Bernecebaráti [bernecebarAti] estas unuigita malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szob.

Vojo en Bernecebaráti
Preĝejo de Bernecebaráti

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Bernecebaráti situas inter montaro Börzsöny kaj rivero Ipel, laŭ traira flankovojo. Proksime estas Šahy en la alia flanko de rivero. Budapeŝto troviĝas je 92 km-oj.

Historio redakti

Dum la bronzepoko kaj ferepoko estis tie fortikaĵo. La unua mencio pri "Baráti" okazis en 1158. Dum la turka erao la setlejo ne senhomiĝis. En 1920 la komunumo trovis sin ĉe la nova landlimo kaj perdis kontaktojn kun la natura centro Ipolyság. En 1928 2 memstaraj vilaĝoj kuniĝis: Bernece kaj Baráti. En 1999 rojo kaŭzis grandan inundon.

La loĝantaro okupiĝas pri forstumado. En la ĉirkaŭaj arbaroj troviĝas karpeno, kverko, fago, robinio, cervo, kapreolo, apro, vulpo, melo, foino, kaj sovaĝa kato. Ĉe la sudaj deklivoj oni kultivas frambojn kaj ribojn.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Bernece mortis atleto Alajos Szokolyi.