Robert FISK (12-a de julio 1946 en Maidstone, Britujo; 30-a de oktobro 2020 en Dublino[1]) estis mondfama brita ĵurnalisto, (milit)raportisto kaj verkisto. La New York Times priskibis lin kiel 'probable la plej fama brita eksterlanda korespondanto'.[2] Robert Fisk estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj spertuloj pri la konfliktoj en la Mezoriento[3] [4].

Robert Fisk
Persona informo
Robert Fisk
Naskiĝo 12-an de julio 1946 (1946-07-12)
en Maidstone
Morto 30-an de oktobro 2020 (2020-10-30) (74-jaraĝa)
en Dublino
Mortis per apopleksio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Kolegio TriunuoUniversitato de Lankastero • Yardley Court • Sutton Valence School vd
Familio
Edz(in)o Lara Marlowe • Nelofer Pazira vd
Profesio
Okupo ĵurnalistohistoriistoverkisto • milita ĵurnalisto vd
Laborkampo ĵurnalismo vd
Aktiva en Bejruto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivkuro redakti

Fisk kaj Esperanto redakti

Li estis sola infano el esperantista patrino. En artikolo titolita 'Mia patro luktis en la unua mondmilito kaj mia patrino lernis Esperanton[5] pri Briteliro (angle Brexit) li demandas sin, kion pensintus liaj gepatroj pri la Briteliro, sciante ke la titolo jam rekte ligas la vorton Esperanto al la temo. Robert Fisk mem flue parolis la araban.

Kariero redakti

Li loĝas kaj laboras en Mezoriento (Bejruto) por la brita gazeto The Independent. Liaj rubrikoj estas regule eldonitaj en tiu gazeto. Li raportas pri Mezoriento ene de la regiono ekde pli ol pasintaj 30 jaroj.

Mezoriento redakti

Robert Fisk estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj spertuloj pri la konfliktoj en la Mezoriento[3] [4] (masakroj de la alĝeria interna milito, la mortigo de Saddam Hussein, israelaj reprezalioj dum la palestina Intifada kaj kontraŭleĝaj agadoj fare de la usona registaro en Afganio kaj Irako.

Fisk raportis pri la irana revolucio, la irana-iraka milito, la Golfa milito kaj la konflikto en Alĝerio. Li estas unu el du okcidentaj ĵurnalistoj kiuj restis en Bejruto dum la libana interna milito, pri kiu li ankaŭ verkis libron. Fisk ankaŭ raportis pri la konflikto inter Israelo kaj la palestinanoj. Li parolas flue la araban kaj estas unu el la malmultaj okcidentaj ĵurnalistoj kiuj intervjuis trifoje Usama bin Laden[6], gvidanto de Al Kaida (3 intervjuoj inter 1993 kaj 1997). Bin Laden nomis Fisk "neŭtralan" ĵurnaliston en vídeomesaĝo ĵus antaŭ la usona prezidenta baloto de novembro 2004,

Verkaro redakti

Robert Fisk estas ankaŭ verkisto. Li verkis kelkajn nefikciajn librojn pri siaj spertoj en mezoriento, militoj en la regiono kaj aliaj temoj.

Lia libro La Granda Milito por civilizacio: la konkero de la Mezoriento (2005) per kiu li provas skizi la historion de la multaj militoj kiuj trafis la orientan Mediterraneon dum la dudeka jarcento, dum ĝi estas ankaŭ bibliografia fonto pri la propra (familia) vivo kaj la kariero de Robert Fisk.

  • The Point of No Return: The Strike which Broke the British in Ulster. Times Books, 1975, ISBN 0-233-96682-X.

Premioj kaj honoraj doktorecoj redakti

Fisk estas la plej premiita (brita) eksterlanda gazetara korespondanto. Li estas ricevanto de kelkaj alte admirindaj premioj por ĵurnalistoj en fremdaj landoj. Li ricevis sepfoje la titolon British Press Awards' International Journalist of the Year [7] kaj dufoje la premion de "Reporter of the Year" (Raportisto de la Jaro).[8] Li ricevis multajn honorajn doktorecojn ĉefe de eŭropaj universitatoj.

Filmo redakti

En la filmo Ĉi tio Ne Estas Filmo, de la kanada produktisto Yung Chang prilumas la karieron de Fisk kaj ankaŭ prezentas pripensojn pri ĵurnalismo kaj ĵurnalistoj, dum 40 jaroj da monda historio[9].

Video-dokumentaj filmoj redakti

En 1993, Fisk produktis serion de tri vídeo-dokumentaj filmoj titolita De Bejruto Por Bosnio , priskribante ĝin kiel provo "eltrovi kial kreskanta nombro de islamanoj ekmalamis la Okcidenton" ("to find out why an increasing number of Muslims had come to hate the West." [10]). Fisk raportas ke post Discovery Channel elsendis la tutan filmon, ĝi ne plu esdtis dissendita poste, ĉar la TV-kanalo ricevis kelkajn leterojn de por-Israelo-grupoj kiel CAMERA (Komitato por Precizeco en Mezorienta Raportado en Ameriko)[10] [11].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (en, fr) Belen Fernandez, Robert Fisk: Shining a light on western abuses in the Middle East, Middle East Eye, la 4-an de novembro 2020.
  2. Bronner, Ethan, A Foreign Correspondent Who Does More Than Report, en The New York Times, 19a novembro 2005.konsultita 19a julio 2006.
  3. 3,0 3,1 Insumissia - "Biblioteca en Guerra" y Robert Fisk
  4. 4,0 4,1 La respondo de Robert Fisk, El País, M. Á. Bastenier, 18/02/2006, hispane
  5. My father fought in WW1, and my mother learned Esperanto – this is what they would have thought of Brexit, The Independent, la 28-an de junio 2016.
  6. Anti-Soviet warrior puts his army on the road to peace (kontraŭ-sovetia luktanto metas sian armeon survoje al paco),The Independent, 6a decembro 1993.
  7. Patrick Keatinge: Institute of Public Administration (Instituto de Publika Administrado), 2a decembro 2002, ISBN 978-1-902448-76-3.
  8. Times reporter wins award. In: The Times, 15a decembro 1987. 
  9. (es) Luis Hernández Navarro, Robert Fisk, las brasas y el fuego, La Jornada, la 6-an de oktobro 2020.
  10. 10,0 10,1 David Wallis (a cura di), Killed: great journalism too hot to print, Nation Books, 2004, p. 388, ISBN 978-1-56025-581-9.
  11. Robert Trager e Donna Lee Dickerson, Freedom of expression in the 21st century, (liberesprimo en la 21a jarcento), 1999, p. 80, Eld. Pine Forge Press, ISBN 978-0-8039-9085-2.