Rock en Seine

muzikfestivalo

La festivalo Rock en Seine (aŭ esperantige Roko en Sejno) estas plurtaga muzikfestivalo okazante ĉiujare depost 2003 en Saint-Cloud (departemento Hauts-de-Seine), urbo apud Parizo en Francio. Ĝi okazas en la parko de Saint-Cloud, ene de la ĝardenoj kreitaj de André Le Nôtre.

Rock en Seine
muzikfestivalo • rokfestivalo
Komenco 2003 vd
Geografia situo 48° 50′ 15″ N, 2° 12′ 53″ O (mapo)48.83752.21472Koordinatoj: 48° 50′ 15″ N, 2° 12′ 53″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Rock en Seine (Parizo)
Rock en Seine (Parizo)
DEC
Rock en Seine
Rock en Seine
Map
Rock en Seine
Retejo Oficiala retejo
vdr
The Hives dum Rock en Seine 2007

Nomo redakti

La nomo estas vortludo, laŭ sama elparolo en la franca de la vortoj sceno kaj Sejno (la rivero kiu apartigas Saint-Cloud kaj Parizon laŭ kiu la departemento Hauts-de-Seine estas nomata).

Historio redakti

  • 2003: unua eldono de la festivalo, du scenejoj, 10 muzikgrupoj. La vetero estis tre varma por la festivalo je tiu jaro. Ĝi okazis dum unu nura tago, la 27-a de aŭgusto.
  • 2004: okaze de la dua jaro, la festivalo iĝas dutaga festivalo, tio kaŭzas pli da muzikgrupoj ol 2003.
  • 2005: je la tria jaro, tri scenejoj kaj tendejo apud la festivalo, 46 000 spektantoj.
  • 2006: je la kvara jaro, pli granda tendejo, unu plia malgranda scenejo, multe da apudaj eventoj, 57 000 spektantoj.
  • 2007: je la kvina jaro, kromas tria tago, ankoraŭ pli da muzikgrupoj.
  • 2008: 76 000 spektantoj dum tri tagoj[1]
  • 2009: 97 000 spektantoj dum tri tagoj[2]
  • 2010: 105 000 spektantoj dum tri tagoj, sen grava rezigno, nur la koncerto de Arcade Fire ĉesis post pluvego kiu paneis la aparataron. Ĉiutage, je la 21-a, la fontano "La grandaj akvofaloj" (Grandes Cascades, franclingve) estis limigitaj kaj funkciigitaj. Ĉiuj biletoj finvendiĝis la 20-an, nur 200 aĉeteblis ĉiutage je la 10-a matene interrete.
  • 2011: 108 000 spektantoj dum 3 tagoj[3]. La festivalo pligrandiĝas: kvara scenejo aperas en nova ejo.

La loko redakti

La festivalo okazas en la malalta zono de la parko de la nacia bieno de Saint-Cloud, mirinda loko apud Parizo, proksima je kvin minutoj de la stacio Boulogne - Pont de Saint-Cloud de la Metroo de Parizo.

Tiu ĝardeno, kreita de Le Nôtre en la 17-a jarcento, estas la unua ĝardeno kiu estis klasifikita monumento historia, en 1994. Li enhavas, sur 460 hektaroj da verdaĵoj, ĝardenojn, unu arbaron kaj parkon komponatan de basenoj kaj boskoj kaj akvofaloj kaj statuoj kiu alportas ĝis la Sejno.

La diversaj koncertoj montriĝas sur tri scenoj :

  • Grande scène (granda sceno)
  • Scène de l'industrie (sceno de la industrio)
  • Scène de la cascade (sceno de la akvofalo)

La retotaglibro redakti

Ekde 2007, retotaglibro ekzistas dum la festivalo. Ĝi enskribas ĉiuhore la raportojn de la koncertoj, intervjuojn de artistojn, portretojn de organizantoj, pritemajn foto-galeriojn, videojn kaj anekdotojn rekte el la kulisoj. Verkita porparte de muzikistoj kaj redaktantoj, la teamo estas interalie administrata de la ĵurnalisto Samuel Degasne kaj Anne-Laure Brenon kiuj prizorgas ankaŭ la plurmediilon de la festivalo de la Vieilles Charrues de Carhaix kaj de la festivalo Bars en Trans de Rennes.

Programado redakti

2003 redakti

La unua Rock en Seine okazis la 27-an de aŭgusto 2003. Por sia unua okazaĵo, la festivalo ofertas programadon samkiel riĉan ol la plej famaj rokmuzikaj rendevuoj de la somero : Massive Attack, PJ Harvey, Beck, Morcheeba, Keziah Jones, K's Choice, Tom McRae, Eagle Eye Cherry...

2006 redakti

2007 redakti

Por festi ĝian kvinan datrevenon, la festivalo daŭros por la unua fojo dum tri tagoj.

Jen la programado de tiu kvina evento :

Vendredo, 24-a de aŭgusto 2007 :

Grande scène : Dizzee Rascal, Mogwai, The Shins, The Hives, Arcade Fire

Scène de l'industrie : Rodeo Massacre, Hey Hey My My, Biffy Clyro, The Noisettes, UNKLE

Scène de la cascade : Rock & Roll, Dinosaur Jr, M.I.A., Émilie Simon, 2 Many DJ's

Sabato, 25-a de aŭgusto 2007 :

Grande scène : The Fratellis, Cold War Kids (anstataŭe de Amy Winehouse), Jarvis Cocker, The Jesus and Mary Chain, Tool

Scène de la cascade : PuppetMastaz, Hellogoodbye, Erik Truffaz, CSS, Les Rita Mitsouko

Scène de l'industrie : I Love UFO, Pravda, Calvin Harris, Terry Poison, Alpha

Dimanĉo, 26-a de aŭgusto 2007 :

Grande scène : Daby Touré (anstataŭe de The Horrors), Mark Ronson, Kings of Leon, Faithless, Björk

Scène de la cascade : Bat for Lashes, Devotchka, Kelis, Just Jack, Craig Armstrong

Scène de l'industrie : Housse de Racket, Nelson, Albert Hammond Jr, Bromheads Jackets, Enter Shikari

2008 redakti

Tiu sesa eldono okazis je la merkredo 20-a, la ĵaŭdo 28-a kaj vendredo 29-a de aŭgusto. La unutaga bileto kostas 45 €, la dutaga bileto (por la 28-a kaj 29-a) kostas 75 €.

La du pintaj muzikistoj estis anoncitaj, ili estos R.E.M. kaj Amy Winehouse. Inter la aliaj grupoj konfirmitaj, Kaiser Chiefs kaj Apocalyptica ambaŭ por la 28-a, The Do, Justice, The Roots, The Streets kaj la kantisto de System of a Down, Serj Tankian.

Jen la programado de la sesa eldono:

Merkredo, 20-a de aŭgusto 2008:

Rage Against the Machine, Mix Master Mike, Lostprophets, Blood Red Shoes

Ĵaŭdo, 28-a de aŭgusto 2008:

R.E.M., Dirty Pretty Things, Kaiser Chiefs, Tricky, Serj Tankian, The Dø, Apocalyptica, Wax Tailor, Keziah Jones, Plain White T's, Hot Chip, Infadels, These New Puritans, Narrow Terence, Da Brasilians, The Latitudz

Vendredo, 29-a de aŭgusto 2008:

Amy Winehouse, The Raconteurs, Justice, The Roots, The Streets, Kate Nash, Jamie Lidell, Louis XIV, Black Kids, DbClifford, Blues Explosion, Da Clifford, Scars on Broadway, Brooklyn, Fortune, Molecule

De nove la festivalo suferis de la nuligo de la koncerto de Amy Winehouse, programata kiel ĉefartisto de la dua tago. Lastmomente, ŝi ekflugis al Britio, malgraŭ la ĉeesto de ŝiaj muzikistoj [4] [5]. La kialoj de tiu nuligo temas pri la sano de la kantistino. Sia koncerto estis anstataŭigata de malfruo kaj plilongigo de la koncerto de Justice kaj de la koncerto de la angla repisto The Streets sur la Grande Scène (kie devus koncerti Amy Winehouse, la grupo devis ludi sur la Scène de l'Industrie). La organizantoj esprimis iliajn bedaŭrojn pri la nuligo de la ferma koncerto de la kantistino kaj, en la oficiala ttt-ejo, ili jesis ilian komencon de ĵusa proceduro por tiu ne-respekto de kontrakto.

2009 redakti

La 8-a de aprilo, je la 10-a, la plejparto de la programado aperis ĉe www.rockenseine.com kaj la biletoj aĉeteblis.

Rumoroj antaŭvidas Oasis, Bloc Party, NTM, Faith No More, The Prodigy (la ĉefa artisto de speciala tago "electro").

Oasis, kiu devis esti la ĉefa muzikgrupo la 28-an, nuligis sian koncerton post konflikto en la kulisoj inter la fratoj Gallagher. Madness, kiu jam ludis pli frue dum la tago, anstataŭigis ĝin rapide senzorge. Post kelkaj horoj, Noel Gallagher anoncis sian volon forlasi la grupon[6].

2010 redakti

La 20-an de aŭgusto 2010, Charles Haddon, la kantisto de la grupo Ou est le swimming pool, sinmortigis kelkajn tagojn antaŭ la festivalo, dum li nur 22-jariĝis. Do, la grupo rezignis sian alvenon planita la 28-an de aŭgusto[7]. Ĝin anstataŭigis Martina Topley-Bird, jam ĉeestanta surloke por la muzikgrupo Massive Attack.

Ekde 2010, la novaĵoj de la oficiala rettaglibro ankaŭ elsendiĝas rekte al la aplikaĵoj por iPhone kaj Android.

2011 redakti

2012 redakti

La 11-an de aŭgusto 2012, Frank Ocean anoncas la nuligon de la eŭropa turneo[9] kaj tiel de sia koncerto en la festivalo Rock En Seine. Lin anstataŭigis Para One.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. http://www.rockenseine.com/, vizitita la 22-an de marto 2009
  2. http://www.rockenseine.com/, vizitita la 9-an de septembro 2009
  3. http://www.lefigaro.fr/flash-actu/2011/08/28/97001-20110828FILWWW00251-rock-en-seinerecord-de-frequentation.php
  4. Amy Winehouse is recovering at home in London after pulling out of a Paris concert where she was due to be one of the headline acts.. news.sky.com (la 30-an de aŭgusto 2008).
  5. Amy Winehouse poursuivie par Rock en Seine. Le Figaro (la 30-an de aŭgusto 2008).
  6. Komunikaĵo de Noel Gallagher. Arkivita el la originalo je 2009-08-29. Alirita 2009-09-09.
  7. france PurePeople.com - Charles Haddon, chanteur du groupe Où est le swimming pool, se suicide à 22 ans..., vizitita la 31-an de aŭgusto 2010
  8. 10 muzikgrupoj de Avant Scène reludas 10 muzikpecoj de la 2000-aj jaroj. Kun Birdy Hunt kiu ludas Hey Ya! de OutKast, Success por No One Knows de Queens of the Stone Age, Jil is Lucky por New-York I love you but you're bringing me down de LCD Soundsystem, Gush por That's Not My Name de The Ting Tings, Cheveu por One more time de Daft Punk, Molecule por Seven Nation Army de The White Stripes, Hey Hey My My por Last Nite de The Strokes, Fancy por D.A.N.C.E. de Justice, Stuck in the Sound por One Armed Scissor de At the Drive-In, HushPuppies por Les Artistes de Santigold. Vidi la retejon [1]Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine france Rock en Seine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine
  9. france Pas de Rock en Seine pour Frank Ocean

Eksteraj ligiloj redakti