Flóra Kozmutza laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli plene) Kozmutza Flóra Emília estis hungara psikologo, profesoro, instruisto, pedagogo pri intelektaj malkapabluloj. Ŝia edzo estis poeto Gyula Illyés, tial laŭkutime li uzis ankaŭ la geedzan nomon Illyés Gyuláné.

Flóra Kozmutza
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1905 (1905-11-21)
en Budapeŝto
Morto 14-an de majo 1995 (1995-05-14) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Gyula Illyés
Okupo
Okupo psikiatro • speciala instruisto • gimnazia instruisto
vdr

Flóra Kozmutza [1] Arkivigite je 2017-11-10 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 21-an de novembro 1905 en Budapeŝto. Ŝi mortis la 14-an de majo 1995 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Flóra Kozmutza akiris diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1931, intertempe ŝi lernis ankaŭ en Sorbonne. Inter 1932-1935 ŝi kontribuis en Athenaeum (revuo). En 1934 ŝi akiris plian diplomon pri pedagogio pri intelektaj malkapabluloj. Dum studado ŝi lernis ekzemple de Lipót Szondi kaj Gusztáv Bárczi. Ŝi instruis daŭre en speciala altlernejo ekde 1934 ĝis la emeritiĝo en 1980, kie ŝi estis direktoro inter 1972-1980. Ŝi instruis ankaŭ handikapitojn en specialaj lernejoj. Ŝi partoprenis en fondoj de handikapaj lernejoj.

En 1939 ŝi edziniĝis. Post morto de ŝia edzo ŝi okupiĝis pri kolektado de memoraĵoj kaj verkoj de Gyula Illyés.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Jean-Marie Guyau mint esztétikus (1931)
  • Értelmességi és ösztönvizsgálatok falusi gyermekeken (1940)
  • Vezérfonal a gyermekmegfigyeléshez (1950)
  • Vezérfonal a gyógypedagógiai pszichológiához (1959)
  • Gyógypedagógiai – lélektan (1965)
  • Kisegítő iskolából kikerült fiatalok társadalmi beilleszkedésének vizsgálata hazánkban (1973)
  • Illyés Gyula élete képekben (Vivo de Gyula Illyés en bildoj), (1982)
  • Gyógypedagógiai pszichológia (1990) - fundamenta verko

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti