Scientologio

ideologio aŭ religio, fondita de L. Ron Howard en Usono
(Alidirektita el Sciencologio)

Scientologio estas polemika ideologio kaj religio kreita de la sciencfikcia aŭtoro L. Ron Hubbard en la 1950-aj jaroj. La Eklezio de Scientologio hodiaŭ havas, laŭ raportoj, 50.000 adeptojn, sed laŭ ĝiaj propraj taksoj, 8 milionojn.

Scientologio
nova religia movado • religio
religia movado
Komenco majo 1952 vd
Sidejo Gold Base
Fondinto(j) L. Ron Hubbard vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Scientologia kultejo en Holivudo. La flago diras, "Je la tago, kiam ni povas plene fidi unu la alian, troviĝos paco en la mondo.
-L. Ron HUBBARD / Kun varma kaj amika bondeziro por gaja feria sezono -Eklezio de Scientologio"

Hubbard promesis, ke homoj povas, pere de Scientologio, iri laŭ Ponto al Tuta Libereco. Per tiu tuta libereco, homoj povus uzi supernaturajn povojn, ekzemple por movi aĵojn per la menso. La ponto konsistas el multaj niveloj - en la komenco, tiuj de Dianetiko, kaj poste, "OT," mallongigo kiu signifas "Farantan Tetanon". La vorto "tetano", la nomo de la animo laŭ Scientologio, estas el la Greka litero teto plus ano (la litero teto signifas spiriton kaj penson laŭ Scientologio).

Historio redakti

En 1950 Hubbard aŭtoris Dianetics: the Modern Science of Mental Health ("Dianetiko: la Moderna Scienco de Mensa Sano"). Hubbard, kiu nek faris realan sciencan esploradon nek havis sciencan edukadon, priskribis siajn teoriojn pri la homa menso. Laŭ lia libro, homo havas "analizan menson" kaj "reagan menson." La celo de Dianetiko estas forigi la reagan menson, kiu estas la fonto de ĉiuj homaj ĝenoj, malsanoj, krimo, drogmanio, ktp. Post plena forlavado de la reaga menso, la homo iĝas "klara".

La libro kaŭzis furoron kaj estis multe vendata, tamen la furoro rapide malkreskis. La organizaĵo de Dianetiko bankrotis, kaj Hubbard forvendis la rajtojn je varmarkoj kaj kopirajtoj pri Dianetiko, kaj poste kreis la Eklezion de Scientologio en 1956. Laŭ kritikantoj li maskis la "modernan sciencon" kiel religion ĉefe por eviti impostojn. La Eklezio suferis maltoleremon dum ĝia tuta vivo. En la 1960-aj jaroj Hubbard aĉetis ŝiparon kaj laborigis adeptojn kiel maristojn. Ili konsistigis ian monaĥan ordon kaj flosis ĉirkaŭ la mondo. Eĉ hodiaŭ anoj de la "Mara Organizaĵo" portas uniformojn mararmeajn. Fine la Eklezio starigis sidejon en Clearwater en Florido en la 1970-aj jaroj.

Hubbard mortis je 1986. David Miscavige kaj la Religia Teĥniko-Centro akiris la kopirajtojn kaj varmarkojn de Scientologio kaj Dianetiko kaj nun estras la Eklezion.

Je 1993 la Usona registaro donis al la Eklezio de Scientologio senimpostan staton. Sed la aliaj registaroj de la mondo rifuzas fari same, asertante ke Scientologio estas komerca (aŭ krimema) entrepreno.

Kredoj redakti

 
Artista bildo de la kosmo-aviadilo (kiel priskiribita de HUBBARD), per kiu Ksenu alportis al Tero sian popolon por eksplodigi ilin
Ĉefa Artikolo: Kosmopero de Scientologia doktrino

Scientologio uzas maŝinon surbazan de la mensog-detektilo kiel mezurilon de la menso. Tion Hubbard nomis la "elektro-psiĥo-mezurilo", aŭ E-mezurilo mallonge. La ĉefa praktiko de Scientologio estas "aŭdumado" (el la Latina audire, signifante "aŭdi"). Dum aŭdumado, la adepto, tenante ladskatolojn ligitajn al la E-mezurilo, konfesas al la aŭdumisto (t.e. konsilisto) pri antaŭaj vivoj, kaŝaj memoroj, ktp.

Scientologianoj kredas, ke la tetano (t.e. animo) neniam povas vere morti. Ili kredas, ke ĉies tetano jam vivas dum multegaj triiliardoj da jaroj, kaj povas rememori ĉion, kio okazis, pere de aŭdumado per la E-mezurilo. Ili kredas, ke se oni "viŝus" ĉiom da la traŭmaj memoroj el la reaga menso, oni reakirus siajn eksterordinarajn spiritajn povojn, kaj perdus la senutilan reagan menson. La homo sen sia reaga menso nomiĝas "Klarulo" kaj estas preta por komenci la konfidencajn OT-nivelojn.

Ĉe la tria nivelo de OT, la Scientologiano lernas, ke miloj da aliaj tetanoj ankaŭ okupas la korpon -- tiujn oni nomas "korptetanoj", kaj pro tiuj la Klarulo ankoraŭ ne havas la atendatajn supernaturajn povojn. Tio estas la rezulto de la fifama entrepreno de la galaksio-registo nomata "Ksenu" de antaŭ 76 milionoj da jaroj. Tiu kosmo-reĝo trompis siajn popolojn de multaj planedoj, kaj portis ilin al Tero, kaj tie eksplodigis ĉiujn en vulkanoj per hidrogen-bomboj. Poste, li plantis en ĉiujn "falsajn" bildojn pri religio kaj helikopteroj. La plurmilionjaraĝaj fantomoj de la viktimoj estas la korptetanoj. Oni devas per OT3-aŭdumado forigi la korptetanojn por reakiri la supernaturajn povojn.

Sed ne ĉiu korptetano estas forigita de OT3, do la supernaturajn povojn la OT3-fininto ankoraŭ ne havas. La kvara, kvina, sesa, kaj sepa niveloj de OT ankaŭ temas pri korptetanoj -- dormantaj korptetanoj, drog-influitaj korptetanoj, ktp. Poste, la adepto estas preta por la 8-a nivelo de OT -- la tiel nomata "unua efektiva OT-nivelo".

Por atingi la finon de la Ponto -- la okan nivelon de OT (ĝisnun la plej altan) -- la adepto ĉe OT8 devas esti elspezinta ĉirkaŭ 500 mil eŭrojn entute. La enhavo de tiu nivelo estas sekreto, kaj oni lernas ĝin nur sur la "Freewinds" ("Liberventoj"), kiu estas ŝipo en internacia parto de la Kariba maro. Laŭ onidiro, kredantoj tiam lernas, ke L. Ron HUBBARD mem estas Dio.

Pli altaj niveloj de OT estas eldonotaj, laŭ la Eklezio.

Kritikoj redakti

 
Scientologia varbanto demonstras la E-mezurilon

Iuj insistas, ke la metodoj de Scientologio hipnotas la kredantojn, por ke ili pli emu akcepti kiel veron la nekredeblajn asertojn de Hubbard. Plue, kritikantoj akuzas, ke la Eklezio viktimigas suferantajn malfortulojn, kaj prenas kiom eble plej multe da mono per la altaj kostoj de religiaj servoj. Tiaj malfortuloj aniĝas en la Eklezio por plifortiĝi kaj saniĝi.

Aldone, ĉiu aŭdumita konfesaĵo estas dokumentata kaj kolektata de la Eklezio, kaj iafoje la Eklezio uzas la konfesojn por ĉantaĝi eksmembrojn.

La Eklezio de Scientologio estas fifama pro fortaj klopodoj silentigi siajn kritikantojn. Ili ofte jurprocesas kontraŭ kontraŭuloj. Kutime, la strategio ne celas triumfi mem, sed bankrotigi kontraŭulojn. La religia masko donas al la Eklezio la ŝancon nomi siajn kritikantojn ŝovinismaj malamantoj aŭ persekutantoj.

Sendependaj Scientologianoj redakti

Multaj kredantoj je Scientologio ne restas en la Eklezio. Tiuj Scientologianoj iufoje plu praktikas aŭdumadon kaj Scientologion sen oficiala sankcio, kaj ofte tial estas procesitaj de la Eklezio pri fiuzo de kopirajto.

La movadon de sendependaj Scientologianoj oni nomas la "Liberejo".

Konataj kredantoj redakti

La plej vaste konataj Scientologianoj estas Tom Cruise, Katie Holmes, kaj John Travolta.

Eksteraj ligiloj redakti