Porrentruy (distrikto)


La distrikto Porrentruy (france district de Porrentruy, germane ankaŭ Bezirk Pruntrut) estas administra unuo de Kantono Ĵuraso. Ĝi havis 24 239 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝi kongruas teritorio kun la regiono Ajoie. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Porrentruy.

Distrikto Porrentruy
Blazono de la distrikto Porrentruy
Panoramo de Porrentruy vidita de la kastelturo
Mapo de la distrikto Porrentruy
distrikto de Svisio • district of the canton of Jura
Kantono Ĵuraso
Ĉefloko Porrentruy
Geografia situo CH1903: 571930 / 251829 (mapo)47.4166666666677.0666666666667Koordinatoj: 47° 25′ N, 7° 4′ O; CH1903: 571930 / 251829 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 24239  (2009-12-31)
Areo 335,12 km²
Loĝantardenseco 72,3 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2603
vdr

Geografio redakti

La distrikto Porrentruy situas en la Ĵurasa Montaro tute en nordokcidento de Svislando, norde de la rivero Doubs. De tri flankoj ĝi estas ĉirkaŭita de Francio kaj nur en sudo limas al svisa teritorio. Tra la distrikto fluas la rivero Allaine.

Trafiko redakti

Al la publika transportreto Porrentruy estas konektita unuflanke per la reto de la Ĵurasaj Fervojoj kaj aliflanke per busreto, kiun funkciigas tiu-ĉi sama entrepreno kaj ankaŭ per multnobraj poŝtaŭtolinio. Ekzistas planoj konstrui TGV-linio de Zuriko, tra Berno, Porrentruy kaj Belfort al Parizo.

La svisa aŭtovojo A16 konektas la distriktĉefurbon Porrentruy kun Bielo, kie ĝi aliras al la svisa aŭtovojo A5.

Ekonomio redakti

Krom la agrikulturo kaj turismo la ĉefa enspezofonto de la regiono estas la horloĝoindustrio.

Historio redakti

Dum mezepoko la regiono de Porrentruy apartenis al la Princepiskopejo Bazelo. Post la franca revolucio de 1792 la teritorio de la hodiaŭa distrikto dum mallonga tempo formis parton de la Raŭraka Respubliko, kiu en 1793 estis integrita al Francio kiel departemento Mont Terrible. De 1800 ĝis 1815 ĝi apartenis al la franca departemento Haut-Rhin. En 1816 ĝi estis atribuita de la Viena Kongreso al la svisa Kantono Berno kaj estis fondita la ofica distrikto Porrentruy, kiu post la ĵurasa baloto je la 1-a de januaro 1979 fariĝis la hodiaŭa distrikto Porrentury de la nove fondita Kantono Ĵuraso.

Komunumoj de la distrikto Porrentruy redakti

La distrikto Porrentruy konsistas (stato en 2009) el 22 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Porrentruy estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Alle 1324 23,05 6771
  Basse-Allaine 1324 22,97 6807
  Beurnevésin 144 5,10 6773
  Boncourt 1299 9,02 6774
  Bonfol 684 13,59 6775
  Bressaucourt 420 9,49 6776
  Bure 2915 13,69 6778
  Clos du Doubs 1318 61,86 6808
  Coeuve 682 11,59 6781
  Cornol 893 10,43 6782
  Courchavon 305 6,19 6783
  Courgenay 2136 18,43 6784
  Courtedoux 721 8,13 6785
  Damphreux 169 5,62 6787
  Fahy 361 7,78 6789
  Fontenais 1256 10.48 6790
  Grandfontaine 361 8,94 6792
  Haute-Ajoie 1014 36,43 6809
  La Baroche 1207 31,1 6810
  Lugnez 207 5,13 6793
  Porrentruy 6641 14,84 6800
  Rocourt 158 4,48 6803
  Vendlincourt 552 9,14 6806
Totale 23 24239 335,12 2603

Eksteraj ligiloj redakti