Rizoforacoj
La rizoforacoj[2] (latine Rhizophoraceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malpigialoj (Malpighiales). Ĝi enhavas preskaŭ 20 genrojn kaj ĉirkaŭ 140 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas rizoforo[2].
Rizoforacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
rizoforo Rhizophora L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Ĉe la pli bone konataj membroj el tiu familio estas mangrovaj arboj de la genro Rhizophora. La plejmultaj specioj hejmas en la afrotropisa kaj la orientalisa ekozono.
Temas pri lignecaj plantoj kun kontraŭe duopaj aŭ kronec-starantaj folioj, kun insekte polenadaj floroj kiuj havas nektaran diskon kaj tipe kvin petalojn. Tiu ĉi familio nuntempe estas situigita en la ordo de Malpighiales, kvankam laŭ la Cronquist-sistemo ili konstituis propran ordon (Rhizophorales).
Tiuj specioj ofte estas duseksaj, pli malofte monoikaj. Mangrovaj specioj ĝenerale estas vivonaskaj kontraŭe al tersupraĵaj.
Uzado
redaktiIuj specioj produktas lignon por subakvaj konstruaĵoj aŭ por palisaro. Taninoj estas obtenitaj el la arboŝelo.
Taksonomio
redaktiLaŭ World Flora Online kaj The Plant List (31 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Malpighiales Juss. ex Bercht. & J.Presl - malpigialoj
- Rhizophoraceae Pers. - rizoforacoj
- Anopyxis Pierre ex Engler - anopiksido
- Blepharistemma Wall. ex Benth. - blefaristemo
- Bruguiera Lam. - brugiero
- Bruguieria Arn. - brugierio
- Carallia Roxb. - karalio
- Cassipourea Aubl. - kasipureo
- Ceriops Arn. - ceriopo
- Comiphyton J.-J. Floret - komifito
- Crossostylis J.R. Forst. & G. Forst. - krosostilido
- Gynotroches Blume - ginotroko
- Kandelia (DC.) Wight & Arn. - kandelio
- Macarisia Thouars - makarizio
- Paradrypetes Kuhlm. - paradripeto
- Pellacalyx Korth. - pelakaliko
- Rhizophora L. - rizoforo[2]
- Richea - riĉeo
- Sterigmapetalum Kuhlm. - sterigmapetalo
- Weihea Spreng. - vejheo*
- Rhizophoraceae Pers. - rizoforacoj
- Malpighiales Juss. ex Bercht. & J.Presl - malpigialoj
- *Genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.