Püspökladány
Hungaria urbo
Püspökladány [puŝpokladAnj] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Püspökladány, kies centro ĝi estas. Püspök signifas episkopo, ladány ne havas sencon en la hungara.
Püspökladány | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4150 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 13 180 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 71 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 19′ N, 21° 7′ O (mapo)47.31972222222221.113888888889Koordinatoj: 47° 19′ N, 21° 7′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 186,95 km² (18 695 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Püspökladány [+] | |||||
Situo redakti
Püspökladány situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojoj kaj fervojoj Budapeŝto-Debrecen kaj Budapeŝto-Nagyvárad, krome estas fervojo al Szeghalom. Urboj Karcag, Nádudvar kaj Kaba estas proksime.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1229 en formo de Ladán. La turkoj faris senhoma la komunumon. En 1858 ĝi iĝis grava fervoja nodo. La rumanoj okupis la komunumon en 1919. La vilaĝo iĝis distriktejo en 1929, urbo en 1986.
Vizitindaĵoj redakti
- kuracbanejo, la akvo havas ekzemple natriojn, jodojn, bromojn
- arboreto, kie oni reproduktas arbojn konvenajn al sala grundo
- Urbodomo de Püspökladány
- Kalvinana kirko (Püspökladány) kun 43 m-ojn alta kvadratforma turo
- Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Püspökladány)
- kampadejo
Famuloj redakti
En Püspökladány naskiĝis:
- aktoroj László Zsolt Nagy, Nóra Parti kaj Gyula Varga
- akvafortisto Ferenc Karacs
- György Székely (kuracisto)
- matematikistoj János Demetrovics kaj Károly Buzási
- tekstilisto Éva Bartók.
Komunumoj pri püspök (=episkopo) en Hungara reĝlando redakti
Pozsonypüspöki | Püspökfalu | Püspökhatvan |
Püspökladány | Püspökmolnári | Püspökszilágy |
Sajópüspöki | Szurdokpüspöki | Tiszapüspöki |
Ĝemelurboj redakti
- Hämeenlinna, Finnlando
- Fischamend, Aŭstrio
- Makfalva, Rumanio
- Hattem, Nederlando
- Krasnystaw (legu: Krasnistav), Pollando