Simono Budny (ankaŭ Simon Budnii, pole Szymon Budny, beloruse Сымон Будны, latine Budnius kaj Budnaeus; naskiĝis januare 1530 en Budne, apud Goniądz, mortis la 13-an de januaro 1593 en Viŝnjevo) estis humanisto, klerigisto, sciencisto, filozofo, historiisto.

Simono Budny
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1530 (1530-01-01)
en Budne, Podlaskie Voivodeship
Morto 13-an de januaro 1593 (1593-01-13) (63-jaraĝa)
en Viŝnjevo
Religio Socinanismo vd
Lingvoj rutenapola vd
Ŝtataneco Grandprinclando Litovio vd
Alma mater Jagelona Universitato vd
Profesio
Okupo tradukistotipografoverkistofilozofohistoriisto • tradukisto de Biblio • pastro vd
Verkado
Verkoj Catechism of Simon Budny ❦
Bible of Nieśwież vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Religia reformaciisto en la Unua Pola Respubliko, pastoro komence kalvinana kaj poste ariana, hebreisto, bibliisto, tradukisto de la Biblio en la polan lingvon, ariana verkisto kaj teologo. Unu el pioniroj de la ideo pri demokratio en politiko, kontraŭulo de mortpuno. Verkis en la belorusa lingvo kiel unu el la unuaj aŭtoroj, ankaŭ latine kaj pole.

Historiisto Norman Davies nomis Szymona Budny "la plej eminenta hebreisto de la 16-a jarcento". Budny tradukis la Biblion (Biblio de Nieśwież) – la unua kompleta traduko de la Sankta Skribo al la pola lingvo el originalaj lingvoj kaj la unua en historio de polaj tradukoj de la Biblio, farita de unu persono. Liaj studoj pri la hebrea lingvo influis postajn judajn sciencistojn.

Kreado redakti

Eldonis Novan Testamenton kun komentoj kaj rimarkoj (1574), kiu estis unua en monda literaturo provo de radikala racionala kritiko de Evangelio. En 1562, en Njasviĵ estis presita kateĥismo verkita de Budny. Poste li eldonis en diversaj urboj verkojn, en kiuj li eldiris siajn opiniojn pri kredo, pri laika destino de homo, pri ŝtata potenco. Polemikadis pri religiaj problemoj kun svisa teologo Heinrich Bullinger. Apogis koncepton de limigita, klera monarkio, kia permesus al simplaj homoj evolui. Proponis evoluigi literaturon en nacia lingvo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Jan Kamieniecki, Szymon Budny – zapomniana postać polskiej reformacji (Szymon Budny - forgesita personeco de la pola reformacio), Eldonejo de Vroclava Universitato, Wrocław 2002, ​ISBN 83-229-2224-8

Literaturo redakti

  • Савечанка І. В. Сымон Будны - гуманіст і рэфарматар. - Мн., 1993.
  • Будны //Энцыклапедыя гісторыі Беларусі. У 6 т. Т. 2. Беліцк - Гімн / Беларус. Энцыкл.; Рэдкал.: Б. І. Сачанка (гал. рэд.) і інш.; Маст. Э. Э. Жакевіч. - Мн.: БелЭн, 1994. - 537 с., [8] к.: іл. ISBN 5-85700-142-0

Eksteraj ligiloj redakti