Amin Maalouf

libana verkisto vivanta en Francio

Amin MAALOUF (arabe أمين معلوف [amīn maʿlūf]) (naskiĝis la 25-an de februaro 1949 apud Bejruto) estas estas franca verkisto kaj akademiano de libana origino.

Amin Maalouf
Persona informo
Amin Maalouf
أمين معلوف
Naskonomo أمين رشدي معلوف
Naskiĝo 25-an de februaro 1949 (1949-02-25) (75-jaraĝa)
en Bejruto
Lingvoj anglafrancaaraba vd
Ŝtataneco LibanoFrancio vd
Alma mater Collège Notre Dame de Jamhour • Universitato de Sankta Jozefo (Bejruto) vd
Familio
Patrino Odette Maalouf vd
Gefratoj Hind Maalouf vd
Edz(in)o Andrée Maalouf vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • libretisto • sciencfikcia verkisto • aŭtoro • romanisto vd
Laborkampo literaturoromanohistoria romano vd
Verkado
Verkoj The Rock of Tanios ❦
Leo Africanus ❦
Samarkand ❦
The Crusades Through Arab Eyes ❦
The Gardens of Light ❦
In the Name of Identity ❦
Balthasar's Odyssey ❦
The First Century after Beatrice ❦
Ports of Call vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĵurnalisto por la arablingva gazeto An Nahar, li interalie raportis pri la militakiro de Saigono. Dum la Libana interna milito, li ekzilis en Parizon en 1976; tie li iĝis ĉefredaktoro de la revuo Jeune Afrique kaj de la tagĵurnalo An-nahar International.

Nuntempe, li plentempe dediĉas sian tempon al verkado. La kulturo de nomadismo kaj la “malplimulto”, kiu loĝas en lia verkaro, estas sendube klarigebla parte pro la multeco de la patrujoj de la verkisto, kaj pro tio li estis ĉiam fremdulo: kristano en la araba mondo aŭ araba en Okcidento[1].

Raporto Maalouf redakti

Inter 2007 kaj 2008, li prezidis, por la Eŭropa Komisiono, pensgrupon pri plurlingveco, kiu produktis raporton titolitan "Un défi salutaire: comment la multiplicité des langues pourrait consolider l'Europe" (Bonvena defio: kiel la multeco de lingvoj povus fortigi Eŭropon") kutime referite kiel "Raporto Maalouf". Okaze de la "Eŭropa jaro de interkultura dialogo" tiama prezidanto de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Barroso, apogata de la EU-komisaro pri plurlingveco, Leonard Orban, taskis spertularon kiel filozofoj, verkistoj, reprezentantoj de Goethe Instituto, EUNIC (Naciaj Institutoj por Kulturo de Eŭropa Unio) ellabori raporton pri plurlingveco kiu montru ĉu kaj kiel ĝi povas helpi la rilatojn inter la nacioj, unuavice en Eŭropo?[2]

La raporto menciis ankaŭ ke:

  • "Multaj krizoj okazintaj en Eŭropo kaj aliloke originis el la fakto ke komunumo, en iu historia momento, perceptis ofendon al la digneco de sia lingvo pro la sento ke la propra lingvo estas ekskludata, negelektata aŭ malaprezeta"[2].
  • ar la plejparto de la eŭropaj nacioj konstruiĝis surbaze de siaj identecaj lingvoj, Eŭropa Unio povas konstruiĝi sole surbaze de sia lingva diverseco (...)[2].

Persona adopta lingvo redakti

En 2008 li lanĉis la ideon de trilingvismo por eŭropanoj, kiuj apud la denaska lingvo kaj alia lingvo "de granda komunikado" por siaj karieraj bezonoj, estu ankaŭ alkuraĝataj lerni elektitan lingvon (nomata "persona adopta lingvo"), kiu NE estu la lingvo tiumomente uzata kiel ĉefa internacia komunikilo. Tiu "persona adopta lingvo" oni lernu por bezonoj pli intimaj, kiel amikeco kaj amo, kulturaj preferoj, intelekta scivolo ktp. Kvankam la prinicpo de 'persona adapta lingvo' en la praktiko ne realigeblas ĉie kaj por ĉiuj lingvoj, ĝi estas vojmontrilo preparanta la menson al la akiro de pliaj lingvoj, simile al la lernado de Esperanto kiu ankaŭ povus funkcii kiel persona adopta lingvo, eĉ kiam ĝi samptempe estas denaska lingvo por iuj[3].

Verkaro redakti

 
Amin Maalouf sur libana poŝtmarko (2013).

LIaj verkoj jam estas tradukitaj al dudek sep lingvoj.

Liaj romanoj ofte okupiĝas pri historiaj temoj.

Li faris sian sukceson kiel verkisto kun Les croisades vues par les Arabes (Krucmilitoj laŭ la araboj), Maalouf provas priskribi la krucmilitojn el la perspektivo de la araboj. La libro ne estas romano, sed nefikcia libro bazita sur esploro de nuntempaj arabaj fontoj, kiu ĵetas tutnovan lumon pri la tiamaj eventoj por la eŭropa leganto. Ne temas pri kolekto de fontoj, sed sekundara literaturo kiu proponas referencojn al fontoj, sed ne en formo de piednotoj. La libro unue estis eldonita en 1983 kaj jam estis tradukita al proksimume dudeko da lingvoj.

Por Le Rocher de Tanios (1993) li ricevis samjare la plej altan literaturan premion en Francio: la Premion Goncourt.

Romanoj redakti

  • (1986) Léon l'Africain
  • (1988) Samarcande
  • (1991) Les Jardins de lumière
  • (1992) Le premier siècle après Béatrice
  • (1993) Le Rocher de Tanios (Premio Goncourt 1993)
  • (1996) Les Échelles du Levant
  • (2000) Le Périple de Baldassare
  • (2012) Les Désorientés

Eseoj redakti

  • (1983) Les croisades vues par les Arabes (La krucmilitoj laŭ la araboj)
  • (1998) Les Identités meurtrières (La mortigaj identecoj) en kiu temas pri temoj de identeco kaj tutmondiĝo.
  • (2004) Origines (Premio Mediteraneo), verko plej aŭtobiografia pri siaj familiaj originoj, de Libano ĝis Kubo
  • (2009) Le Dérèglement du monde: Quand nos civilisations s'épuisent.
  • (2019) Le Naufrage des civilisations

Referencoj redakti

  1. (fr) Abadallah Ouali Alami, D'un livre d'histoire à un livret d'opéra : histoire et fiction chez Amin Maalouf, Horizons Maghrébins, vol. 52,‎ 2005, p. 74-84 (rete legebla arkivo).
  2. 2,0 2,1 2,2 (eo) Perla Martinelli, Kiel la plurlingveco povintus fortigi Eŭropon?, Literatura Foiro, paĝoj 368-372, n-ro 320, decembro 2022.
  3. (eo) Arkivo pli gravas ol biblioteko, HeKo n-ro 786 4-B, la 17-an de aprilo 2022.

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo Arkivigite je 2010-01-09 per la retarkivo Wayback Machine

Neoficiala retejo