Karel Sabina

ĉeĥa ĵurnalisto, literatura kritikisto kaj verkisto

Karel SABINA (naskiĝis la 29-an de decembro 1813 en Prago; mortis la 8-an de novembro 1877 en Prago) estis ĉeĥa ĵurnalisto, literatura kritikisto kaj verkisto.

Karel Sabina
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1813 (1813-12-29)
en Prago
Morto 9-an de novembro 1877 (1877-11-09) (63-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj germanapolaĉeĥa vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioBohemio vd
Memorigilo Karel Sabina
Profesio
Alia nomo Arian Želinský • Leo Blass • Robert Grün vd
Okupo tradukistoĵurnalistodramaturgo • libretisto • poeto • literaturkritikisto • verkistofilozofopolitikisto • dramaturgo • publikigisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patro estas nekonata, edukis lin masonisto J. Sovina. Sabina studis filozofion kaj juron (tiun li ne finis) kaj partoprenis politikan vivon kontraŭ Aŭstrio. Plurfoje li estis police esplorata, eĉ kondamnita al morto, sed la puno estis ŝanĝita al 18-jara malliberejo. En 1857 pro amnestio li estis liberigita. En 1859 la polico lin devigis fariĝi konfidenculo kaj raporti pri politika kaj literatura ĉeĥa vivo. En 1872 estis la kunlaboro malkovrita, la ĉeĥaj patriotoj lin nomis perfidulo kaj li foriris al Dresdeno. Kvankam li defendis sin per broŝuro Defendo kontraŭ mensoguloj kaj kalumniantoj, oni ne kredis lin. La operoj laŭ liaj libretoj poste aperadis sen lia nomo.

Li estis amiko de Karel Hynek Mácha kaj lia unua klariganto. Sabina estis grava kritikisto kaj literatura teoriisto, opera libretisto kaj prozisto.

Liaj ĉefverkoj estas romano Revivigitaj tomboj pri karcero meze de la 19-a jarcento kaj opertekstoj Vendita fianĉino por komponisto Bedřich Smetana, Branderburgianoj en Bohemio (ankaŭ por Smetana) kaj En la puto por komponisto Vilém Blodek (la unuan kaj la trian opertekstojn esperantigis Tomáš Pumpr).

Poezio redakti

  • Básně (Poemoj, 1841)

Prozo redakti

  • Hrobník (Tombisto, 1844)
  • Karlstejn (Karlŝtejn, 1844)
  • Povídky, pověsti, obrazy a novely (Rakontoj, mitoj, bildoj kaj noveloj, 1845)
  • Vesničané (Vilaĝanoj, 1847)
  • Blouznění (Fantaziado, 1857)
  • Hedvika (Hedvika, 1858)
  • Jaroslava (Jaroslava, 1859)
  • Jen tři léta! (Nur tri jarojn!, 1860)
  • Hyacint (Hiacinto, 1862)
  • Na poušti (En dezerto, 1863)
  • Věčný ženich (Eterna fianĉo, 1858-1863)
  • Oživené hroby (Revivigitaj tomboj, 1870)

Dramoj redakti

  • Inzerát (Gazet-anonco, 1866)
  • Tajné plány (Sekretaj planoj, 1866)
  • Maloměstské klepny (Etburĝaj klaĉulinoj, 1868)
  • Černá růže (Nigra rozo, 1868)
  • Šašek krále Jiřího (Bufono de reĝo Georgo, 1870)
  • Kocour a kočka (Virkato kaj katino, 1870)
  • Morana čili Svět a jeho nicoty (Morana aŭ La mondo kaj ĝiaj bagateloj, 1874)
  • Král Ferdinand Dobrotivý a jeho doba (Reĝo Ferdinando la Bonkora kaj lia epoko, 1877)

Oper-libretoj redakti

Eseoj redakti

  • Dějepis literatury československé staré a střední doby (Historio de la literaturo ĉeĥoslovaka de la tempoj antikva kaj meza, 1860-1866)
  • Duchovný komunismus (Spirita komunismo, 1861)
  • Pavel Josef Šafařík (Pavel Josef Šafařík, 1861)
  • Kronika války prusko-italsko-rakouské (Kroniko de la milito prusa-itala-aŭstria, 1867)
  • Václav Stach, jeho doba a spisy (Václav Stach, lia epoko kaj verkaro, 1870)
  • Obrana proti lhářům a utrhačům (Defendo kontraŭ mensoguloj kaj kalumniantoj, 1872)
  • Das Theater und Drama in Böhmen bis zum Anlage des 19. Jahrhunderts (Teatro kaj dramo en Bohemio ĝis kontribuo de la 19-a jarcento, 1877)
  • Der Sturmvogel der Revolution in Österreich vor dem März 1848 (Ŝtormbirdo de revolucio en Aŭstrio en marto 1848, postmorte 1879)

En Esperanto aperis redakti