Por samtitola artikolo vidu la paĝon Opalo (apartigo).

Bordo Opala (france: Côte d'Opale, t.e. Marbordo de Opalo) estas marborda regiono de Francio proksima al Belgio, situanta fronte al la sudorientaj klifoj de Britio, borderanta la Manikan Markolon kaj la Nordan Maron.

Bordo Opala
france Côte d'Opale
Bildo.
Kabo Gris-Nez, inter Bulonjo kaj Kalezo.
Lando  Francio
Région Nordo-Kaleza Markolo
Departementoj Pas-de-Calais, Nord
Protektita(j) areo(j) Regiona naturparko Kaboj kaj Marĉoj Opalaj
Koordinatoj 50° 43′ 35″ N 1° 36′ 53″ O / 50.7264 °N, 1.6147 °O / 50.7264; 1.6147 (Bordo Opala
france Côte d'Opale
) (mapo)Koordinatoj: 50° 43′ 35″ N 1° 36′ 53″ O / 50.7264 °N, 1.6147 °O / 50.7264; 1.6147 (Bordo Opala
france Côte d'Opale
)
(mapo)
Longo 120 km[1]
Finpunktoj Landlimo inter Belgio kaj Francio (nordoriente)
Berck (sudokcidente)
Bordotipoj Plaĝoj, dunoj, klifoj...
Ĉefaj plaĝoj Berck, Le Touquet, Hardelot, Wimereux, Wissant
Rivero(j) Aa, Liane, Canche, Authie
Kabo(j) kaj duoninsulo(j) Kabo Gris-Nez, Kabo Blanc-Nez
Haveno(j) Bulonjo, Kalezo, Dunkerko, Étaples
Nomorigino Édouard Lévêque februare 1911

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

(Vidu la situon sur mapo : Francio)
Bordo Opala france Côte d'Opale

Map

vdr
Topografia mapo de Bordo Opala kaj de la Golfo de Somme.

Origino kaj derivado de la nomo redakti

Édouard Lévêque, pentristo de Le Touquet-Paris-Plage, verkisto, botanisto, estas la inventinto de la nomo « Côte d'Opale » en februaro 1911. Li tiel nomis la marbordon inter Le Crotoy kaj Équihen-Plage, omaĝe al ties tre aparta kaj ŝanĝiĝema lumo[2].

Geografio redakti

Nun, la nomo « Côte d'Opale » kovras la marbordon de la arondismentoj Dunkerko, Kalezo, Saint-Omer, Boulogne-sur-Mer kaj Montreuil[3], t.e. 120 km de marbordoj inter la belga landlimo kaj la limo kun la regiono Pikardio (je la nivelo de Berck).

La grandaj urboj estas Dunkerko, Kalezo kaj Bulonjo. Pro sia centra pozicio, Boulogne-sur-Mer estas konsiderata de multaj kiel la « ĉefurbo de Bordo Opala »[4],[5].

Geologio, reliefoj kaj pejzaĝoj redakti

La pejzaĝoj de Bordo Opala estas diversaj : plaĝoj, dunoj, marĉoj, deltoj, klifoj kaj enlandaj medioj.

Grandaj klifoj situas inter Kalezo kaj Bulonjo : Kabo Blanc-Nez, kulminanta je 132 m kaj Kabo Gris-Nez, je 50 m. Tiu ĉi kabo estas la plej proksima punkto de la franca marbordo al Anglio.

Medio kaj ekologio redakti

 
Dunoj kaj plaĝo apud Le Touquet, inter la riveroj Canche kaj Authie

Klimato redakti

Bordo Opala havas tre veran oceanan klimaton. La vintroj estas dolĉaj kaj la someroj malvarmetaj. La tagoj kun prujno kaj neĝo estas malmultaj. La teritorio estas forte submetata al ventoj dum la tuta jaro, kio malstabiligas la veteron.

Ekonomio redakti

Boulogne-sur-Mer estas la unua fiŝkapta haveno de Francio sed ankaŭ grava komerca haveno. Siaflanke Kalezo, estas la unua haveno en Eŭropo por interŝanĝoj kun Britio.

Turismo redakti

Banurboj redakti

Jen la banurboj de Bray-Dunes (norde) ĝis Berck (sude) :

Naturlokoj redakti

Literaturo redakti

Pentristoj redakti

Multaj pentristoj tie pentris ĝiajn pejzaĝojn kaj lumon.

Fotistoj redakti

Muzikistoj redakti

Reĝisoroj redakti

Festoj redakti

Por pliaj informoj redakti

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Bordo Opala, en Pas-de-Calais, kun la oficejo pri turismaj evoluigo kaj rezervadoj de Pas-de-Calais en www.pas-de-calais.com, alirita la 24-an de marto 2013
  2. Le Touquet-Paris-Plage komence de ties nova jarcento, eld. "Flandres-Artois-Côte d'Opale", aŭgusto 1982, 22 paĝoj
  3. Interretejo de la multparta oficejo de Bordo Opala[rompita ligilo], alirita la 31-an de aŭgusto 2007
  4. Saporoj kaj farscio Arkivigite je 2013-06-04 per la retarkivo Wayback Machine en www.ville-boulogne-sur-mer.fr
  5. Transmanika haveno de Boulogne-sur-Mer Arkivigite je 2013-04-24 per la retarkivo Wayback Machine en www.portboulogne.com