Sándor Wolsky [ŝAndor volski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wolsky Sándor, konata en Kanado Alexander Wolsky estis hungara-usona-kanada biologo, zoologo, genetikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1946, ordinara en la sama jaro) de Hungara Scienca Akademio.

Sándor Wolsky
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1902 (1902-08-12)
en Budapeŝto
Morto 8-an de septembro 2004 (2004-09-08) (102-jaraĝa)
en Sutton Junction
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo zoologo
vdr

Sándor Wolsky [1] naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1902 en Budapeŝto. Li mortis la 8-an de septembro 2004 en Sutton Junction.

Biografio redakti

Sándor Wolsky frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1920-1925. Post la diplomo li restis samloke en la universitato. En 1928 li doktoriĝis el biologio. En la sekva jaro li ricevis postenon en biologia instituto en Tihany. En la 1930-aj jaroj li plulernis en Londono kaj Stokholmo. En 1935 li atingis la instruan rangon privata profesoro, en 1946 li jam estis katedrestro kaj publika ordinara profesoro en Universitato Pázmány Péter. Ekde 1948 li laboris en Indio kaj Indonezio helpe de UNESCO. Pro la stalinismo en Hungario li ne hejmenvenis, sed li ekinstruis en universitato en Novjorko. Li pensiuliĝis en 1972, tamen li instruis plu. Li revojaĝis al Hungario en 1983. Li translokiĝis al Kanado en 1988 kaj li instruis en Montrealo ĝis 1991. Li havis edzinon, kiu multe helpis krei publikaĵojn. Li okupiĝis precipe pri okuloj de la insektoj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A fajok keletkezése és az átöröklés (1943)
  • A Hundred Years of Darwinism in Biology (1960)
  • The Effect of Chemicals with Gene-inhibiting Activity on Regeneration (1974)
  • The Effect of Radiations on Developmental Process (1982)
  • Bergson’s Vitalism in the Light of Modern Biology (1992)

Fontoj redakti