Maciej Rataj (nask. la 19-an de februaro 1884 – mortis la 21-an de junio 1940 en Palmiry) estis pola politikisto kaj verkisto.

Maciej Rataj
Persona informo
Maciej Rataj
Naskiĝo 19-an de februaro 1884 (1884-02-19)
en Peremozhne
Morto 21-an de junio 1940 (1940-06-21) (56-jaraĝa)
en Palmiry
Mortis per mortopafo • pafvundo vd
Tombo Palmiry Cemetery vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioDua Pola Respubliko vd
Alma mater Lviva Universitato vd
Partio Pola Partio Popola “Piast” • Pola Popola Partio “Liberiĝo” • People's Party vd
Subskribo Maciej Rataj
Profesio
Okupo politikistoverkisto • klasika filologo • ĵurnalistopublikigisto vd
Laborkampo opinia ĵurnalismo • politiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en la vilaĝo Chłopy apud Lvovo (nun Lvivo, Ukrainio) la 19-an de februaro 1884. Li frekventis gimnazion en Lvovo kaj studis klasikan lingvistikon ĉe la Lvova Universitato. Fininte la studojn li fariĝis gimnazia instruisto unue en Lvivo kaj poste en Zamość.

Li ekokupiĝis pri politiko post kiam la Dua Pola Respubliko akiris sendependecon rezulte de la unua mondmilito. Li estis membro de la Pola Popola Partio "Piast", kaj ekde 1931 membris en la Popola Partio. Li iĝis prezidanto de la partio kaj ĉefredaktoro de oficiala gazeto de la partio, Zielony Sztandar (Verda Standardo) en 1935. De 1919 ĝis 1930 kaj de 1934 ĝis 1935 li estis deputito al Sejmo kaj de 1922 ĝis 1928 li estis sejmmarŝalo. Inter 1920 kaj 1921 li estis ministro de religio kaj publika edukado kaj partoprenis en laboroj por verki la Martan Konstitucion.

Maciej Rataj estis prezidanto de Pollando dufoje: unue en decembro 1922 post la atenco de prezidanto Gabriel Narutowicz kiel anstataŭa plenumanto de la ofico (dum unu semajno), kaj denove en majo 1926, post la maja puĉo de Józef Piłsudski kaj demisio de prezidanto Stanisław Wojciechowski. Lia dua oficperiodo daŭris duonmonaton.

Dum ambaŭ oficperiodoj li kontrolis specialan balotadon kaj nomumis novajn registarojn.

En decembro 1939 li estis arestita de Nazia Germanio kaj ekzekutita en Palmiry dum la germana AB-Aktion operacio en Pollando[1].

Verkoj redakti

  • Pamiętniki (Memoraĵoj) (1965)
  • Wskazania obywatelskie i polityczne: Wybór pism i przemówień z lat 1919–1938 (Civitanaj kaj politikaj montroj: Elekto de tekstoj kaj paroloj el la jaroj 1919-1938) (1987)
  • Maciej Rataj o parlamentaryzmie, państwie demokratycznym i sanacji (Maciej Rataj pri parlamenteco, demokratia ŝtato kaj Sanacja) (1998)

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-08. Alirita 2015-11-10.