San Martín de Rubiales

San Martín de Rubiales estas vilaĝo kaj municipo, kodo-339, en la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero.

San Martín de Rubiales
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09317
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 143  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 39′ N, 4° 0′ U (mapo)41.6425-3.9933333333333Koordinatoj: 41° 39′ N, 4° 0′ U (mapo) [+]
Alto 809 m [+]
Areo 19,4 km² (1 940 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Martín de Rubiales (Provinco Burgoso)
San Martín de Rubiales (Provinco Burgoso)
DEC
San Martín de Rubiales
San Martín de Rubiales
Situo de San Martín de Rubiales
San Martín de Rubiales (Hispanio)
San Martín de Rubiales (Hispanio)
DEC
San Martín de Rubiales
San Martín de Rubiales
Situo de San Martín de Rubiales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Martín de Rubiales [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi situas je 30 km de Aranda de Duero kaj 15 km de Peñafiel (en la provinco Valladolid). Trafikpunkto de la jam malaperinta trajnlinio Fervojo Valladolid-Ariza, kiu funkciis kiel haltejo al la pasaĝeroj destine al najbaraj vilaĝoj kiuj ne havis transtacidomo kaj samtempe la transportado de varoj.

Ĝi havas areon de 19,40 km² kun 202 loĝantoj (2007).

Gravuloj redakti

María Concepción "Concha" Díez Valcabado, eminenta pentristino de Ribera del Duero, honora filino de la vilaĝo.

Ĉiam preta fiere altigi la originojn kaj historion de Kastilio kaj Leono, ŝia longa listo de pentraĵoj estis ekspoziciataj en gravaj urboj kiaj ValjadolidoMadrido kaj en multnombraj vilaĝoj apartenantaj al la komunumo kiu vidis ŝin naskiĝi, portante la pejzaĝojn kaj kolorojn de ŝia devena tero kvazaŭ standardo.

Historio redakti

  • En 1007, okazis batalo en Socastillo, apudvilaĝa monto, inter la denaskaj vilaĝanoj kaj la trupoj de la filo de Almanzor (Abd al-Malik al-Muzaffar). La batalo okazis en la monto kie estis kastelo kiu pro ĝia strategia situo por la regado de la irado al Duero tra la ponto de la vilaĝo, estis obstaklo kiu malaltigis la poziciojn de la tiea armeo. Finfine, la muzulmanoj, gvidataj de la filo de Almanzor, en novembro, amasmortigis la loĝantojn kaj detruigis la kastelon.

Vidindaĵoj redakti

 
Bildo de la Suferanta Virgulino de la 18-a jc.

Bildo de la Suferanta Virgulino, 18-a jc.,-

 
Nokta vidaĵo de la Preĝejo

Preĝejo de la 16-a jc.,- Ĝi estas en la plej altaĵo de San Martín de Rubiales, ĝia konstruado baziĝas sur la katedrala arkitekturo

 
Tipaj vinkeloj
 
Vinkeloj

Vinkeloj (ĉ. la jaro 1600),- La propietaĵo de la vinkeloj estas tre familia, aŭ pro interkonsento de pluraj najbaroj, kiuj posedas apartajn ejojn aŭ individuajn ejojn ene de la sama vinkelo.

La konstruado de la vinkeloj estis realigita dum epokoj kiam ne eblis okupiĝi pri la respondecaj laboroj de la kamparo, aŭ pri la jarsezono aŭ nekonvena vetero. Ĉio estis manfarite aŭ per la bovhelpo. En multnombraj vinkeloj estis konstruitaj vinujoj por ĝia ellaborado, ankoraŭ multaj el ili konservas tiujn vinujojn. Multaj reformis la fasadon per ŝtonoj de la antikva preĝejo de Sankta Maria, kiu situis apud la nuna tombejo.

 
Ermitejo

Ermitejo de Sankta Johano (Mezepoko),- Verŝajne ĝi estis konstruita en 1708, preskaŭ sen dekoracio, dediĉata al Sankta Johano Baptisto.

 
Socastillo

Socastillo,- Estas altaĵo ĉe la randoj de San Martín de Rubiales, de kie videblas Ribera del Duero kaj multnombraj vilaĝoj de la distrikto ( Roa, Nava de Roa , Hoyales de Roa , Haza, ktp...)

Romia ponto sur la rivero Duero,- Tiu ĉi ponto havis gravan strategian situon dum la paso de la tempo.

 
La Vojoj

La Vojoj,- (hispane: Las Sendas) kampara vojo, kiu komenciĝas en San Martín de Rubiales ĝis Bocos de Duero, en la provinco Valladolid, ĝi estas la tipa vojo por la promenado de la vilaĝanoj kaj deviga al ĉiuj vizitantoj. Ĝi estas milda promenejo kie oni povas ĝui la belecon de la pejzaĝo (rivero kaj malproksima montaro).

Ekonomio redakti

Agrikulturo, bovbredado kaj vinindustrio.

Demografio redakti

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2007
342 280 226 217 202

Festoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti