Gabriela Zapolska, ankaŭ Maria Gabriela Janowska [1] (n. la 30-an de marto 1857 en la vilaĝo Підгайці, (elp.Pidhajci), distriko Łuck, en la historia regiono Volino, hodiaŭ Ukrainio; m. la 17-an de decembro 1921 en Lvivo, ĝis 1990 laŭ la pola nomo Lwów[2]) estis pola verkistino, ĵurnalistino, dramistino, aktorino kaj teatra kritikistino. Gabriela Zapolska estas reprezentanto de pola naturalismo. Ŝi mokis la moralan hipokritecon de la burĝaro, verkis satirajn komediojn, teatraĵojn kaj romanojn.

Gabriela Zapolska
Persona informo
Gabriela Zapolska
Naskonomo Maria Gabriela Korwin-Piotrowska
Naskiĝo 30-an de marto 1857 (1857-03-30)
en Pidhaitsi
Morto 21-an de decembro 1921 (1921-12-21) (64-jaraĝa)
en Lvivo
Tombo Liĉakiva tombejo vd
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Subskribo Gabriela Zapolska
Familio
Dinastio Q63531766 vd
Edz(in)o Stanisław Janowski vd
Amkunulo Marian Gawalewicz vd
Profesio
Okupo tradukistodramaturgoĵurnalisto • teatra aktoro • verkistopublikigisto vd
Laborkampo beletro • dramoliteraturo • opinia ĵurnalismo vd
Verkado
Verkoj La moralo de sinjorino Dulska vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Zapolskaja estas pseŭdonimo. Ŝi ankaŭ verkis sub la pseŭdonimon Snezhko-Zapolskaya. Parto de ŝia verkaro estis verkita ankaŭ sub la pseŭdonimoj Józef Maskoff kaj Walery Tomicki. Ŝia vera nomo estis Maria Gabriela Stefania Korvin-Petrovskaja.

Gabriela naskiĝis en Volino en familio de nobeluloj. Ŝi kreskis en Pollando dividita inter Prusio, Rusio kaj Aŭstrio. Zapolska estis la filino de riĉa terposedanto kaj de eksa baletdancistino en la Varsovia teatro. Kontraŭ la deziroj de siaj gepatroj, ŝi aliĝis al vaganta grupo de aktoroj en 1879. En januaro 1882 ŝi estis dungita kiel aktorino en teatro en Krakovo, kie ŝi alprenis la pseŭdonimon Gabriela Zapolska[3].

Ŝi prezentis pli ol 200 teatraĵojn en Lwów, Poznano, Varsovio, Krakovo, Sankt-Peterburgo kaj Parizo inter 1890 kaj 1895 kie ŝi havis kontaktojn kun Nabis, ribelema grupo de studentoj pri arto. En 1902 ŝi fondis teatro-lernejon en Krakovo, kiun ŝi ankaŭ gvidis dum kelkaj jaroj.

Kiel gvida eksponento de pola naturalismo, ŝi ankaŭ estis influita fare de Émile Zola kaj kritikis la pozicion de virinoj en socio, precipe en siaj romanoj. Ŝian artkritikon ŝi dediĉis precipe al impresionismo kaj simbolismo[4]. Kiel ĵurnalistino ŝi ankaŭ interesiĝis pri la juda kulturo kaj kondamnis antisemitismon.

Verkaro redakti

Ŝi verkis interalie 41 teatraĵojn, 23 romanojn, 177 novelojn kaj 242 ĵurnalismajn tekstojn.

La dramaj verkoj de Zapolska estas dividitaj en du tipojn: melodramoj por la tiutempe popularaj "ĝardenaj teatroj" (Skiz, Małka Szwarcenkopf) kaj komedioj aŭ tragedioj por grandurbaj teatroj. La lastaj estis klare influitaj de naturalismaj dramoj (profundigo de la psikologio de roluloj, rezigno je komplikaj kaj neverŝajnaj agoj - intrigoj, analizo de homaj karakteroj ktp.).

Specialan gravecon ŝi atingis per siaj teatraĵoj, de kiu la plej grava estas la tragedia komedio Moralność pani Dulskiej (La moralo de sinjorino Dulski) el 1906.

 
Tombo de Gabriela Zapolska en la tombejo Łyczakowski

Radio- kaj filmadaptiĝoj ankaŭ estis faritaj de ŝiaj verkoj.

Tradukoj redakti

Multaj de ŝiaj teatraĵoj estis tradukitaj en plurajn lingvojn kaj prezentitaj en teatroj tra Eŭropo.

Esperanto-traduko redakti

"La moralo de sinjorino Dulska". Temas pri tragikomedio, en kiu la aŭtorino atakas la etburĝan vivon kun ĝiaj hipokriteco, mensogoj kaj malestimoj kontraŭ malriĉuloj kaj malfortuloj.

Referencoj redakti

  1. (pl) Pola literaturo. Enciklopedia Gvidilo. Julian Krzyżanowski (red.). Vol. 2: N – Ż. Varsovio: Państwowe Wydawnictwo Naukowe, 1985, p. 672. ISBN 83-01-05369-0
  2. (pl) Jadwiga Czachowska: Gabriela Zapolska: monografia bio-bibliograficzna, Wydawnictwo Literackie, 1966, p. 495.
  3. (pl) Wiesława Albrecht-Szymanowska: Zapolska Gabriela 1857-1921. En: Iamaj polaj verkistoj. De la komenco de la literaturo ĝis la Juna Pollando. Biografia kaj bibliografia gvidilo. TV Warszawa: 2004, p. 172.
  4. (pl) Prozo de ribelo kaj provoko (pri la renkontiĝoj de Gabriela Zapolska kun naturalismo), [en:] Knysz-Rudzka, certaj afinecoj de polaj naturalistoj, Varsovio 1992, pp 113-133