George Van Biesbroeck

Georges-Achille Van Biesbroeck (naskiĝis la 21-an de januaro 1880 en Gento, mortis la 23-an de februaro 1974 en Tucson) estis belga astronomo Li migris en Usonon en 1915 kaj prenis la usonan naciecon en 1922.

Georges-Achille Van Biesbroeck
Persona informo
NomoGeorges-Achille Van Biesbroeck
Dato de naskiĝo21-a de januaro 1880
NaskiĝlokoGento
Dato de morto23-a de februaro 1974
MortolokoTucson [+]
Aĝo je morto94
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoBelgio
Familio
PatroLouis Pierre Van Biesbroeck [+]
Ceteraj informoj
HonorigoValz Prize, James Craig Watson Medal, Fellow of the Royal Astronomical Society [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Vivo redakti

Li studis pri inĝenierarto kaj, en 1902, komencis labori kiel civila inĝeniero por la departemento pri pontoj kaj ŝoseoj de Bruselo, kaj samtempe, benevole laboris en la reĝa observatorio de Belgio en Uccle. Li tie konstatis sian intereso por la astronomio ; li forlasis la inĝenierarton en 1904 por aniĝi en la teamo de la reĝa observatorio de Belgio.

Li poste enskribiĝis en la Genta Universitato kie il ricevis diplomon pri teoria astronomio. Li laboris en la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl kaj en la observatorio de Potsdamo (nun, la instituto de astrofiziko de Postdamo) sub la estreco de Max Wolf, Karl Schwarzschild kaj aliaj.

En 1915, dum la unua mondmilito, li estis invitita labori en la observatorio Yerkes, en Williams Bay (Viskonsino, Usono). Li kaj lia familio trairis la militantan Europon kaj instaliĝis en Usono. Li fariĝis usona civitano en 1922.

Li studis la duopajn stelojn, la kometojn, la asteroidojn kaj la variantajn stelojn. En 1952 li emeritiĝis el siaj administraj funkcioj sed plu aktivis kiel observanto en la observatorioj Yerkes kaj McDonald.

En 1952, 72 jar-aĝa li vojaĝis en Ĥartumo (Sudano) por instali teleskopon de 20 coloj (50 cm) por mezuri la ŝajna dislokiĝon de la steloj ĉirkaŭ Suno dum suna eklipso, mezuroj kiuj konfirmis la fizikan relativecon de Einstein.

En 1963 li laboris en la Luna kaj Planeda Laboratorio de Tucson sub la estreco de Gerard Kuiper kaj praktikigis sian talenton de eksperta termezuristo sur la situejo de Stacio Catalina , nun sub la estreco de la observatorio Steward, kie nun loĝas la Teleskopo Kuiper de 1,6 m.

Malkovritaj asteroidoj : 16
990 Yerkes 23-a de novembro 1922
993 Moultona 12-a de januaro 1923
1024 Hale 2-a de decembro 1923
1027 Aesculapia 11-a de novembro 1923
1033 Simona 4-a de septembro 1924
1045 Michela 19-a de novembro 1924
1046 Edwin 1-a de decembro 1924
1079 Mimosa 14-a de januaro 1927
1270 Datura 17-a de decembro 1930
1312 Vassar 27-a de julio 1933
1464 Armisticia 11-a de novembro 1939
2253 Espinette 30-a de julio 1932
2463 Sterpin 10-a de marto 1934
3211 Louispharailda 10-a de februaro 1931
3378 Susanvictoria 25-a de novembro 1922
3641 Williams Bay 24-a de novembro 1922

Malkovroj redakti

Li malkovris la periodan kometon 53P/Van Biesbroeck la 1-an de septembro 1954[1] kaj la ne-periodajn kometojn C/1913 J1 (Van Biesbroeck 1) kaj C/1935 Q1 (Van Biesbroeck 2)[2].

Li malkovris 16 asteroidojn.

En 1961 li publikigis la "Van Biesbroeck's star catalog" (Stela katalogo de Van Biesbroeck) en kiu li listis malbrilajn stelojn, nomerotitaj kun numero VB. Notinda stelo de tiu katalogo estas la ruĝa nano VB 10 ankaŭ nomata Gliese (GJ) 752B, plej malgranda el ĉiuj konataj steloj kaj rigardita kiej plej eble kiel malgranda stelo. Tiu stelo ricevis la nomon "Stelo de Van Biesbroeck".

Honoroj redakti

Li ricevis:

Oni donis lian nomon al:

Noto kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti