Kaŭko-valaj sekaj arbaroj

La kaŭko-valaj sekaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la nord-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de Kolombio. La kaŭko-valaj sekaj arbaroj estas parto de la tutmondaj 200-regiono "sekaj arbaroj de Tumbesio kaj andaj valoj" kaj ankaŭ en la biodiverseco-riĉaĵejo "Tropikaj Andoj" de la organizaĵo Naturprotekto Internacie.

Kaŭko-valaj sekaj arbaroj
ekoregiono
Griza pikumno, endemia birdo en la ekoregiono.
Griza pikumno, endemia birdo en la ekoregiono.
Griza pikumno, endemia birdo en la ekoregiono.
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]
Koordinatoj3° 52′ 13″ N, 76° 21′ 13″ U (mapo)3.87027778-76.35361111Koordinatoj: 3° 52′ 13″ N, 76° 21′ 13″ U (mapo) [+]

Kaŭko-valaj sekaj arbaroj (Tero)
Kaŭko-valaj sekaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Map
Kaŭko-valaj sekaj arbaroj


Kaŭko-valaj sekaj arbaroj (Kolombio)
Kaŭko-valaj sekaj arbaroj (Kolombio)
DEC
Kaŭko-valaj sekaj arbaroj
Kaŭko-valaj sekaj arbaroj
Kaŭko-valaj sekaj arbaroj
vdr

Priskribo redakti

La kaŭko-valaj sekaj arbaroj kovras areon de 7 300 kvadrataj kilometroj, etendiĝante en longa, mallarĝa zono laŭlonge de Kaŭko. Kaŭko-Valo situas inter Okcidenta Kordilero kaj Centra Kordilero en nordaj Andoj. Tiuj montaroj kreas pluvombron, kiu kaŭzas ke Kaŭko-Valo estas pli seka ol la ĉirkaŭantaj arbaroj. La kaŭko-valaj sekaj arbaroj troviĝas sub altitudo de 1 000 metroj; la pli altaj deklivoj estis okupataj de la diferencaj kaŭko-valaj montarbaroj. La plimulto de tiuj arbaroj estis senarbarigataj por agrikulturo. Tial ĝi estas unu el la plej krize endanĝerigataj ekoregionoj en Kolombio. Naturrezervejo Laguna de Sonso havas etan areon de protektata arbaro.

Flaŭro redakti

 
Situo de la ekoregiono.

La precipaj plantokomunumoj estas duonarbaro, ĉiamverda seka arbaro, ĉerivera arbaro, kserofitaro kaj malsekejo. La natura vegetaĵaro estis preskaŭ tute anstataŭita per homa agado, precipe agrikulturo.

Faŭno redakti

Tri endemiaj aŭ preskaŭ-endemiaj birdoj kiuj troviĝas en la ekoregiono estas la blankbrusta cipselo (Cypseloides lemosi), griza pikumno (Picumnus granadensis), kolombia muŝkaptulo (Myiarchus apicalis).

Minacoj kaj konservado redakti

La kaŭko-valaj sekaj arbaroj estis plejparte transformataj al agrikulturaj kampoj. La urbego Kaliurbo situas en la ekoregiono.

Vidu ankaŭ redakti


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj   Brazilo
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj   Meksiko
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj   Meksiko
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj   Kolombio
NT0210 Ĉako   Argentino,   Bolivio,   Paragvajo
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj   Bolivio,   Brazilo
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj   Kubo
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj   Meksiko
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj   Jamajko
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj   Peruo
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj   Porto-Riko
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj   Meksiko
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago   Trinidado kaj Tobago
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj   Ekvadoro,   Peruo

Eksteraj ligiloj redakti