Radoma geto – du fermitaj judaj kvartaloj en Radom, establitaj de la germana okupanto dum la Dua Mondmilito cele de koncentrigo, ekspluatado kaj holokaŭsto de juda loĝantaro de la urbo. Unu el la plej grandaj getoj krom la geto en Kielce kaj geto en Częstochowa en la germana distrikto de Radom. Ĝi funkciis en diversa dimensio kaj karaktero de printempo 1941 ĝis somero 1944. Pro malsanoj, malsatego kaj la germana perforto en ĝi mortis kelkaj miloj da homoj. Preskaŭ 30 mil judoj el Radom kaj aliaj lokoj setligitaj en la geto pereis en la ekstermejo Treblinka. La militon travivis kelkcent judoj, sed plimulto da ili forlasis poste la urbon.

Kreo de la geto redakti

Unuaj neoficialaj informoj pri planoj krei la geton aperis en Radom jam januare 1940. Tamen dispono pri establo de fermitaj kvartaloj, eldonita de la urbestro Kujath aperis la 3-an de aprilo 1941. Pola loĝantaro devis forlasi indikitan por la geto areon ĝis la 10-a de aprilo. La termino de translokigo por judoj estis indikita la 12-an de aprilo. Pri tio okupiĝis Juda Loĝej-Oficejo aganta ĉe Judenrat kaj Loĝej-Oficejo ĉe Estraro de la urbo. Oni permesis al judoj kunporti nur 25 kilogramojn da havaĵo por la persono. La geton konsistis du apartaj partoj – la mezurba kaj en la kvartalo Glinice. Limoj de t.n. granda geto en Mezurbo ampleksis tradician judan kvartalon. En la granda geto loĝis ĉ. 25 mil homoj. Okupantoj krome ordonis murigi fenestrojn ĉe la teretaĝo en konstruaĵoj lime de la juda kaj arja partoj de la urbo. Unu pordejo al la geto troviĝis ĉe la str. Wałowa.

Tiel nomata malgranda geto en Glinice establiĝis sur terenoj loĝataj de poloj kaj judoj. Tio estis unu el malriĉaj kvartaloj de Radom kun malnovaj konstruaĵoj (ofte 19-jarcentaj). Motivoj krei duan geton en la urbo estis granda nombro da juda loĝantaro kaj timo flanke de okupaciaj regopovoj antaŭ epidemio de tifo, kiu dum la granda denseco de loĝantoj povus facile ampleksi la tutan urbon. Urboplanado de Mezurbo ne permesis disvastigon de ties geto. En la nova geto loĝis ĉ. 8 mil homoj. Dum bariligo de la geto oni kelkloke uzis pikdraton. Kostojn de la apartigo kun informaj tabuloj pagis judoj.

Fine de novembro 1941 en ambaŭ partoj de la Radoma geto troviĝis 3989 loĝejoj (6529 ĉambroj), en kiuj estis registritaj 25 658 personoj.

La geto ĉesis ekzisti post likvida agado farita de germanoj duetape, la 4-5-an de aŭgusto kaj 16-18-an de aŭgusto 1942. Preskaŭ 30 mil loĝantoj de la geto, kiuj ĝisvivis, estis forveturigitaj al Treblinka kaj tie murditaj.

Vivo en la geto redakti

Germana politiko rilate al loĝantoj de la geto

Por vivkondiĉoj en la geto influis multaj faktoroj, al la plej gravaj apartenis loĝsituacio kaj provizado. Malbonigo de la unua kaj dua estis por germanoj rimedo por kreskigo de morteco inter judoj.

En okupataj de judoj domoj estis granda denseco, post kreo de la getoj en unu ĉambro loĝis eĉ po 15 personoj. Judenrat sensukcese strebis pri ampleksigo de la geto. Ankaŭ helpe de korupto provis favorigi la germanojn. Tiom granda denseco kun malbona sanstato de la domoj, malriĉeco kaj detruiga laboro kaŭzis disvolvon de malsanoj. En la geto eksplodis epidemio de tifo.

Ĝisdensigon en la fermitaj kvartaloj influis dispono de Ĝenerala guberniestro Hans Frank el 29-a de aprilo 1941 kaj 15-a de oktobro 1941 kaj guberniestro de la distrikto el 29-a de marto 1941 pri translokigo de juda loĝantaro el vilaĝoj al urboj.

(...)

Teroro kaj viktimo

Aldona, ekster la trudlaboro kaj raboj, minaco por judoj en Radom estis ankaŭ germana teroro direktita senpera en ilian vivon. Nuntempe nombro de la viktimoj de mortintoj kaj mortigitoj en la geto estas malfacila por kalkulo.

Okazis kazoj ŝajne ne pravigitaj, sed fakte estantaj realigo de nacisocialisma ideologio, de la mortigoj de judoj, farataj de germanaj soldatoj kaj ĝendarmoj. Pro eksterleĝa forlaso de la geto kaj kontrabando oni pafmortigis en malliberejo de Radom multe da homoj. Ekzemple, la 17-an de julio 1942 oni pafmortigis kondamnitajn de Provizora Juĝejo 27 enprizonigitajn judojn. Gvidanto de la radoma Arbeitsamt, Kleiner estis mortigita de germanoj, kiuj suspektis lin pri nearja deveno.

Fine de 1941 germanoj ekstermis ritajn ŝoĥtistojn: oni amase arestis buĉistojn, por devigi ilin al malpermeso de rita mortigo kaj forigi judan tradicion de la manĝo de koŝera viando.

(...)

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Sebastian Piątkowski, Dni życia, dni śmierci. Ludność żydowska w Radomiu w latach 1918–1950 (Tagoj de la vivo, tagoj de la morto. Juda loĝantaro en Radom en la jaroj 1918-19500), Naczelna Dyrekcja Archiwów Państwowych, Warszawa 2006, ​ISBN 83-89115-31-X​.
  • Sebastian Piątkowski, Żydzi w Radomiu (Judoj en Radom), en: Magazyn Historyczny "Mówią Wieki". Marzec 2008, Nr 2/08 (578), Bellona, Varsovio 2008, ISSN 1230-4018, p. 46–51
  • Krzysztof Urbański, Zagłada Żydów w dystrykcie radomskim (Holokaŭsto de judoj en Radom-distrikto), Wydawnictwo Naukowe Akademii Pedagogicznej, Krakovo 2004. ISBN 83-7271-260-3.

Eksteraj ligiloj redakti