Bel-Air (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Bel-Air-Ceinture (stacidomo) kaj Bel-Air LEB (stacidomo).

Bel-Air [bɛl‿ɛʁ] estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 6, en la 12-a arondismento de Parizo.

Bel-Air
Stacio Bel-Air
Stacio Bel-Air
metrostacio • stacio sur tera surfaco
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 12-a
Geografia situo 48° 50′ 29″ N, 2° 24′ 3″ O (mapo)48.8413442983932.4009123444557Koordinatoj: 48° 50′ 29″ N, 2° 24′ 3″ O (mapo)
Bel-Air (Parizo)
Bel-Air (Parizo)
DEC
Bel-Air
Bel-Air
Bel-Air
Situo sur mapo de Parizo
Map
Bel-Air
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Jara trafiko 1 605 573 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 1-a de marto 1909
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 1312
Metro-linio M06
vdr

Stacio redakti

La stacio estis malfermita en 1909. Ĝi situas sur Bulvardo de Picpus, inter kvartaloj de Picpus kaj Bel-Air.

Fermita en 1939 pro la milito, ĝi fine denove malfermiĝis la 7-an de januaro 1963.

Alirejoj redakti

La stacio disponas pri tri alirejoj antaŭ n-roj 15, 32 kaj 34 Bulvardo de Picpus.

La ununura elirejo de la stacio alireblas ĉe fino de vagonaro el Nation, kaj ĉe kapo el Charles de Gaulle - Étoile.

Proksime redakti

  • Plantita promenejo
  • Hospitalo Rothschild
  • Hospitalo Armand Trousseau

Akcidento de la 22-a de aprilo 2023 redakti

Virino mortis post kiam ŝi falis inter la kajon kaj vagonaron de la metrolinio 6, sabaton la 22-an de aprilo 2023, en la stacio Bel-Air en Parizo.[1][2][3]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti