Litovel

urbo en Ĉeĥio

Litovel estas urbo en Ĉeĥio kun 9 712 loĝantoj (2023), situanta sur rivero Moravo, 7 km de distrikta urbo Olomouc. La nomo de teritorio, en kiu la urbo situas, estas Hanakio. Ses branĉoj de rivero Moravo trafluantaj tra la urbo donas al Litovel ekstran karakteron kaj ankaŭ nomon Venezio el Hanakio.

Litovel
germane Littau
urbo
Placo de Přemysl Otakar la 2-a en Litovel
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Litovel
Kromnomo: Hanakia Venecio
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Litovel
Historia regiono Moravio
Parto de Hanakio
Montaro Drahana montetaro
Rivero Moravo
Situo Litovel
 - alteco 233 m s. m.
 - koordinatoj 49° 42′ 05″ N 17° 04′ 32″ O / 49.70139 °N, 17.07556 °O / 49.70139; 17.07556 (mapo)
Areo 46,39 km² (4 639 ha)
Loĝantaro 9 712 (2023)
Denseco 209,36 loĝ./km²
Valego Supramoravia valego
Unua skribmencio 1270-1272
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 05
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0712
NUTS 5 CZ0712 503444
Katastraj teritorioj 11
Partoj de urbo 11
Bazaj setlejunuoj 29
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Litovel
Retpaĝo: www.mestolitovel.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Slavětín, Dubčany, Střeň, Uničov, Luká, Mladeč, Náklo, Měrotín, Pňovice, Loučka, Červenka, Haňovice kaj Cholina.

Historio redakti

La reĝan urbon fondis verŝajne reĝo Přemysl Otakar la 2-a en duono de la 13-a jarcento en najbareco de fiŝkaptista vilaĝo. Kiel kaŭzon de la fondo de la urbo estas indikata konvena transirejo trans la disbranĉiĝintaj branĉoj de rivero Moravo en ŝlimiĝinta kaj arbariĝinta valo en vojo kuniganta urbon Olomouc kun urboj UničovÚsov. La plej malnova konservinta skribdokumento estas dokumento de reĝo Venceslao la 2-a el la jaro 1287.

Konturo de la urbo estas derivita el kvadrato kun preskaŭ regula interna propono de la urbo. Ĉefa komunikilo kondukis meze de la placo. En la 2-a kvarono de la 14-a jarcento Johano de Luksemburgio donis al la urbo rajton de fortigo. La fortigo eluzis ankaŭ la branĉojn de rivero Moravo. Aliron en la urbon komplikigis pluaj riverbranĉoj. Restaĵoj de la fortigoj restis konservitaj en sudorienta parto de la urbo.

Post husanaj militoj la urbo venis sub ŝirmon de sinjoroj el Vlašim, loĝantaj en la proksima Úsov, komence de la 16-a jarcento ĝi apartenis al Boskovic-anoj. Malfloro de la urbo okazis en la 17-a jarcento, kiam Lichtenštejn-idoj akiris la urbon pro geedziĝo, pereon alportis la tridekjara milito, kiam la urbo estis prirabita de svedoj. Dum riparoj de la fortigoj en la 1652 masonista majstro Matěj Volkmann enmetis en la remparojn la tn. Svedan kronon, rememoriganta la pereon de la urbo (ĝi estas konservinta ĝis nun). En la jaro 1850 Litovel fariĝis distrikta urbo.

En la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento estis ĉi tie fondita Kamparana sukerfarejo kaj Kamparana bierfarejo kaj la urbo iom post iom fariĝis signifa centro de ĉeĥa industrio en meza Moravio. Fervojo kaj ĉefaj landvojoj kondukas ekster la urbo, do la historia parto de la urbo konserviĝis kiel valora urbanisma tutaĵo. Konstruaĵo de urbodomo en la placo estis devena sidejo de sinjoroj el Vlašim. Pestkolono el la jaro 1724 staranta en la placo estas ornamita per sep statuoj de patronoj de pesto. Al la historie valoraj apartenas ankaŭ konstruaĵo de urba biblioteko, devene apartenanta al drapista gildo.

En Litovel estas ankaŭ la plej malnova ŝtonponto en Moravio kaj la tria plej malnova en Ĉeĥio el la jaro 1592. Ĝia nomo estas Sanktjohana ponto kaj la nomon ĝi akiris laŭ statuo de sankta Johano Nepomuka.

Senpere proksime de la urbo estas vico da turismaj interesaĵoj, ekz. kastelo en urbo Náměšť na Hané, burgo Bouzov, burgo en Úsov, arboreto en Bílá Lhota, kavernoj en Mladeč kaj kavernoj en Javoříčko, urbo Olomouc kaj pluaj.

En fruaj matenaj horoj la 16-an de marto 2020, en la tempo, kiam Ĉeĥa respubliko baraktis sin en pandemio de kronviruso COVID-19, higienistoj decidis rilate al abrupta kresko de pacientoj kun tiu ĉi malsano fermi urbojn Uničov kaj Litovel komune kun ties ĉirkaŭaĵoj. Polico gardis la regionojn kaj malebligis al neniu enpaŝi en la regionon nek forlasi ĝin. Unu el tiel ĉi trafitaj municipoj estis ankaŭ Litovel.

Partoj de la urbo redakti

 
Ortodoksa preĝejo en Chudobín
 
Historia vido al la urbo

Litovel dividiĝas en 11 partojn(indikoj al la jaro 2011):

  • Březové (alligita en 1980; 60 domoj, 191 loĝantoj)
  • Chudobín (alligita en 1980; 80 domoj, 226 loĝantoj)
  • Litovel (1 120 domoj, 7241 loĝantoj) kaj historia domaro Chořelice (alligita en 1975; 78 domoj, 307 loĝantoj)
  • Myslechovice (alligita en 1980; 115 domoj, 375 loĝantoj)
  • Nasobůrky (alligita en 1980; 152 domoj, 458 loĝantoj)
  • Nová Ves (alligita en 1980; 82 domoj, 229 loĝantoj)
  • Rozvadovice (alligita en 1980; 64 domoj, 220 loĝantoj)
  • Savín (alligita en 2001; 63 domoj, 141 loĝantoj)
  • Tři Dvory (alligita en 1976; 92 domoj, 247 loĝantoj)
  • Unčovice (alligita en 1980; 124 domoj, 408 loĝantoj)
  • Víska (alligita en 1980; 35 domoj, 39 loĝantoj)

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 254
18807 403
18907 743
19008 127
19108 189
19218 240
JaroLoĝantoj
19308 041
19507 438
19618 489
19709 019
198010 123
199110 184
JaroLoĝantoj
200110 030
20149 898
20169 879
20179 901
20189 866
20199 810
JaroLoĝantoj
20209 738
20219 459
20229 567
20239 712

Personecoj redakti

 
Luktisto Gustav Frištenský

Fotogalerio redakti

Panoramo redakti

Vido al ĉirkaŭaĵo de Litovel el ŝoseo super Nová Ves