Dachwig

komunumo en Turingio, Germanio

Dachwig [DAĤvik] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1631 loĝantojn. Dachwig apartenas al komunumaro, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Fahner Höhe.

Dachwig
Blazono
Dachwig (Germanio)
Dachwig (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Gotha
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Fahner Höhe
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036206
Poŝtkodo 99100
Aŭtomobila kodo GTH
Oficiala Municipokodo 16067009
Politiko
Komunumestro Volker Aschenbach
Partio de komunumestro SPD
Demografio
Loĝantaro 1631 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 5′ N, 10° 51′ O (mapo)51.0793110.854422Koordinatoj: 51° 5′ N, 10° 51′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 172 m
Areo 12,66 km²
vdr

[[

sigelo

Geografio redakti

Dachwig lokiĝas en la Turingia Baseno ĉ. 6 kilometrojn norde de Fahner Höhe en la triangulo de la urboj Bad Langensalza, Gotao kaj Erfurto. La plej alta punkto ĝia estas en alteco de 234 metroj ĉe Oberfeld; ĉe la plej malalta punkt je alteco de 162 metroj la rojo Jordan estas forlasanta la teritorion komunuman en la oriento.

Tra Dachwig do fluas la torento Jordan (alfluo al Gera), kiu servas kiel provizilo de la akvobaraĵo Dachwiger Talsperre. Tiu ĉi artefarita baraĵo akva troviĝas sudueste de Dachwig jam sur la teritorio de Großfahner nordokcidente de Erfurto. Ĝi konstruitis en 1976 por akvigi la terenojn funkciinte tiel ĝis 1990. En 1993 konstatitis en ĝi amasmorto de fiŝoj verŝajne pro botulismo. En niaj tagoj la barilaro estas ripoz- kaj bredloko por akvaj kaj kantaj birdoj plenumante tial gravan naturprotektan funkcion. Ĉe la eosta vilaĝorando Jordan-rivereto akceptas akvon de la rojo Kornbach venanta el la direkto de Döllstädt kaj kondukanta norde preter Dachwig (ĉe la naĝejo malaperta subtere).

Historio redakti

Ĝis 1900 redakti

La unuaj skribaj mencioj kiel Dahaba (argilrivereto) en la posedaĵregistro de Abatejo Hersfeld faritis inter 755 kaj 802. Aliaj nomoj estis Dachebechi kaj Tachabechi. Laŭ pli malnova kroniktradicio ekde la jaro 874 Dachwig nomiĝis latine Dagoberti vicus (vilaĝo de Dagoberto) laŭ iu pli malpli legenda vilaĝofondinto Dagoberto. Je la fino de la 15-a jarcento ĝi apartenis al la voktejo de Walschleben[1] ene de la teritorio erfurta. Jam antaŭ la Tridekjara milito havis la vilaĝo 1142 loĝantojn, kiuj perlaboris la vivon ĉefe per agrikulturo kaj diversaj metioj. Post la krueloj de milito, malsato (1640) kaj pestepidemio la nombro reduktitis en la jaro 1648-a je nur 168 uloj. Refortiĝoj demografia kaj ekonomia plurfoje malhelpitis per brulegoj. Ekde la administra reformo de 1706 Dachwig apartenis al la Administradujo Gispersleben.

En 1711 renovigitis la gastejo centra. En 1760 konstruitis ponto trans la Jordan-rojo ĉe la strato al Witterda. Dachwig posedis iam kvar pordegojn kiujn gvardis ĝis 1826 gvatistoj. Turgvatisto sur turo en la kvartalo Zur Warte avertadis la loĝantojn en kazo de minacantaj danĝeroj (incendiaj kaj aliaj) per kornosignalo. La iama preĝejo troviĝis antaŭ la vilaĝo sur la Johano-kirkomonto, dume la nova (kaj nuna) en la centro konstruitis ne antaŭ 1863.

Ekde 1760 gravis la konstruo de orgenoj. La unua orgenfaristo estis Johann Georg Kummer, kiu faris en 1787 la orgenon de la Preĝejo Sankta Andreo (Erfurto). Postaj majstroj estis Ernst Siegfried Hesse (orgenoj ekz. por la Katedralo de Erfurto, por granda kirko en Rigo) kaj diversaj familianoj siaj, krome Albin Hickmann, Georg Hoecke kaj Max kaj Alfred Andreas. Hickmann-orgeno ankoraŭ nuntempe funkcias en la Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Gräfentonna). Laboris en la orgenfarado en flortempoj ĝis 50 lokuloj: oni kreis orgenojn kirkajn, koncertajn, karuselajn kaj gurdojn. Ĉesis tiu ĉi tradiciriĉa metio en la 1951-a jaro. Apud la landa ŝoseo ĉe la vilaĝenirejo ĉe Bahnhof-strato troviĝas monumento publika prie kun orgenfajfiloj kaj informtabulo.

En 1802 Dachwig iĝis prusa kune kun Erfurto kaj estis inter 1807 kaj 1813 parto de la Princlando Erfurto. Post la malhelaj napoleonaj tempoj ĝi estis parto de la Distrikto Erfurto ene de la Provinco Saksio. La fervojlinio inter Erfurt-Kuhnhausen kaj Bad Langensalza kun stacidomo estiĝis en la 25.11.1897; ĝi funkcias ĝis hodiaŭ.

Ekde 1900 ĝis hodiaŭ redakti

En la 8.4.1945 iĝis bomba atako, nur du tagojn antaŭ la dezirita liberiĝo de la nazia diktaturo fare de la Usona Armeo. Tiam detruitis 56 loĝaj kaj ekonomiaj ejoj kaj mortis unu virino kun infano. La celo servis kiel alternativo por Sondershausen kiu ne povis esti identigita elaere pro troa vaporo.[2] Tiam perditis ankaŭ altvalora vilaĝokroniko. Ekde julio 1945 Dachwig apartenis al la sovetia okupadzono, ekde 1949 al GDR. En 1975 malfermitis vilaĝa muzeo en bieno donacita de Hermann kaj Elsbeth Martin.

Tuj post la Turniĝo kreitis nova metiista zono kaj nova loĝadareo ĉe Am Lützer See. Alia loĝadzono moderna Am Kornbach estiĝis ekde 2000 kiel ankaŭ samloka plusa industria zono.

Plaĉas la multo da trabfakaĵo envilaĝe. Ekde 1969, okaze de la 20-a datreveno fonda de GDR-reĝimo, ekzistas en Dachwig bela liberaera naĝejo. Inverse la en 1989 finfarita naĝohalo pro diversaj mankoj neniam ekfunkciis.[3]

Alia loĝadzono moderna Am Kornbach estiĝis ekde 2000 kiel ankaŭ samloka plusa industria zono.

Vidindaĵoj redakti

  • protestantisma Preĝejo Sankta Petro: Ekzistis en la 12-a jarcento Sebastiano-kapelo kiu anstataŭigitis per nova kirko post la enkonduko de Reformacio. En 1400 estis konstruita la malenvilaĝa Johano-kirko antaŭ la en 1495 farita Niedertor-pordego. La unua protestantisma animzorganto estis en 1525 Johann Spinler. Malkonstruo de la nova preĝejo necesis pro kadukiĝo en 1862; rekonsekro samloke faritis en novembro 1863. Fanditis por armeprovizadkialoj la granda sonorilo en 1943. Solena reinaŭguro kirka estis en la 14.6.1963 post restaŭradoj ampleksaj. Novaranĝo de la ĉirkaŭanta kirkoplaco finitis en 2009.
  • Regionhistoria muzeo de Dachwig
  • Akvobaraĵo Dachwig: birda ripozumejo grava
  • Muelejo Niedermühle: Estante monumentprotektitaĵo ekde 1995 ĝi estas la lasta muelejo movigita per la akvo de Jordan-rojo. Krom la gotaa Kesselmühle kaj Waldmühle en Luisenthal temas pri unu el la lastaj konserviĝintaj tritikmuelejoj en la Distrikto Gotha. Disde 1925 ne plu faritis iuj ŝanĝoj (krom instalo de elektromotoro en 1950). Hodiaŭ ĝi estas muzeo teknika. Inaŭguro post restaŭrado estis en la 7.2.2014.[4]

Trafiko redakti

Dachwig situas trafike bonege ĉe la federacia ŝoseo B 176 kiu kondukas ekde 1983 malene de la vilaĝo disde Bad Langensalza al Erfurto. Krome ĝi havas haltejon fervojan kun ofta halto de trajnoj veturantaj inter Bad Langensalza respektive Leinefelde kaj la turingia ĉefurbo.

Elstaruloj redakti

  • Johann Michael Hesse, prapatro de la orgenfarista dinastio Hesse
  • Elsbeth Martin (1919-2010): kamparanino kaj regionhistoria pionirino

Literaturo redakti

  • Reinhold Andert: "Die Tretenburg, Herbsleben und die Königsleutedörfer", en: Der Thüringer Königshort, Dingsda-Verlag, Querfurt 1995, ISBN 3-928498-45-2
  • Reinhold Andert: "Der Ring um Herbsleben", en:

Der fränkische Reiter, Dingsda-Verlag Querfurt, Leipzig 2006, ISBN 3-928498-92-4

Notoj redakti

  1. Historio de la komunumo Walschleben. Arkivita el la originalo je 2014-08-19. Alirita 2019-07-17.
  2. Thomas Blumenthal: Anatomie eines Angriffs. Die Bombardierung der Stadt Sondershausen am 8. April 1945. Universität der Bundeswehr, München 2002. p. 76, 90
  3. Wieland Fischer: Die Wellen schlagen hoch. Kostenfaktor: Geheimpläne sehen Abriss des Dachwiger Hallenbades vor. Gazetartikolo ĉe "Thüringische Landeszeitung", 20.1.2010
  4. anonco ĉe "Allgemeiner Anzeiger Gotha", 29.1.2014, p. 2