Pontresina
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pontresina (stacidomo). |
Pontresina (en Esperanto ankaŭ Pontresino, en la romanĉa lingvo Puntraschigna) estas komunumo de la komunumaro Supra Engadino kaj la distrikto Malojo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 2004 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Pontresina | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malojo |
Komunumaro | Supra Engadino |
Koordinatoj | 46° 29′ 24″ N 9° 54′ 0″ O / 46.49000 °N, 9.90000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 24″ N 9° 54′ 0″ O / 46.49000 °N, 9.90000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2004 |
Areo | 118,19 km² |
Alteco | 1805 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7504 |
Komunumkodo | 3784 |
Geografio
redaktiPontresina situas en sudoriento de Engadino ĉe la bordo de la rivero Flaz, sudorienta alfluanto de Eno, kaj la vojo al Berninapasejo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Pontresino la kvartaloj Laret, San Spiert, Giarsun kaj Muragls, kaj ĉe la vojo al Berninopasejo la lokoj Morteratsch kaj Curtinatsch. Sude de Morteratsch situas la fama Morteratsch-Glaĉero, ĝia flanka brako Pers-Glaĉero, la monto Piz Palü kun alteco de 3901 m s.m. kaj Piz Bernina, kiu kun alteco de 4049 m s.m. estas la la plej alta pinto de Kantono Grizono.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Pontresina limas en nordo de oriento al okcidento al Samedan, La Punt Chamues-ch, eksklavo de Madulain kaj Zuoz, en oriento al Livigno (Italio), en sudoriento al Poschiavo, en sudo al Livigno (Italio), en okcidento al la eksklavo Valo Roseg de Samedan, kaj en nordokcidento al Celerina/Schlarigna.
Trafiko
redaktiTra Pontresina pasas la kantona ĉefvojo n-ro 29 tra Berninapasejo al Poschiavo kaj la berninalinio de Retia Fervojo, kiu ekde la 7-a de julio 2008 estas monda kulturheredaĵo de UNESKO. De Curtinatsch aertelfero kondukas al la kulmino de Diavolezza sur alteco de 3072 m s.m.
Lingvoj
redaktiSame kiel en la plej multaj lokoj de Supra Engadino, ĝis en la 19-a jarcento la ĉefa lingvo estis al putera dialekto de la romanĉa lingvo. En 1980 57,36% de la loĝantaro parolis la germanan, 14,48% la romanĉan kaj 20,97% la italan, kadre de la popolnombrado de la jaro 2000 la nombro de la germanlingvanoj estis 57,69%, dum 7,94% parolis la romanĉan kaj 16,11% la italan. Plej forte kreskis la kvanto de alilingvaj almigrantoj. La nombro de portugallingvanoj atingis 9.04%, tiel ke la iama romanĉa ĉeflingvo en la jaro 2000 troviĝis nur ankoraŭ sur la 4-a loko kun falanta tendenco.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Pontresina datiĝas el la jaro 1137 kiel ad Pontem Sarisinam. Ekzistas supozo, ke la nomo memorigas al la sarazenoj, kiuj en la 10-a jarcento atakis Grizonon, tio tamen ne estas dokumentita kaj aliaj historiistoj opinias, ke temas pri la nomo de la pontokonstruisto. [1]
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Pontresina
- Pontresina en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Pontresina – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)