Richard Beer-Hofmann

aŭstra verkisto

Richard BEER-HOFMANN (naskiĝinta la 11-an de julio 1866 en Rodaun, mortinta la 26-an de septembro 1945 en Novjorko) estis aŭstra verkisto. Li kontribuis al la t.n. Literaturo kafeja.

Richard Beer-Hofmann
Persona informo
Richard Beer-Hofmann
Naskiĝo 11-an de julio 1866 (1866-07-11)
en Vieno
Morto 26-an de septembro 1945 (1945-09-26) (79-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Akademisches Gymnasium (Vieno) vd
Subskribo Richard Beer-Hofmann
Memorigilo Richard Beer-Hofmann
Familio
Edz(in)o Paula Beer-Hofmann vd
Infanoj Miriam Beer-Hofmann • Naemah Beer-Hofmann vd
Profesio
Okupo poeto • verkistodramaturgo • artkolektanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La filo de advokato studis jursciencon en Vieno kaj doktoriĝis en 1890. La saman jaron li eniris la verkistan rondon en la kafejo Griensteidl, kie li baldaŭ amikiĝis kun Hugo von Hofmannsthal, Arthur Schnitzler kaj Felix Salten. Li estis sub la influo de la movado Jung-Wien.

Per siaj en 1893 aperintaj noveloj Novellen kaj la rakonto Der Tod Georgs (1900), brilantaj per altnivela formo artista, melodia lingvodukto kaj etosoplena bildeco, la aŭtoro jam post mallonga tempo eknombriĝis al la plej gravaj anoj de la Viena Moderno.

Jam en la verko Schlaflied für Mirjam (1898) anoncis sin la ĉefa temo de la sekvanta verkaro: la juda destino. Tuj post la komenco de la nova jarcento li komencis verki la dramociklon Die Historie von König David, el kiu tamen finskribitis nur la simbolisma-patosoriĉa antaŭludo Jaákobs Traum (1918) kaj sep scenoj de Der junge David (1933).

Dum la 1920-aj jaroj li scenejen adaptigis por Max Reinhardt kelkajn teatraĵojn, i.a. la Ifigenion en Taŭrido de Goeto.

Graveco redakti

Kun Martin Buber li estas ekzemplodona reprezentanto de la t.n. juda renesanco: li rekonvertiĝis al la juda fido, vizitis Palestinon en 1936 kaj devis, post la t.n. Anschluss, forlasi sian patrujon por ekzile vivi en Usono.

Literaturo redakti

  • Jeffrey B. Berlin: Notes on an Unpublished Letter: Brandes, Beer-Hofmann, Schnitzler. In: Text & Kontext. Zeitschrift für germanistische Literaturforschung in Skandinavien. Wilhelm Fink, Kopenhagen/München 1982, p. 164-170.
  • Jeffrey B. Berlin: The Unpublished Letters of Richard Beer-Hofmann to Hermann Bahr (with the unpublished letters between Beer-Hofmann and Theodor Herzl). En: Mark H. Gelber (Hrsg.): Identity and Ethos: A Festschrift for Sol Liptzin on the Occasion of His 85th Birthday. Peter Lang, New York/Bern/Frankfurt am Main 1986, p. 121-144.
  • Jeffrey B. Berlin: The Friendship and Unpublished Correspondence between Thornton Wilder and Richard Beer-Hofmann. En: Germanisch-Romanische Monatsschrift. NF, Bd. 40, Heft 3 (1990), p. 304-323.
  • Sören Eberhardt, Charis Goer (Hrsg): Über Richard Beer-Hofmann. Rezeptionsdokumente aus 100 Jahren. Igel, Paderborn 1996 (= Kölner Arbeiten zur Jahrhundertwende. vol. 8; Literatur- und Medienwissenschaft, Bd. 46), ISBN 978-3-89621-023-4.
  • Günter Helmes, Michael M. Schardt und Andreas Thomasberger (eld.):Große Richard Beer-Hofmann-Ausgabe. 8 Bände, Igel, Paderborn/Oldenburg 1993-2002.
  • Daniel Hoh: Todeserfahrungen und Vitalisierungsstrategien im frühen Erzählwerk Richard Beer-Hofmanns. Igel, Oldenburg 2006.
  • Stefan Scherer: Richard Beer-Hofmann und die Wiener Moderne. Max Niemeyer, Tübingen 1993.
  • Volker Weidermann: Das Buch der verbrannten Bücher. Kiepenheuer & Witsch, Köln 2008, ISBN 978-3-462-03962-7. (p. 73-75)

Eksteraj ligiloj redakti