Kisújszállás
Kisújszállás [kiŝu:jsa:lla:ŝ] estas urbo en Hungario, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en regiono Norda Ebenaĵo, en Distrikto Karcag.
Kisújszállás | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 5310 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 10 055 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 49 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 13′ N, 20° 46′ O (mapo)47.21666666666720.766666666667Koordinatoj: 47° 13′ N, 20° 46′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 205,27 km² (20 527 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kisújszállás [+] | |||||
Geografio redakti
Kisújszállás situas sur ebenaĵo inter la riveroj Tiso kaj Körös, inter urboj Karcag kaj Túrkeve, 50 km oriente de Szolnok.
Historio redakti
Kisújszállás estas loĝata ekde la 13-a jarcento fare de kumanoj. Ĝia nomo estis ĝis la 15-a jarcento Péterszállás, poste Kisújszállás. Ĝi senhomiĝis dum la turka okupado, rehomiĝis ekde 1717.
La vilaĝo iniciatis en 1754 unuan reguligon de la Tiso, la akvodigo pretiĝis je 1786, kiu ebligis disvastiĝon de la agrikulturo. Kisújszállás akiris ekde 1807 rangon de kampurbo kaj foirurbo.
Famuloj redakti
En la gimnazio instruis János Arany kaj lernis Zsigmond Móricz. En Kisújszállás naskiĝis:
Vidindaĵoj redakti
- impona Urbodomo de Kisújszállás
- Kalvinana preĝejo (Kisújszállás)
- romkatolika preĝejo Nomo de Sankta Maria (Kisújszállás)
- kuracbanejo
Esperanto redakti
Estas delegito de UEA tie.