Sainte-Geneviève Biblioteko

Sainte-Geneviève Biblioteko (france Bibliothèque Sainte-Geneviève) estas publika kaj universitata biblioteko troviĝita ĉe 10, place du Panthéon, trans la placo de la Panthéon, en la 5-a arrondisemento de Parizo.

Sainte-Geneviève Biblioteko
biblioteko
biblioteko • universitata biblioteko [+]

LandoFrancio
SituoParizo
- koordinatoj48° 50′ 49″ N, 2° 20′ 45″ O (mapo)48.8470833333332.3458333333333Koordinatoj: 48° 50′ 49″ N, 2° 20′ 45″ O (mapo)

Estiĝo1861

Sainte-Geneviève Biblioteko (Parizo)
Sainte-Geneviève Biblioteko (Parizo)
DEC
Sainte-Geneviève Biblioteko
Sainte-Geneviève Biblioteko

Sainte-Geneviève Biblioteko (Francio)
Sainte-Geneviève Biblioteko (Francio)
DEC
Sainte-Geneviève Biblioteko
Sainte-Geneviève Biblioteko
Map
Sainte-Geneviève Biblioteko

Vikimedia Komunejo:  Bibliothèque Sainte-Geneviève [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Lega halo de la Bibliothèque Sainte-Geneviève

Historio redakti

Ĝi estas bazita sur la kolekto de la Abatejo de St Genevieve, kiu estis fondita en la 6a jarcento de Klodvigo la 1-a, la Reĝo de la Frankoj. La kolekto de la biblioteko estis savita de detruo dum la franca Revolucio. Nova legada ĉambrego por la biblioteko, kun noviga fera kadro subtenanta la tegmenton, estis konstruita inter 1838 kaj 1851 fare de arkitekto Henri Labrouste. Ĝia arkitektura intereso kuŝas en esti unu el la malmultaj ekzemploj de Fer-arkitekturo kiuj estas konservitaj de tiu jarcento. Kvankam ekstere ĝi imitas la renesancan stilon, tamen la metala strukturo kiu subtenas la konstruaĵon videblas libera interne.

Kolekto redakti

La biblioteko enhavas ĉirkaŭ 2 miliono da dokumentoj kaj nuntempe estas la ĉefa inter-universitata biblioteko por la diversaj filioj de Universitato de Parizo kaj estas ankaŭ malfermita al la publiko.[1] Inter ĝiaj kolektoj ekzistas pli ol 4 300 manuskriptoj, presaĵoj, fotoj kaj artobjektoj.

Galerio de manuskriptoj redakti

Klerismo redakti

Dum la malfrua 18a jarcento, la biblioteko akiris kopiojn de la gravaj veraĵojn de la Klerismo, inkluzivanta la Encyclopédie de Denis Diderot kaj Jean le Rond d'Alembert. En la sama spirito, kaj la biblioteko kaj la kabineto de kuriozaĵoj estis malfermita al la publiko. La Biblioteko estis ankoraŭ alligita al la Abatejo kaj la Universitato de Parizo, sed ĝi ĉesis esti biblioteko de sole teologio; de la mid-18-a jarcento plimulto de la verkoj estis en aliaj kampoj de scio. Kvankam la Abatejo ankoraŭ pagis parton de la kosto, tamen la grava parto estis pagita de la Urbo de Parizo.[2]

Galerio de artaĵoj kaj konstruplanoj redakti

Rimarkindaj uzintoj redakti

Rimarkindaj uzintoj de la biblioteko inkluzivis la paleontologist Georges Cuvier, la botanist Antoine Laurent de Jussieu, la historiisto Jules Michelet kaj Viktoro Hugo. Ĝi ankaŭ aperas en la fono de verkoj de fikcio, inkluzivanta en Les Iluzioj Perdues de Honoré de Balzac, en la romanoj de Simone de Beauvoir, en Ulysses de James Joyce kaj la verkaĵoj de Guillaume Apollinaire. La portugala romanisto Aquilino Ribeiro estis uzanto de la biblioteko. La artisto Marcel Duchamp estis dungita en la libra rezervo en 1913, samtempe li estis ĝuanta sian unuan publikan ekspozicion en Nov-Jorko.[3]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Sainte-Geneviève Library, retrieved 13 June 2019
  2. Peyré (2011) pp. 32-33.
  3. Peyré (2011), pp. 90-91