Sándor Czvetkó
Sándor Czvetkó [ŝAndor cvetkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czvetkó Sándor estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Liaj familiaj nomvariantoj estis Czvetko; Cvetkó.
Sándor Czvetkó | |
---|---|
![]() Sándor Czvetkó | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1965 (57-jara) en Veszprém |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Sándor Czvetkó[1][2] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1965 en Veszprém (urbo).
BiografioRedakti
Sándor Czvetkó akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1988. Liaj plej gravaj instruistoj estis Imre Kerényi kaj Péter Huszti. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Gárdonyi Géza. En 1990 li revenis al Budapeŝto, kie ekde 1994 estas liberprofesiulo. Li ofte havis filmajn taskojn.
Liaj teatraj roloj (elekto)Redakti
- William Shakespeare:
- La gajaj edzinoj de Windsor - Hugh Evans (pastro)
- Reĝo Lear - Edmund
- Molière: La mizantropo - Philinte
- Friedrich Schiller: Intrigo kaj Amo - Ferdinand
- Ferenc Molnár: A doktor úr - Csató
- Imre Sarkadi: Elveszett paradicsom - Zoltán
- László Dés: En Eŭropo ie - uniformulo
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - Jancsi Kukorica
- Áron Tamási: Énekes madár - Kömény Móka
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)Redakti
- A másik ember (1988)
- Az én XX. századom (1989) - anarkiulo
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Simon Baker, Jason Bateman, John Cusack, Robert Downey Jr., Colin Farrell, William Fichtner, Colin Firth, Ethan Hawke, Ewan McGregor, Matthew Perry, Mark Ruffalo, Charlie Sheen, Michael Shanks, Bruce Willis[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)Redakti
- A varázsló álma (1987) - Dezső
- Hello Doki (serio, 1996)