Miklós Szabó [miklOŝ sabO], laŭ hungare kutima sinsekvo Szabó Miklós estis hungara korusestro kaj altlerneja instruisto.

Miklós Szabó
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1931 (1931-04-15)
en Szentgotthárd
Morto 11-an de junio 2020 (2020-06-11) (89-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo ĥorestro • muzikinstruisto • universitata instruisto • etnomuzikologo • dirigento
vdr

Miklós Szabó naskiĝis la 15-an de aprilo 1931 en Szentgotthárd, li mortis la 11-an de junio 2020.

Biografio redakti

Miklós Szabó fondis knabinan koruson en Győr en 1958. Post jardeko la koruso prezentis sian kantostudon jam en Eŭropo, Usono, Kanado, Japanio kaj Izraelo. Krom la dirigentado li instruis en Győr kaj ekde 1984 li instruis ankaŭ en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en Budapeŝto. Kiel fama korusestro, laŭokaze li instruis ankaŭ eksterlande. Li emeritiĝis en 2009. Li ricevis premion Kossuth en 1991, precipe pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

30 da muzikdiskoj gardas kantadon de la koruso. Szabó teorie okupiĝis pri verkaro de Béla Bartók.

Fontoj redakti