Josef Jungmann

ĉeĥa lingvisto, verkisto kaj tradukisto

Josef JUNGMANN (naskiĝis la 16-an de julio 1773 en Hudlice; mortis la 14-an de novembro 1847 en Prago) estis ĉeĥa lingvisto, verkisto kaj tradukisto, fakte kreinto kaj reformo de la moderna ĉeĥa lingvo (ĉeĥa Zamenhof). En sia kvinvoluma 5000-paĝa ĉeĥa-germana vortaro li redonis al la ĉeĥa nacio la vortprovizon de la ĉeĥa lingvo, kiu dum rekatolikigo en Ĉeĥio sub la aŭstra regado grave degeneris kaj estis subevoluinta en la komenco de la 19-a jarcento. Jungmann laboris dumtage kiel instruisto, poste gimnazia direktoro kaj vespere hejme laboris por la nacia kulturo. Ĉiun folion de la vortaro li dekfoje mane kopiis kaj dissendis al siaj kunlaborantoj, kiuj ne kapablis tiom rapide legi, kiel li verkis. Per tia metodo li kapablis krei vortaron kun 120 000 vortoj, kiu aperis en la jaroj 1834-1839. (Kiu nun kapablas ion similan eĉ kun komputilo kaj elektra lumo?).

Josef Jungmann
Persona informo
Josef Jungmann
Josef Jungmann
Naskiĝo 16-an de julio 1773 (1773-07-16)
en Hudlice
Morto 14-an de novembro 1847 (1847-11-14) (74-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj germanaanglafrancalatinaĉeĥa vd
Loĝloko Birthplace of Josef Jungmann vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Subskribo Josef Jungmann
Familio
Gefratoj Antonín Jan Jungmann vd
Edz(in)o Johanna Jungmannová vd
Infanoj Josef Josefovic Jungmann vd
Profesio
Okupo verkisto • vortaristo • lingvisto • poeto • tradukistopedagogoinstruisto • filologo • historiisto • universitata instruisto vd
Laborkampo lingvosciencofilologioleksikografioliteraturo • translating activity • pedagogio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Plie li tradukadis ĉefverkojn de la monda literaturo, por doni al siaj vortoj vivon, ekzemple el Goethe, Schiller, Chateaubriand kaj precipe el Milton (La Perdita Paradizo).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.