝiaj gepatroj kiam ŝi estis 14-jaraĝa[2].
Rihanna kreskis aŭskultante regean muzikon, kaj komencis kanti proksimume kiam 7-jaraĝa[3]. Ŝi studadisen la Charles F. Broome Memorial Primary School, poste Combermere School mezlernejon, kie ŝi formis muzikan grupon kun du samklasanoj. Rihanna estas armea kadeto en armea subprogramo, la kantaŭtoro Shontelle tiam estis ŝia serĝento[4]. Kvankam ŝi komence volis diplomiĝi ĉe mezlernejo, Rihanna elektis forlasi lernejon kaj okupiĝi pri kariero en muziko.

Kariero redakti

La kariero de Rihanna komenciĝis kun la usonaj muzikproduktistoj Carl Sturken kaj Evan Rogers. Ŝi renkontis S-ron Rogers tra reciprokaj amikoj, en Barbado en decembro 2003[5]. Music of the Sun, la unua albumo de Rihanna, estis publikigita en aŭgusto 2005. Ĉi tiu albumo, miksaĵo de regeo, R´n´B, akompanita per tuŝo de popmuziko, starigis la unuajn sukcesojn de la kantistino, vendiĝis je pli ol 2 milionojn da kopioj, kaj estis atestita ora disko[6]. Ŝia dua albumo, A Girl Like Me, estis publikigita en aprilo 2006.Rihanna tiam turnis sur turneon kun la Black Eyed Peas en Usono, kaj la Pussycat Dolls en Eŭropo. Por ŝia tria albumo, Good Girl Gone Bad publikigita en 2007, Rihanna prirezignis regeon kaj danchalon por orientiĝi al popmuziko, RnB, dance kaj poproko. Samtempe ŝiaj scenejaj vestaĵoj fariĝas pli kaj pli provokaj, ne plu hezitante emi al fetiĉo. Good Girl Gone Bad estis publikigita en junio 2007, portita fare de la ŝlagro Umbrella kiu estis enorma sukceso ĉirkaŭ la mondo (8 milionoj da ekzempleroj) kaj kiu restis unuavice sur la Billboard Hot 100 dum 7 sinsekvaj semajnoj[7].

Aliaj okupoj kaj engaĝiĝoj redakti

Ŝi okupiĝis ankaŭ en reklamado, modo ekzemple ĉe Armani,[8], ĉe River Island kaj ĉe Puma.[9] Aparte ŝi agadis en la kondo de kino ekzemple per amuza rolo en la filmo Valerian and the City of a Thousand Planets de Luc Besson.[10]

Krome ŝi estas grava aktivulino en multaj agadkampoj.

Influo redakti

Rihanna estas agnoskita de la amaskomunikilaro kiel populara kaj moda ikono, aparte ekde ŝia tria studialbumo Good Girl Gone Bad (2007). [11] [12] [13] [14] [15] Nick Levine de Digital Spy priskribis Good Girl Gone Bad kiel "la plej proksima afero al Thriller kiun 2007/08 verŝajne produktos". [16] Ŝia kanto "Umbrella", fama pro sia "ella ella" hoko, estas konsiderita de Rolling Stone kiel unu el la 500 Plej Grandaj Kantoj de Ĉiuj Tempoj. [17] Alia kanto "We Found Love" en 2011 estis nomumita de Billboard kiel la 24-a plej granda usona sukceso tra la tempoj. [18] La oka studialbumo Anti (2016) de Rihanna kaj ĝia ĉefa kanto "Work" estis respondeca por alporti la dancehall-muzikstilon al vasta usona aŭskultantaro laŭ Billboard-redaktisto. [19]

Diskografio redakti

Albumoj redakti

  • 2005: Music of the Sun
  • 2006: A Girl Like Me
  • 2007: Good Girl Gone Bad
  • 2008: Good Girl Gone Bad: Reloaded
  • 2009: Good Girl Gone Bad: The Remixes
  • 2009: Rated R
  • 2010: Rated R: Remixed
  • 2010: Loud
  • 2011: Talk That Talk
  • 2012: Unapologetic
  • 2016: Anti

Solkantoj redakti

  • 2005 Pon De Replay (#2 US; #20 CAN)
  • 2005 Pon De Replay (Remix featuring Busta Rhymes)
  • 2005 If It's Lovin That You Want
  • 2005 Pon De Replay (Remix featuring Fatman Scoop)
  • 2006 SOS
  • 2006 Unfaithful
  • 2006 We Ride
  • 2006 Break It Off ft. Sean Paul
  • 2007 Umbrella ft. Jay-Z
  • 2007 Shut Up And Drive
  • 2007 Don't Stop The Music
  • 2007 Hate That I Love You ft. Ne-Yo
  • 2008 Take A Bow
  • 2008 If I Never See Your Face Again
  • 2008 Disturbia
  • 2008 Live You Life ft. T.I.
  • 2008 Rehab
  • 2009 Russian Roulette
  • 2010 Hard ft. Jeezy
  • 2010 Rude Boy
  • 2010 Rockstar 101 ft. Slash
  • 2010 Te Amo
  • 2010 Only Girl (In the World)
  • 2010 What's My Name?
  • 2011 S&M

Notoj redakti

  1. Lisa Spivey, Rihanna, The New Cover Girl, vol. 72, Los Angeles Sentinel, januaro 2007 (ISSN 0890-4340), B.5
  2. Watson Margeaux, « Caribbean Queen:elel Rihanna », Entertainment Weekly,‎ 2007 (legi rete).
  3. Jocelyn Vena, « Rihanna Says Loud's 'Man Down' Is 'Gangsta' » arkivo, MTV News. Viacom, 16-a de novembro 2010.
  4. « Shontelle on Being Rihanna’s Drill Sergeant » arkivo, ĉe elle.com, 23-a de majo 2013
  5. Christian Hoard, « New Faces: Rihanna Brings Riddims » , Rolling Stone, Jann Wenner, 25-a de aŭgusto 2005 (konsultita la 29-an de marto 2014).
  6. « RIAA — Gold & Platinum »
  7. Billboard, « Umbrella - Jay-Z »
  8. "Rihanna Designs". Vogue. Arkivita el la originalo la 3an de Marto, 2016. Alirita la 27an de Decembro 2021.
  9. Adamczyk, Alicia (16a de Decembro, 2014). "Rihanna Named Creative Director of Puma". Forbes. Alirita la 27an de Decembro 2021.
  10. Tiffany, Kaitlyn (28a de Oktobro, 2015). "Rihanna has been cast in 'a big part' in Luc Besson's next sci-fi epic". The Verge. Alirita la 27an de Decembro 2021.
  11. [1]
  12. [2]
  13. [3]
  14. [4]
  15. [5]
  16. [6] Arkivigite je 2009-10-25 per la retarkivo Wayback Machine
  17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-08. Alirita 2020-08-10.
  18. [7]
  19. [8]


Eksteraj ligiloj redakti