La Eklezio de Satano (angle Church of Satan) estas internacia organizaĵo dediĉita al la religio de Satanismo kiel solidigita en La Satana Biblio (angle: The Satanic Bible). La eklezion de Satano naskis Anton LaVey ĉe la Nigra Domo en Sanfrancisko, Kalifornio, je Valpurgisnokto (germane: Walpurgisnacht; Valpurgisnaĥt) la 30an de aprilo 1966. Li servis kiel Alta Pastro de ĝi ĝis sia morto en 1997[1]. En 2001, Peter H. Gilmore enoficiĝis al la posteno de alta pastro, kaj la kirka stabejo translokiĝis al Gehen-kuirejo (Angle: Hell's Kitchen), Manhatano, Novjorko.

Eklezio de Satano
emblemo
Simbolo de la eklezio de Satano, bafometa sigelo (Stanislas de Guaita, 1897.
Simbolo de la eklezio de Satano, bafometa sigelo (Stanislas de Guaita, 1897.
religia organizaĵo
church
Komenco 30-a de aprilo 1966 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Poughkeepsie
Situo Kantono Dukino
Fondinto(j) Anton Szandor LaVeyDiane Hegarty vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La sulfero simbolo, oficiala simbolo de LaVeja Satanismo kaj la eklezio de Satano.

La eklezio nek kredas je nek adoras senmetaforan estaĵon nomata Satano.[2] Alta Pastro Peter Gilmore priskribas ĝiajn anojn kiel skeptikajn ateistojn, montrante la Hebrean radikon de la vorto "Satano" kiel "kontraŭbatalanton" aŭ "demandanton." Gilmore rifuzas la legitimecon de teismaj Satanistoj kredantaj ke Satano estas supernatura estaĵo aŭ forto kiun oni povas kontakti aŭ petigi. Gilmore nomas ilin "diabol-adorantoj."[3] La eklezio de Satano famigas sin kiel la nuran aŭtentikan vizaĝon de Satanismo kaj rutine publikigas verkojn substrekantajn tiun ĉi aserton. La eklezio rifuzas la legitimecon de iaj ajn organizaĵoj pretendantaj la nomon de Satanismo[4].

La eklezio de Satano priskibas sian efektivan strukturon kiel kabalon kiu estas "subtera ĉel-sistemo de unuopoj kiuj partoprenas la fundamenton de [nia] filozofio."[5] La eklezio ofertas du nivelojn de aneco: registata aneco kaj aktiva aneco.[6] Registrataj anoj estas uloj kiuj elektas oficiale aliĝi per provizi endan informon kaj fari unufojan registran pagon de du-cent dolaroj, post kiu la ano ricevos cizelitan karmezitan karton deklarantan ilin anoj de la eklezio de Satano.[7] Aktiva aneco ofertas por uloj dezirantaj atingi pli aktivan rolon en la organizaĵo, kaj ĝi postulas pli detalan kandidatiĝon.[8] La eklezio provizas geedziĝajn kaj entombigajn servojn por anoj. Tiaj ceremonioj fariĝas de ano de la kirka pastreco.[9] La Satana Geedziĝa Ceremonio kaj La Satana Entombiga Rito unue havebliĝis al la publiko post la publikigo de The Satanic Scriptures (Esperante: La Satanaj Skriboj.)[10]

Kredoj redakti

La eklezio nek kredas je nek adoras senmetaforan estaĵon nomata Satano.[11] Alta Pastro Peter Gilmore priskribas ĝiajn anojn kiel skeptikajn ateistojn, montrante la Hebrean radikon de la vorto "Satano" kiel "kontraŭbatalanton" aŭ "demandanton." Gilmore rifuzas la legitimecon de teistaj Satanistoj kredantaj ke Satano estas supernatura estaĵo aŭ forto kiun oni povas kontakti aŭ petigi. Gilmore nomas ilin "diabol-adorantoj." Dum intervjuo kun David Shankbone, Alta Pastro Gilmore asertis, "Mia vera sento estas ke iu ajn kiu kredas je supernaturaj estaĵoj iel frenezas. Ĉu ili kredas je la Diablo aŭ Dio, ili demetas racion."[12] Gilmore difinas la vorton "Satano" jene: "Satano estas modelo aŭ modo de konduto. Satano en la hebrea signifas "kontraŭulo" aŭ "kontraŭbatalanto;" demandanto."

Gilmore plu aldonis, "Satanismo komenciĝas per ateismo. Ni komenciĝas de la universo kaj diras, 'Ĝi ne zorgas. Nenias Dio, nenias Diablo. Neniu zorgas!'"[13]

La Naŭ Satanaj Eldiroj redakti

La Naŭ Satanaj Eldiroj priskribas la difinon de Satano ene de la Kirko de Satano:[14]

  1. Satano reprezentas indulgiĝon anstataŭ abstinon.
  2. Satano reprezentas vitalan ekzistadon anstataŭ animajn sonĝaĉojn.
  3. Satano reprezentas neprofanatan saĝecon anstataŭ hipokritan memtrompadon.
  4. Satano reprezentas afablecon por meritantoj anstataŭ amon malŝparitan pro nedankemuloj.
  5. Satano reprezentas venĝon anstataŭ pardonadon.
  6. Satano reprezentas respondecon al respondemuloj anstataŭ zorgon al psikaj vampiroj.
  7. Satano reprezentas la homon kiel nur alian beston, iam pli bona, pli ofte pli malbona ol marŝantoj per kvar piedoj, kiu, pro sia "dia, anima, kaj intelekta progreso," iĝis la plej malica besto el ĉiuj.
  8. Satano reprezentas ĉiujn el la tiel nomataj pekoj ĉar ĉiuj kondukas onin al korpa, intelekta, aŭ emocia kontento.
  9. Satano estas la plej bona amiko de la Kristana eklezio, ĉar estas li kiu faris ĝin profitema dum ĉiuj ĉi tiuj jaroj.

La Naŭ Satanaj Pekoj redakti

La Naŭ Satanaj Pekoj estas:[15]

  1. Stulteco
  2. Paradeco
  3. Solipsismo
  4. Memtrompado
  5. Arokonformeco
  6. Manko de Perspektivo
  7. Forgesemeco de Pasintaj Ortodoksecoj
  8. Malhelpema Fiero
  9. Manko de Estetikoj

La Dek-unu Satanaj Reguloj de la Tero redakti

La Dek-unu Satanaj Reguloj de la Tero doniĝis jene:[16]

  1. Ofertu nek opiniojn nek konsilon sendemande.
  2. Ne diru viajn problemojn al aliaj krom se vi certas ke ili volas aŭdi ilin.
  3. Kiam en la kuŝejo de aliulo, ofertu respekton aŭ ne iru tien.
  4. Se gasto en via kuŝejo ofendas vin, traktu ĝin kruele kaj senkorfavore.
  5. Ne faru seksajn alagojn krom se vi ricevas la sekskuniĝan signalon.
  6. Agnosku la forton de magio se vi sukcese uzsi ĝin por atingi viajn dezirojn. Se vi rifuzas la forton de magio post kiam sukcese alvokis ĝin, vi perdos ĉiom da kion vi atingis.
  7. Ne priplendu ion al kio vi ne bezonas sperti.
  8. Ne harmu malgrandajn infanojn.
  9. Ne mortigu bestojn krom se vi atakiĝas aŭ bezonas manĝaĵon.
  10. Kiam marŝante en malferma teritorio, ĝenu neniun. Se iu ĝenas vin, demandu vin halti. Se tiu ne haltas, detruu ĝin.

Kvinangula Reviziismo redakti

Kvinangula Reviziismo estas plano konsistanta el kvin ĉefaj celoj verkitaj de LaVey en la 1988a jaro:[17]

  1. Tavoladon - "Ne plu povas esti mito de "egaleco" por ĉiuj - ĝi nur kreskas mezkvalitecon kaj la kosto de ĝi estas la fortuloj. Akvo devas permesiĝi trovi sian propran nivelon sen influaĉo de pardonpetantoj por nekompetenteco. Neniu rajtas defendiĝi kontraŭ la konsekvencoj de sia propra stulteco.
  2. Severa impostado de ĉiuj religiaj organizaĵoj - "La produktemuloj, kreemuloj, kaj trovemuloj devus esti mone subtenataj. Se la senutilaj kaj nekompetentaj uloj mone-subteniĝas, ili devus severe impostiĝataj.
  3. Neniom da tolereco por religiaj kredoj verkitaj en aferojn da la leĝo kaj ordo - "Amnestio devus konsideriĝi por iu ajn en malliberejo pro la "influo" de religiaj leĝoj kontraŭ la reala faranto de la krimo. Ĉiu influiĝis ĉiel en ĉio. La propekulo iĝis vivvojo, ilo de aĉuloj por transvivi. Ĉi tiu estas plilongigo de la Hebree-Kristana senkulpigo de mallaŭdi la Diablon pro ĉio. Krimuloj povas atingi malseverecon, eĉ laŭdon, pro formeti la mallaŭdon sur oprtunan malamikon. Laŭ la Satana kredo de "Respondeco por respondecemuloj," en Satana socio, ĉiu devas senti la konsekvencojn de siaj agoj - por bono aŭ malbono.
  4. Esplorado kaj kreado de artefarituloj - "'Ekonoma diodonaco' per kiu ĉiuj rajtus 'estri' iun alian. Ĝentila, malnaiva, kaj teknike ebla sklaveco. Kaj ĝi estus la plej profitema industrio ekde la televidilo kaj la komputilo."
  5. La okazo por iu loĝi en tuta medio de sia propra elekto, kie adhero al la sama vida kaj konduta normo deviĝas - "private posedataj, estrataj, kaj kontrolataj medioj kiel alternativo kontraŭ homogenigataj kaj poliglotaj medioj. La libero por izoli sin en socilan medion de persona bonfareco. Okazo senti, vidi, kaj aŭdi nur kion estas plej plaĉanta sen interrompo de aliaj kiuj poluus aŭ malpliigus tiun okazon.

Ĉi tiuj celoj havas duan nivelon, kiel verkita de LaVey, por rajtigi ne-Satanistoj determini sian konsenton kun Satanaj "sinteoj." Tiel, la celoj argumenteble servas kiel testo por ne-Satanistoj anstataŭ indekso de Satana vivcelo. Pro la "celoj" transpasas limojn en aferojn ekonomajn (impostoj) kaj teknikaj (homemaj servantoj), ili ŝajne pliigas la limojn de Satanismo por inkluzivi ne-ideologiaj celoj; kvankam, kiel "celoj," Kvinangula Reviziismo ne estas specifa eldiro de dogmo sed apliko de Satana dogmo al hodiaŭaj socialaj kaj ekonomaj kondicioj. Ĉi tiu apliko produktas la ekzistajn kvin "celojn" kiu priskribas kie Satanismo povas produkti la plej multe da progreso.

Historio redakti

Fruaj Jaroj redakti

Dum la 1960aj jaroj Anton LaVey formigis grupon nomitan La Ordo de la Trapezo (Angle: Order of the Trapezoid), kiu poste iĝis la prezidanta estraro de la eklezio de Satano. La ano inkluzivis: "La Baronino" Carin de Plessen, Dr. Cecil Nixon, Kenneth Anger, urb-taksisto Russell Wolden, kaj Donald Werby.[18] [19] Laŭ la historio de la eklezio de Satano, aliaj sekvantoj de LaVey dum ĉi tiu tempo inkluzivas famajn scienc-fikciajn kaj horor-fikciajn verkistojn Anthony Boucher, August Derleth, Robert Barbour Johnson, Reginald Bretnor, Emil Pataja, Stuart Palmer, Clark Ashton Smith, Forrest J. Ackerman[20], kaj Fritz Leiber Jr.[21]

Dum la unua jaro de ĝia naskiĝo, Anton LaVey kaj la eklezio de Satano publike faris la Satanan gedziĝan ceremonion de Judith Case kaj ĵurnalisto John Raymond. La ceremonion ĉeestis fama fotisto Joe Rosenthal. LaVey faris la unuan publike registritan Satanan bapton en historio por sia plej juna filino Zeena. La rito atingis tutmondan publikigon kaj originale registris en la albumo La Satana Meso.[22][23][24] Satana entombigo por mararmea maŝin-riparisto, tria klaso, fariĝis pro la peto de sia edzino, kaj eĉ inkluzivis arĝent-kaskatan honor-gvardion.

La eklezio de Satano estis la temo de multaj libroj, ĵurnaloj, kaj gazetaj artikoloj dum la 1960aj kaj 1970aj jaroj. Ĝi ankaŭ estas la temo de kulturfilmo, Satanis (1970). LaVey aperis en la filmo "Alvoko de Mia Demon-Frato" (Angle; Invocation of My Demon Brother) de Kenneth Anger; rolis kiel teknik-konsilanto por La Pluvo de la Diablo (Angle: The Devil's Rain) kiu ĉefe roligis Ernest Borgnine kaj William Shatner, kaj enkondukis John Travolta. La eklezio de Satano ankaŭ aperis mallonge en la filmo "Blankaj Angeloj, Nigraj Angeloj" (Itale: Angeli Bianchi, Angeli Neri; Angeli Bianki, Angeli Neri) de Luigi Scattini, sed malfermiĝis en Usono kiel Sorĉarto '70 (Angle: Witchcraft '70)

Dum la 1975a jaro LaVey fermis la "Groto" sistemo de la eklezio kaj forpuŝis ulojn kiujn li konsideris uzantajn la eklezion kiel anstataŭon en la reala mondo. Post tiam, kutima elfaro en socio estus la rimedo por atingi progreson en la eklezio de Satano. Samtempe, LaVey iĝis pli elektema pri permesi intervjuojn. Ĉi tiu movado al poliso de "malfermitaj pordoj" naskis flustrojn de la morto de la eklezio, kaj eĉ la morton de LaVey.

La 1980aj tra fruajn 1990ajn jarojn kaj la "Satana Paniko" redakti

Dum la 1980aj jaroj la gazetaro publikigis zorgojn pri krimaj konspiroj ene de la eklezio de Satano. La Federa Agentejo de Esploro (Angle: Federal Bureau of Investigation) poste eldonus oficialan raporton kontraŭ la krimaj konspiroj de ĉi tiu tempo. Ĉi tiu fenomeno famiĝis kiel la "Satana Paniko." Dum la 1980aj jaroj la filino de LaVey Zeena estis la voĉpersono kaj Alta Pastrino de la eklezio[25]. Dum ĉi tiu periodo ŝi ĉeestis televidajn kaj radiajn elsendojn por kaj eduki pri la eklezio kaj estingi la mensogojn ĉirkaŭ la Satana Paniko. Ĉi tiu periodeto estis parto de pli granda periodo dum kiu Satanismon kulpigis pro la agoj de Satan-Rita Mistrakto.

Ekde tiam ĝis ŝia forlaso de la eklezio de Satano en la 1990a jaro. Zeena aperis en nacie disvastigitaj televidaj spektakloj kiel The Phil Donahue Show, Nightline kun Ted Koppel, Entertainment Tonight, The Late Show, Secrets & Mysteries, kaj The Sally Jesse Raphael Show. La ĉeestoj fariĝis pro ŝia rolo kiel voĉpersono de la eklezio de Satano. Ŝi faris ĉi tiun pro la peto de ŝia patro Anton LaVey kiun ne plu interesis televidaj ĉeestoj, kaj ŝi tiel eksplikis dum intervjuo kune kun ŝia edzo por televid-evangelisto Bob Larson.[26]

Post LaVey redakti

Post la morto de Anton Szandor LaVey 29an de Oktobro, 1997an jaron, la rolo de Alta Pastro restis malplena dum iom da tempo. La 7an de novembro 1997 Karla LaVey faris gazetan elsendon por daŭrigi la eklezion kune kun Alta Pastrino Blanche Barton. Barton eventuale posedis la organizaĵon ka estris ĝin dum kvar jaroj. Karla LaVey poste forlasis la Eklezion de Satano kaj komencis Unuan Satanan Eklezion (angle: First Satanic Church).

En la 2001a jaro, Blanche cedis sian postenon al longtempaj anoj Peter H. Gilmore kaj Peggy Nadramia, la hodiaŭaj Altra Pastro kaj Alta Pastrino kaj ankaŭ la publikigistoj de la Nigra Flamo (Angle: Black Flame), la oficiala ĵurnalo de la eklezio de Satano. La ĉefa oficejo de la eklezio de Satano ankaŭ translokiĝis de Sanfrancisko al la Novjorka kvartalo Gehen-kuirejo (Angle: Hell's Kitchen) kie la duopo loĝas. La eklezio de Satano ne agnoskas iujn ajn organizaĵojn kiel rajtantojn al Satanismo kaj ĝia praktiko, kvankam ĝi ja agnoskas ke oni ne bezonas esti ano de la eklezio de Satano por esti Satanisto.

Ĉar la eklezio de Satano ne publike partoprenas an-informon, oni ne scias kiom da anoj ĝi havas; kvankam, laŭ intervjo kun la eklezio de Satano, "Se niaj poŝtujoj, telefonaj respondiloj, faksiloj, kaj retpoŝtaj mesaĝoj permesiĝas atesti, intereso rilate al la eklezio de Satano kaj Satanismo ĉiam kreskas."

Oktobron 2004an jaron la Reĝa Mararmeo oficiale agnoskis sian unuan registratan Sataniston, 24-jara Chris Cranmer, kiu servis kiel teknikisto sur la HMS Cumberland.[27]

La 6an de Junio, 2006an jaron la eklezio de Satano faris la unuan publikan riton en la daŭro de 40 jaroj ĉe la Steve Allen Theater en la Center for Inquiry en Anĝeloj. La riton, kreita el ritoj diskutataj en La Satana Biblio (aAngle: The Satanic Bible) kaj La Satanaj Ritoj (angle: The Satanic Rituals), kondukis Pastro Bryan Moore kaj Pastrino Heather Saenz.

Decembron 2007an jaron la novaĵagentejo Associated Press raportis rakonton rilate al la eklezio de Satano kiu temis pri junulo kiu sendis retpoŝtmesaĝon al Alta Pastro Peter Gilmore dirante ke li volis "morti laŭ la nomo de nia malsankta lordo Satano." Gilmore raportis la mesaĝon al la Federa Agentejo de Esploro (Angle: Federal Bureau of Investigation) kiu raportis ĝin al la loka policejo. Policanoj tuj arestis la junulon.[28]

Aneco redakti

La eklezio de Satano diras ke ili nek petas anecojn nek konvertas ne-anojn. Unuopoj dezirantaj aliĝi devas esti plenkreskuloj laŭ la leĝo de siaj landoj.[29]

Aktivaj anoj komenciĝas ĉe la Unua Grado. Oni devas apliki kaj aprobiĝi por ricevi Aktivan Anecon, kaj ĉi tiu dependas de tri-dek naŭ demandoj kiuj postulas detalajn respondojn. Oni ne povas apliki por atingi pli altajn Gradojn, kaj la postuloj por ĉiu pli alta grado ne koniĝas de la ĝenerala publiko. Antaŭenigo al pli alta grado dependas de invito. Anoj de la Tria tra Kvina gradoj enkorpigas la Pastrecon kaj ili povas salutiĝi kiel "Pastro" (kvankam la titoloj de "Magister/Magistra" kaj "Magus/Maga" pli ofte uziĝas rilatante al anoj de la Kvara kaj Kvina grado.) Anoj de la Kvina grado ankaŭ eblas nomiĝi "Doktoro," kvankam "La Doktoro" kutime rilatas al Anton LaVey. Anojn rajtas eksigi la reĝanta korpo de la eklezio de Satano kiu konsistas el la Alta Pastro, la Alta Pastrino, kaj la Konsilantaro de Naŭ.

La eklezio emfazas ke oni ne devas iĝi ano de la organizaĵo por konsideri sin Satanisto, kaj ke oni devas nur agnoski sin kiel ĉeestante inter La Satana Biblio kaj vivi laŭ la dogmo ene de ĝi.[30]

Ĉar la eklezio de Satano ne publike partoprenas anecajn detalojn, ne koniĝas kiom da anoj apartenas al la eklezio de Satano; kvankam, laŭ intervjuo kun la eklezio de Satano, "Se niaj poŝtujoj, telefonaj respondiloj, faksiloj, kaj retpoŝtaj mesaĝoj permesiĝas atesti, intereso rilate al la eklezio de Satano kaj Satanismo ĉiam kreskas."[31]

Hierarĥio redakti

La eklezio uzas formulitan sistemon de gradoj fonditaj de meritismo. Ĉi tiuj gradoj akcepte nek aplikojn nek petojn kaj aljuĝiĝas nur al anojn kiuj pruvis bonegan komprenon kaj komunikadon de Satana Teorio kunigante proprajn sukcesojn en la ekstera mondo.[32]

Ĉi tiuj gradoj estas:

  • Registrata Ano (sen grado)
  • Aktiva Ano (unua grado)
  • Sorĉistino/Sorĉisto (second degree)
  • Pastrino/Pastro (tria grado)
  • Magistra/Magister (kvara grado)
  • Maga/Magus (kvina grado)

Agentoj de la eklezio de Satano estas unuopoj kiuj instruiĝis servi kiel respondantoj por la loka gazetaro kaj aliaj interesitaj opoj.

Pastreco de Mendes & Konsilantaro de Naŭ redakti

Anoj de la Pastreco enkorpigas la Konsilantaron de Naŭ, kiu estas la prezidanta korpo de la eklezio de Satano, kiun Magistra Templi Rex Blanche Barto estras. Unuopoj kiuj servas en la pastreco rajtas voĉparoli por la eklezio de Satano. Aneco de la pastreco eksklusive rajtas iĝi anoj nur de la tria, kvara, kaj kvina grado. Anoj de la pastreco rajtas nomiĝi "pastro."[32] La Alta Pastro kaj Pastrino agas kiel administraciaj ĉefoj kaj unuaj publikaj voĉpersonoj; ĉiun postenon (Alta Pastro kaj Alta Pastrino) estras unuopo ian ajn tempon. La nuntempa Alta Pastro estas Peter H. Gilmore,[33] la nuntempa Alta Pastrino estas Peggy Nadramia.[34]

La eklezio de Satano taksas aktivajn anojn por atingi la Pastrecon laŭ iliaj sukcesoj inter socio - lerteco kaj agnosko de nobeloj inter profesio - anstataŭ laŭ malpli grava kompreno de okultaĵoj. Kvankam anoj de la Pastreco atendiĝas lerte komuniki la Satanan filozofion, anoj de la Pastreco ne postuliĝas paroli por la eklezio de Satano, kaj eĉ rajtas elekti konservi sian anecon kaj gradon sekretaj por pli bone servi siajn proprajn celojn kaj tiujn de la organizaĵo. Oni povas atingo anecon en la Pastreco nur per invito.

La Groto Sistemo redakti

Inter Satanismo, Groto estas sekreta asocio aŭ kunveno de Satanistoj inter geografia proksimo por socialaj, ritaj, kaj aliaj agadoj. La eklezio de Satano ne plu oficiale akceptas aŭ rajtiĝas anojn komenci grotojn. La ĉefa kialo por la fino de la groto sistemo estas ke ega malplimulto da anoj iam ajn partoprenis. Ĉi tiu plu kunmetiĝis pro la fakto ke publike konata groto venkis la elekton resti sekreta kaj nekona al ne-anoj. La groto sistemo efektive anstataŭiĝis de amaskomunikiloj, privataj forumoj, kaj aliaj metodoj por anoj komuniki unu kun alia sen la bezono por tiel-nomita Groto Majstro kaj ĉijaraj raportoj al la centra oficejo de la eklezio de Satano.[35]

Anoj redakti

Ceremoniaj Kunvenoj redakti

6/6/06 Alta Meso redakti

La 6an de Junio, 2006an jaron la eklezio de Satano kondutis Satanan Altan Meson en la Steve Allen Teatro ĉe la Okcidenta Centro por Demando (Angle: Center for Inquiry West) an Anĝeloj, Kalifornio. La okazon ĉeestis nur invitatoj, kaj pli ol cent anoj de la eklezio de Satano de ĉirkaŭ la mondo okupis ĉiujn seĝojn. La okazo video-registris kaj multaj anoj de la eklezio de Satano donis intervjuojn al la Brita Dissenda Korporacio (Angle: British Broadcasting Corporation).[36] La ĉefan riton, kreita el ritoj diskutitaj en La Satana Biblio (Angle: The Satanic Bible) kaj La Satanaj Ritoj (Angle: The Satanic Rituals), kondukis Pastro Bryan Moore kaj Pastrino Heather Saenz.[37]

Jaro 50 Konferenco redakti

De la unua tra la trian de Majo 2014an jaron la eklezio de Satano kaj ĝiaj anoj de ĉirkaŭ la mondo kunvenis en Vaŝingtono, D.K. por festi "Jaron 50 Anno Satanas," la kvin-deka datreveno de la fondiĝo de la eklezio.[38]

Politiko redakti

La eklezio oficiale nek rekomendas ian politan opinion aŭ ideologon, nek kiel organizaĵo ope petigas por atingi iajn politiajn celojn[39]. En sia tezo "Mapo por la Misdirektitoj" (Angle: Map for the Misdirected), Alta Pastro Peter H. Gilmore diris,

Kiel jam multe diriĝis, oniajn proprajn politik-opiniojn decidas ĉiu unuopo, kaj la plejparto de niaj anoj estas politaj realistoj. Ili subtenas politajn kandidatojn kaj movadojn kies celoj eglas siajn proprajn praktikajn bezonajn kaj dezirojn. Niaj anoj venas de larĝa polita spektro inkluzivante (sed ne limigite al): Libertarianojn; Maldekstremulojn; Dekstremulojn; Respublikianojn; Demokratanojn; Reformistojn; Senpartianojn; Kapitalistojn; Socialistojn; Komunistojn; Stalinistojn; Leninistojn; Trotskiemulojn; Maoistojn; Zionistojn; Monarkistojn; Faŝistojn; Anarĥiistojn; kaj preskaŭ ion ajn alian kiun oni povus imagi. Estas la respondeco de ĉiu ano apliki Satanismon kaj determini kiujn politajn ilojn atingos siajn celojn. Ĉiu unuopo faras tiun decidon sola. Libero kaj respondeco devas esti novaj elpensoj por uloj kiuj ne estas Satanistoj. Tio estas vivo. Anoj kiuj postulas ke aliaj anoj konformu al siaj propraj polit-fetiĉo bonvenas foriri.[40]

Malgraŭ ĉi tiu polita plureco, la Satana filozofio ja servas kiel anstataŭo por kelkaj elpensoj kiuj havas specifajn socialajn kaj politajn ligilojn. Unu el ĉi tiujn ligiloj estas social Darvinismo kiu kontraŭstaras egaleco kaj ja kunstaras tavoladon laŭ meritismo. La eklezio kontraŭas institucian rasismon kaj seksismon, kaj subtenas egalan leĝan trakton. Estas multaj aferoj havantaj politikan naturon kiujn la eklezio de Satano specife asertas subtenon. Iuj el ili enhavas la disigon de eklezio kaj stato; impostadon de ĉiuj religiaj organizaĵoj; ĉesadon de mon-subteno por nelaboremuloj; neniigon de jesa agado; pli da severegaj rimedoj por defendi leĝon kaj ordon (rapida justeco, puno egalanta al la tipo kaj grado de la krimo, kaj en kelkaj kazoj mortpuno). La eklezio ankaŭ subtenas la plibonigon de homaro per la studo kaj uzo de eŭgenisom. La temo de eŭgenismo fantomas la eklezion de Satano, sed la Alta Pastro Peter H. Gilmore kaj la plejparto de Satanistoj konsideras la temon kiel personan decidon.[41][42]

Ankaŭ vidu redakti

Plua Legado redakti

Verkoj de Anton LaVey redakti

  • Wolfe, Burton H.; LaVey, Anton Szandor (1969). The Satanic Bible. New York, N.Y: Avon. ISBN 0-380-01539-0.
  • Peggy Nadramia; LaVey, Anton Szandor (1971). The Satanic Witch. Venice, Calif: Feral House.ISBN 0-922915-84-9.
  • Anton Szandor La Vey (1972). The Satanic Rituals. New York, N.Y: Avon. ISBN 0-380-01392-4.
  • LaVey, Anton Szandor; Anton Szandor LA Vey (1992). The Devil's Notebook. Venice, Calif: Feral House. ISBN 0-922915-11-3.
  • Anton Szandor La Vey; LaVey, Anton Szandor (1997). Satan Speaks!. Venice, Calif: Feral House.ISBN 0-922915-66-0.

Verkoj de Peter H. Gilmore redakti

  • Butler, Timothy; Peter H. Gilmore; Barton, Blanche; Peggy Nadramia (2007). The Satanic Scriptures. Scapegoat Publishing. ISBN 0-9764035-9-5.

Verkoj de Aliaj Verkistoj redakti

  • Barton, Blanche (1990). The Church of Satan: A History of the World's Most Notorious Religion. Hell's Kitchen Productions. ISBN 0-9623286-2-6.
  • Baddeley, Gavin; Woods, Paul (2000). Lucifer Rising: A Book of Sin, Devil Worship and Rock 'n' Roll. UK: Plexus Publishing. ISBN 0-85965-280-7.
  • Aquino, Michael A. (2002). The Church of Satan (PDF) (5th ed.).: A documentary history of the 1966–75 Church of Satan
  • Mathews, Chris (2009). Modern Satanism: Anatomy of a Radical Subculture. Praeger Publishers.ISBN 0-313-36639-X.
Gravaj Influoj kaj Figuroj
organizaĵoj La eklezio de Satano
Asociitaj Figuroj Anton Szandor LaVey * Peter H. Gilmore * Diane Hegarty * Karla LaVey * Kenneth Anger * Blanche Barton * Boyd Rice * Peggy Nadramia * Kim Bendix Petersen * Forrest J Ackerman * Clark Ashton Smith * Adam Parfrey * Brian Hugh Warner * Gavin Baddeley
Influemaj Figuroj Friedrich Nietzsche * Niccolò Machiavelli * Ayn Rand * Ragnar Redbeard * H.P. Lovecraft * Aleister Crowley * Eliphas Levi * John Milton * William Blake * Maria de Naglowska * Stanislaw Przbyszewski * Mark Twain * H.L. Mencken * Jack London
Literaturo La Satana Biblio * La Satanaj Ritoj * La Satana Sorĉisto * La Notlibro de la Diablo * Satano Parolas! * La eklezio de Satano: Historio Pri la Plej Fifama Religio de la Mondo * La Sekreta Vivo de Satanisto * La Satanaj Skriboj * Leteroj de la Diablo: La Perditaj Skriboj de Anton LaVey * Infernalia * La Fajro de Ene * Portante la Signon de la Diablo * Eseoj en Satanismo * La Sinjoro Sube, kaj Aliaj Satanaj Rakontetoj kaj Fabloj
Fundamentaj Kredoj La Naŭ Satanaj Eldiroj * La Naŭ Satanaj Pekoj * La Dek Unu Reguloj de la Tero
Publikigoj La Fendita Hufo * La Nigra Flamo * Old Nick Ĵurnalo
Magio kaj Rito Pli Granda kaj Malpli Granda Magio * La Nigra Meso * La Inferaj Nomoj * Ĥanoĥaj Ŝlosiloj * Ave Satanas * Ŝemhemforaŝ * Groto * Ŝabato
Ferioj kaj Festoj Satanaj Ferioj * Naskiĝtago * Valpurga Nokto * Haloveno * Ekvinokso * Solstico * Julo
Simbolismo Maldekstera Vojo * Simbolo de Bafometo * Mendes (Egiptio) * La Diablo * Kvar Princoj de Infero * Satano * Lucifero * Levjatano * Baalo * Homlupo * Infero * Serpento * Trapezo * Inversita Kvinangula Stelo * 9
Centraj Konceptoj Karnalismo * Ateismo * Individuismo * Materiismo * Naturalismo * Realismo * Egoismo * Sekularismo * Epikuranismo * Pragmatismo * Diboĉemismo * Escepticismo * Libera Pensado * Socia Darvinismo * Lex Talionis * Mem-konservado * Homa Naturo * Tempa * Bestismo * Elektado al Forto * Natura Leĝo * Transvivo de la Plej Taŭgaj * Leĝo de la Ĝangalo * Hierarkio * Elitismo * Socia Tavolado * Ikonoklasmo * Mem-disciplino * Mi-teismo * Mastro-Sklavo Moraleco * Kvinangula Reviziismo
Parencaj Temoj Okultismo * Satana Paniko * La Nigra Domo * Satanis: La Diabla Meso * Parolu pri la Diablo: La Skribaro de Anton LaVey * La Satana Meso Albumo * Satano Ferias * Intervjuo kun Peter H. Gilmore

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-08-23. Alirita 2015-08-24.
  2. http://www.churchofsatan.com/what-the-devil.php
  3. Satanism:_An_interview_with_Church_of_Satan_High_Priest_Peter_Gilmore
  4. Gilmore, Peter H. (2007). The Satanic Scriptures. Scapegoat Publishing.
  5. http://www.churchofsatan.com/myth-of-satanic-community.php
  6. http://www.churchofsatan.com/join-the-cos.php
  7. http://churchofsatan.com/registered-membership.php
  8. http://churchofsatan.com/active-membership.php
  9. http://www.churchofsatan.com/cos-diabolical-endeavors.php
  10. http://www.thesatanicscriptures.com/blog/
  11. http://www.churchofsatan.com/what-the-devil.php
  12. https://en.wikipedia.org/wiki/Wikinews
  13. https://en.wikinews.org/wiki/Satanism:_An_interview_with_Church_of_Satan_High_Priest_Peter_Gilmore
  14. http://www.churchofsatan.com/nine-satanic-statements.php
  15. http://www.churchofsatan.com/nine-satanic-sins.php
  16. http://www.churchofsatan.com/eleven-rules-of-earth.php
  17. http://www.churchofsatan.com/pentagonal-revisionism.php
  18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-11. Alirita 2015-08-24.
  19. http://www.sfgate.com/news/article/Satan-s-Den-in-Great-Disrepair-Relatives-of-2950487.php
  20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-08-24.
  21. http://www.churchofsatan.com/cos-order-of-trapezoid.php
  22. http://www.discogs.com/Anton-LaVey-The-Satanic-Mass/release/1166426
  23. http://www.corbisimages.com/stock-photo/rights-managed/U1556387/satanist-anton-lavey-baptising-daughter
  24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-15. Alirita 2015-08-24.
  25. http://www.vice.com/en_uk/read/beelzebubs-daughter-0000175-v19n4
  26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-06-03. Alirita 2015-08-24.
  27. http://news.bbc.co.uk/2/hi/uk_news/3948329.stm
  28. http://www.foxnews.com/story/2007/12/15/teen-held-after-e-mailing-satanic-group-threat-to-kill-grandparents.html
  29. http://www.churchofsatan.com/join-the-cos.php
  30. http://www.churchofsatan.com/join-the-cos.php
  31. http://wormgearzine.com/2009/01/04/the-church-of-satan-interview/
  32. 32,0 32,1 http://www.churchofsatan.com/hierarchy.php
  33. http://www.churchofsatan.com/hierarchy.php
  34. http://www.churchofsatan.com/history-peggy-nadramia.php
  35. http://www.churchofsatan.com/the-grotto-system.php
  36. http://news.bbc.co.uk/2/hi/uk_news/magazine/5051540.stm
  37. http://www.blabbermouth.net/news/church-of-satan-high-priest-6-6-06-is-just-a-day-like-any-other/
  38. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-24. Alirita 2015-08-24.
  39. http://www.churchofsatan.com/policy-on-politics.php
  40. http://www.churchofsatan.com/map-for-the-misdirected.php
  41. http://www.churchofsatan.com/faq-prisoner-issues.php
  42. http://www.churchofsatan.com/satanism-the-feared-religion.php

Eksteraj ligiloj redakti