Lajos Kozma (operkantisto)
Lajos Kozma [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kozma Lajos estis hungara-itala operkantisto, oratorikantisto, (tenoro).
Lajos Kozma | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kozma Lajos |
Naskiĝo | la 2-an de septembro 1938 en Lepsény (Hungario) |
Morto | la 30-an de decembro 2007 en Umbertide (Italio) |
Mortokialo | korinfarkto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Nacia Akademio de Sankta Cecilia • Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | operkantisto • voĉa instruisto |
Lajos Kozma [1] naskiĝis la 2-an de septembro 1938 en Lepsény, li mortis la 30-an de decembro 2007 en Umbertide (Italio).
Biografio redakti
Lajos Kozma komence kantadis en koruso, poste li akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1961. En la sama jaro li debutis en Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie li pasis 3 jarojn. En 1964 helpe de stipendio li plulernis en Akademio Sankta Cecilia en Romo, poste li ne hejmenvenis. Ekde 1964 li kantadis en ĉiuj gravaj urboj de Italio, baldaŭ en Okcidenta Eŭropo kaj Usono (li ne povis hejmenveni, ĉar laŭjure li estis disidento). Li partoprenis ankaŭ en festivaloj: Salcburgo, Aix-en-Provence. En 1982 li abrupte deklaris la retiriĝon, spite tion li maofte kantadis plu ĝis 1993. Post la retiriĝo li instruis en universitato en Perugia. Li havis edzinon, kiu naskis filon.
El ŝia repertuaro redakti
- Giuseppe Verdi:
- Makbeto (opera versio) – Malcolm (debuta rolo, 1961)
- La Traviata – Alfred Germont
- Ferenc Erkel: Hunyadi László — V. László
- Johann Strauß (filo): Die Fledermaus – Gabriel von Eisenstein
- Giacomo Puccini: Manon Lescaut — Edmund
- Camille Saint-Saëns: Samson kaj Dalila — unua soldato
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann — Nathaniel
- Gaetano Donizetti: Lucia di Lammermoor – Sir Edgard Ravenswood
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- La geedziĝo de Figaro – Don Curzio
- Don Giovanni – Don Ottavio
- Così fan tutte – Ferrando (1969)
- Die Zauberflöte – Tamino
- Claudio Monteverdi: Orfeo – titolrolo
- Claude Debussy: Pelléas et Mélisande - vira titolrolo (lia plej elstara rolo)
Liaj filmaj roloj redakti
- Lucia di Lammermoor (1971)
- Orpheus: Then and Now (1971)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-01-14 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografieto